Đi đến phần nội dung

Latino

viết bởi Fuzzy, Ngày 16 tháng 4 năm 2010

Tin nhắn: 49

Nội dung: Esperanto

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 22:06:45 Ngày 09 tháng 5 năm 2011

La latina estas tre utila por la scienco.
Multaj internaciaj nomoj de plantoj, bestoj, medicinaj esprimoj ktp. estas latinaj vortoj.
Centmiloj da vortoj.

Tio tre gravas por la fakuloj.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 15:04:59 Ngày 19 tháng 6 năm 2011

Mi lernigis la latinan lingvon en universitato dum kelkaj jaroj. (Ankoraŭ mi eble lernigos ĝin). Mi trejnis miajn lernantojn nur legi (nenia zorgo pri paroli), ĉar kion ni volas esti atenti pri nia kulturo (latinida kaj katolika). Multaj da homoj ne scias, sed la mezepoko havas specialan brilon kion ni ne volas perdi.

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 19:47:36 Ngày 06 tháng 7 năm 2011

Mi volis demandi, ke kionĝi nomas, se oni reptilumas Latine?

henma (Xem thông tin cá nhân) 21:42:21 Ngày 07 tháng 7 năm 2011

Koracio:Mi volis demandi, ke kionĝi nomas, se oni reptilumas Latine?
Eble vi 'dinosaŭras' rido.gif

nikko (Xem thông tin cá nhân) 05:35:10 Ngày 08 tháng 7 năm 2011

Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine. Komencu frue lerni!

Senhonta mensogo! Ĉieluloj parolas NUR eklezislavan lingvon! rido.gif

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 17:47:46 Ngày 26 tháng 7 năm 2011

Bone, mi uzos ĝin.

Solulo (Xem thông tin cá nhân) 20:29:07 Ngày 29 tháng 7 năm 2011

Mi simple volus diri breve; me ege ŝatas latinan lingvon, estimas kaj respektas ĝin.
Mi sufiĉe flue legas en latino. Mi pensas, ke oni povas ankaŭ flue paroli ĉi tiun lingvon se oni vere volus akiri ĉi tiun lertecon.

Vivat Latina - mater multis linguarum!

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 08:35:07 Ngày 30 tháng 7 năm 2011

En la latinaj forumoj estas la romiana kulturo la ĉefa temo. Aliajn temojn oni diskutas rara.

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 08:44:32 Ngày 30 tháng 7 năm 2011

Ankaŭ al mi placas la latina lingvo, kaj lernas ĝin ekde de la mezlernejo. Mi volas ĝin fluente paroli, sed mi ne povus uzi ĝin ekster la forumoj.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 18:58:34 Ngày 30 tháng 7 năm 2011

Sed ĉu en latina ne mankas novajn vortojn?

Kiel estus komputilo, aviadilo, intereto, fakso, ktp?

Quay lại