メッセージ: 15
言語: Esperanto
crescence (プロフィールを表示) 2010年4月16日 16:31:14
Tiu mesaĝo koncernas la pasiulojn pri la astronomio.
Mi deziras aĉeti instrumenton por observi la lunon, la planedojn. Mi estas novico. Kion elekti ... binoklojn ? lornojn ? teleskopon ?
La spertoj min interesas, se via elekto estas bona aŭ se via elekto estas malbona.
Dankon.
lodoletta (プロフィールを表示) 2010年4月16日 19:00:17
Mi pensas ke teleskopon havas ian malfacilaĵon....facile solveblan,certe, sed li tro pezas, do se vi ankaŭ ŝatas promeni nokte por observi la ĉielon estas multe pli taŭga bona binoklo!
Ĉiu pasiulo elspezas monon por aĉeti bonan kaj grandan teleskopon.....kaj poste...elspezas tempon por enloĝigi ĝin en taŭga ŝranko!
Sciigu min pri via bela pasio.
Kore.
Lori
lodoletta (プロフィールを表示) 2010年4月16日 19:24:33
crescence (プロフィールを表示) 2010年4月17日 7:10:10
Ĉu vi havas binoklon, de kiu vi estas kontentigata ? La binokloj estas multegaj en la komerco, kaj oni ne scias kiun elekti.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年4月20日 10:04:45
Mi komencis per binoklo, poste mi aĉetis teleskopon.
Se vi bone volas vidi la surfacon de la luno, aŭ la planedojn, binoklo ne sufiĉas.
Per teleskopo vi povas ankaŭ vidi pli kaj pli da steloj, ĉiujn planedojn kaj ekz. la satelitojn de Jupitero, aŭ kelkajn galaksiojn.
La enuiga problemo kun normala teleskopo (ĝis 300 Eŭroj) estas ke la pligrandigo estas ja tre forta, kaj vi devas daŭrige korekti la pozicion, ĉar la tero turnas kaj oni devas minute alĝustigi la fokuson.
Mi konas aŭkaŭ teleskopon kun aŭtomatika (elektrika) alĝustigo de la fokuso, tamen tiu estas tre multekosta.
Alia konsidero estas ke se vi loĝas en granda urbo, kiu generas fortan lumon nokte, vi malmulte vidos. Plibone estas en kamparo, malproksime de urboj, iom alte, kun klara neta vidado.
Amuziĝu!
crescence (プロフィールを表示) 2010年4月22日 15:03:24
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年4月22日 20:36:20
crescence:Mi informiĝis. La binokloj multekostegas.Mi estas scivolema, kio estas tiu bela florinta arbo en via ĝardeno?
Eddi
crescence (プロフィールを表示) 2010年4月23日 8:06:48
Eddycgn:Tiu arbo estas la magnolio, kiu ornamas mian ĝardenon. Ĝi floras je aprilo. Nun ĝi montriĝas, kiel ĝi estas je la foto.
Mi estas scivolema, kio estas tiu bela florinta arbo en via ĝardeno?
Eddi
manu_fr (プロフィールを表示) 2010年5月3日 21:25:07
Tamen nuntempe aĉeteblas teleskopoj robotoj, dank'al kiuj oni povas simple trovi pli ol 40000 objektojn sen kono de la ĉielo, kaj kies prezo restas ne tro alta.
Rigardu sur 'Leboncoin.fr' (uzu celestron kaj meade kiel ŝlosilvortoj)
Anoncetoj troveblas ankaŭ en 2 bonaj sitoj francie : Webastro, Astrosurf
amike, kaj 'bonan ĉielon'
Manu
crescence (プロフィールを表示) 2010年5月4日 10:29:38
manu_fr:Dankon pro tiuj adresoj.
Rigardu sur 'Leboncoin.fr' (uzu celestron kaj meade kiel ŝlosilvortoj)
Anoncetoj troveblas ankaŭ en 2 bonaj sitoj francie : Webastro, Astrosurf