Ku rupapuro rw'ibirimwo

por pasiuloj pri la astronomio

ca, kivuye

Ubutumwa 15

ururimi: Esperanto

crescence (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2010 16:31:14

Saluton,

Tiu mesaĝo koncernas la pasiulojn pri la astronomio.

Mi deziras aĉeti instrumenton por observi la lunon, la planedojn. Mi estas novico. Kion elekti ... binoklojn ? lornojn ? teleskopon ?

La spertoj min interesas, se via elekto estas bona aŭ se via elekto estas malbona.

Dankon.

lodoletta (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2010 19:00:17

Ankaŭ mi ŝatas astronomion. Mi opinias ke vi devas unue aĉeti bonan binoklon kun stativo. Tio permesas al vi ĝeneralan vidaĵon de la plej videblaj objektoj en la ĉielo. Vi povos vidi la kvar imponajn satelitojn de Jupitero; la ringojn de Saturno, ankaŭ se ili ŝainas kiel oreloj de la planedo; la terminatoro de la Luno (kiam eblas) ĉar estas la plej spektinda parto de nia satelito kie lumo kaj mallumo estigas ombrojn. Binoklon ebligas ankaŭ observi nebulozojn!
Mi pensas ke teleskopon havas ian malfacilaĵon....facile solveblan,certe, sed li tro pezas, do se vi ankaŭ ŝatas promeni nokte por observi la ĉielon estas multe pli taŭga bona binoklo!
Ĉiu pasiulo elspezas monon por aĉeti bonan kaj grandan teleskopon.....kaj poste...elspezas tempon por enloĝigi ĝin en taŭga ŝranko!
Sciigu min pri via bela pasio.
Kore.
Lori

lodoletta (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2010 19:24:33

http://at.komputilo.org/

Tie vi trovos ion interesan.....

crescence (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2010 07:10:10

Saluton kaj dankon al vi pro via respondo kaj la esperanta ligilo.
Ĉu vi havas binoklon, de kiu vi estas kontentigata ? La binokloj estas multegaj en la komerco, kaj oni ne scias kiun elekti.

Eddycgn (Kwerekana umwidondoro) 20 Ndamukiza 2010 10:04:45

Saluton el la steloj!

Mi komencis per binoklo, poste mi aĉetis teleskopon.
Se vi bone volas vidi la surfacon de la luno, aŭ la planedojn, binoklo ne sufiĉas.

Per teleskopo vi povas ankaŭ vidi pli kaj pli da steloj, ĉiujn planedojn kaj ekz. la satelitojn de Jupitero, aŭ kelkajn galaksiojn.
La enuiga problemo kun normala teleskopo (ĝis 300 Eŭroj) estas ke la pligrandigo estas ja tre forta, kaj vi devas daŭrige korekti la pozicion, ĉar la tero turnas kaj oni devas minute alĝustigi la fokuson.

Mi konas aŭkaŭ teleskopon kun aŭtomatika (elektrika) alĝustigo de la fokuso, tamen tiu estas tre multekosta.

Alia konsidero estas ke se vi loĝas en granda urbo, kiu generas fortan lumon nokte, vi malmulte vidos. Plibone estas en kamparo, malproksime de urboj, iom alte, kun klara neta vidado.

Amuziĝu!

crescence (Kwerekana umwidondoro) 22 Ndamukiza 2010 15:03:24

Mi informiĝis. La binokloj multekostegas.

Eddycgn (Kwerekana umwidondoro) 22 Ndamukiza 2010 20:36:20

crescence:Mi informiĝis. La binokloj multekostegas.
Mi estas scivolema, kio estas tiu bela florinta arbo en via ĝardeno?
Eddi

crescence (Kwerekana umwidondoro) 23 Ndamukiza 2010 08:06:48

Eddycgn:
Mi estas scivolema, kio estas tiu bela florinta arbo en via ĝardeno?
Eddi
Tiu arbo estas la magnolio, kiu ornamas mian ĝardenon. Ĝi floras je aprilo. Nun ĝi montriĝas, kiel ĝi estas je la foto.

manu_fr (Kwerekana umwidondoro) 3 Rusama 2010 21:25:07

Mi tute konsilas turni vin al klubo de astronomamatoroj en via reĝiono. Tute evitu malmultekostajn instrumentojn, ili aĉas. Astronomio ne estas facila tasko, kaj multekosta, se vi volas spekti kun bona kvalito malgajo.gif Estas la kialo, kial multaj amatoroj do konstruas teleskopon per ili mem (ĝenerale tipoj Newton dekomence).
Tamen nuntempe aĉeteblas teleskopoj robotoj, dank'al kiuj oni povas simple trovi pli ol 40000 objektojn sen kono de la ĉielo, kaj kies prezo restas ne tro alta.

Rigardu sur 'Leboncoin.fr' okulumo.gif (uzu celestron kaj meade kiel ŝlosilvortoj)
Anoncetoj troveblas ankaŭ en 2 bonaj sitoj francie : Webastro, Astrosurf

lango.gif

amike, kaj 'bonan ĉielon'

Manu

crescence (Kwerekana umwidondoro) 4 Rusama 2010 10:29:38

manu_fr:
Rigardu sur 'Leboncoin.fr' okulumo.gif (uzu celestron kaj meade kiel ŝlosilvortoj)
Anoncetoj troveblas ankaŭ en 2 bonaj sitoj francie : Webastro, Astrosurf
Dankon pro tiuj adresoj.

Subira ku ntango