Til innholdet

Mi havas PROBLEMEGON!!!

fra magnifico94,2010 4 18

Meldinger: 66

Språk: Esperanto

Belmiro (Å vise profilen) 2010 4 18 21:07:06

La problemo de Magnifico94 estas malgranda kompare kun tiun nian kiun ni havas provante lin konsili. Tiu ĉi inkludas min eĉ se mi ne donas konsilon (ĉu tion mi ne donas?).

Se mi kredas je Dio mi ne povas limigi Lian justecon, mi ne povas interpreti Lian doktrinon law mia konveno, mi ne povas meti Lin malantaŭ mi, mi ne povas diri ke Lia Parolo estas antikva aŭ malnova,...

Se mi kredas je Li sed ne kapablas Lin respekti mi nur devas konscii ke mi estas malforta. Tiam, iom da humileco estus bone. Nur mia konscienco estas la mastro!

Kontraŭe, se mi ne kredas je Li, mi devas malkovri de mi mem kiu estas la “aĵo” kiu servos al mi kiel vivgvidanto: mia plezuro, mia najbaroj, mia familio, la polico,...

Mi havas la liberecon kredi je Li aŭ ne. Se jes, mi respektu Lin! Se ne, ni respektu tiujn kiuj Lin kredas. Kaj ankaŭ al tiuj kiuj ne kredas je Lin!

Mi esperas ke tion kion mi diras ne sonu tro “ doktrinece”.

Amike
Belmiro

Filu (Å vise profilen) 2010 4 18 21:27:38

Belmiro, vi tre bone detalis kion mi opinias. Se oni fidas je io, oni tute ne povas forturni sin de ĝi pro ia ajn kialeto. Oni nur faru (aŭ provu fari) tion kion diras la Leĝo.

Kaj la kompatinda homo, kiu en si sentas seksumemon al homoj pri kiuj la Leĝo malpermesas al li senti seksumemon, tiu homo devos pli ol aliaj laboregi kaj suferegi en tiu ĉi mondo, ĉar la seksa energio en homoj estas ege potenca kaj nur tre malfacile kontrolebla.

Mi ne estas religiano, sed provas kaj eble eĉ povas kompreni la senton religian en homoj. Laŭ mi ĝi estas intensa kaj estiminda sento, ne necese foririnda, malgraŭ la nuntempa cinikismo pri ĝi.

manu_fr (Å vise profilen) 2010 4 18 22:01:03

Plurfoje mi rimarkis en mia vivo, ke "religioj" malhelpas Amon.
Ege ĉagrenas min.
(Lastfoje estis kazo de muzulmanino, kiu decidis rompigi de kun sia koramiko, ĉar li tutforte deziris seksumi antaŭ edziĝo).

Helpi homojn trovi vojon al Amo, tio estas senco de religio. Religio ne devas esti afero de reguloj al sekvi.

Do, laŭ mi, simple estas vi kiu ne bone komprenas sencon de religio.
Ĉu via Dio ne ĉion pardonas ?

amike

Emmanuel

JBen (Å vise profilen) 2010 4 19 01:56:18

Supozante via problemo estas vera (oni neniam povas scii ĉe la Interreto), ĝi ne estos solvita ĉi tie. Ni povas kunsenti kaj vivteni vin. Ni povas esti via geamikoj, kaj parolas kun vi kiam vi bezonus tio. Sed via problemo estas tro profunda, tro malfacila, tro grava priparoli ĉi tie.

Kvankam via problemo estas profunda, malfacila, kaj grava, ĝi ne estas neordinara. Multe, multe da homoj, ambaŭ viroj kaj virinoj, havas saman problemon. Estas helpo por vi. Estas espero por vi. Vi ne estas sola.

Tuj, TUJ, trovas vi profesian psikologon kiu havas sperton pri problemoj simila la via. Telefonas aŭ vizitas lin.

Memoru, Dio estas Patro. Li volas tion por vi, ke vi estas feliĉa. Li kreis vin kia vi estas. Li ne kreis vin por suferi.

feliz123 (Å vise profilen) 2010 4 19 03:19:11

Laŭ mi, la grava demando ĉi tie estas: ĉu vi vere kredas ke gejoj ne "heredos la Dian Regnon"? Se jes, teorie nenio povas esti farita. Sed ĉi-kaze vi verŝajne kredos que multaj aliaj personoj, kiel la anoj de aliaj religioj, ne havos ejon en cielo. Tio estus radikala. Se ne, mi pensas ke vi devas demandi al iu aŭtoritato kion oni devas fari por atingi la dian regnon. Do, faru tion.

Eble vi ne kredas en aŭtoritatoj. La vera problemego estas decidi je kio vi kredas. Decidu. Se vi volas havi liberan religion, kiel iuj uloj diris tie, laŭ viaj propraj interpretoj, vi povas fari tion. Sed mi pensas ke ĉi-kaze vi ne estus atestanto.

patrik (Å vise profilen) 2010 4 19 04:34:49

Eddycgn:Mi ne konsentas kun Patrik: “evitu samseksan seksumon“.
Vivi sensekse kaŭzas neŭrozojn, vidu kion okazas en la katolika eklezio kaŭze de la celibato (senedzineco).

Faru sekson kiel plaĉas al vi tamen protektu vian sanon, tio tre tre gravas!

sal.gif
Neŭrozo devenas el neplenumataj bezonoj, kaj liakaze, la neplenumata bezono ami, esti amata kaj esti akceptata (kaj NE la seksumdeziro) plej povas esti la kaŭzo. Se tiu bezono estas plenumata, neŭrozo ne povas ekesti.

La granda mito estas ke seksumado povas plenumi tiun bezonon. Tio nur malhelpas aferojn. Alia pli granda mito estas ke seksumo estas sublimigaĵo (aliformiĝo) de amado. Misa kaj maltrafa ideo el Freud. [Lia teorio (ne la tuto, sed la plej granda parto) ja multe damaĝis vivojn.] Ni ne kunigu seksumon kaj amon. Ne ĉiuj seksumemuloj vere amas (aŭ eĉ povas vere ami) kaj rigardas seksumon kiel aman aferon. Tiaj uloj nekonscie influitaj de tia fiideo (kiel la seksumemaj pastroj mem!) kreis, -as kaj -os "silentajn viktimojn". Jen vortoj el iam "uzito". -_-

@magnifico94: Verdire, mia konsilo estas ja vojo dolora. Do, vi ne devu trairi tion sole. Veraj amikoj povas helpi vin, mi promesas. Amikeco vera kaj pura estas pli valorhava, pli feliĉiga kaj pli plenumiga ol ofta seksumado senama. Ne timu ami. Se oni ne volas amikiĝi kun vi, ne ploru. Estas multaj uloj en la mondo! Seksumo ne gravas, amo plej gravas.

Estas kialo por la regulo kontraŭ samseksumo. Se ĉiuj viroj povus seksumi kun aliaj viroj, ne plu estus spaco por vera kaj ĉasta amikeco. Davidoj kaj Jonatanoj ne plu povus ekzisti tiamonde, kaj ĉia amo iĝus kiel nur malprofunda korpa afero. Religio ne baras la vojon de Amo. Fakte, religio helpas onin esprimi sian Amon pli profunde kaj pli elkore. Ami ja ne signifas rigardi unu la alian, sed kune rigardi samdirekte. Do, rigardu la koron, ne la korpon (lango.gif), kaj kunveramike rigardu samdirekte al pli plenumiga vivo. okulumo.gif

Vilius (Å vise profilen) 2010 4 19 07:08:34

Oŝo-Jabe:Plue, la procento da pastroj, kiu fifaris, estas relative malgranda (Inter 1,5-5%.)
MALGRANDA?! Mi ne scias kie vi trovis tiujn nombrojn, sed ili estas GRANDEGAJ! Supozu, ke en la urbo de mia estas ĉirkaŭ 200 da pastroj. Laŭ viaj nombroj, de 3 ĝis 10 de ili fikas malgrandajn infanojn... Kaj laŭ vi tio estas malmulte?

Cimerman (Å vise profilen) 2010 4 19 13:23:17

al magnifico94
Feku al la religio kaj faru tion, kio plaĉas al vi! Diversaj religioj estis elpensitaj nur por regi homojn. Tial estas sensenca la demando, kiu religio estas prava? Neniu!

patrik (Å vise profilen) 2010 4 19 15:08:14

super-griek:
patrik:Estas kialo por la regulo kontraŭ samseksumo. Se ĉiuj viroj povus seksumi kun aliaj viroj, ne plu estus spaco por vera kaj ĉasta amikeco.
Kial ne? Laŭ mi, mi tute rajtas seksumi kun alia viro (t.e., se li konsentas), sed mi tamen ne deziras fari tion. Multaj viroj kunsentos kun mi: la plej granda parto el la viroj apenaŭ (aŭ eĉ tute ne) emas al geja amoro.

Krome, seksumo en si mem neniel malpurigas, kaj povas ekzisti vera amikeco inter amorantoj (kvankam ĝi ne nepre ĉiam ekzistas, pri tio mi certe akordas).

Tiu "regulo" ne malpermesas vera (kaj ĉasta) amikeco, sed ĝi ankaŭ instigas frustratecon kaj hipokritecon, pro la abunda ekesto de ŝajnigite ĉastaj amikecoj.
Mi konsentas, ke tiu regulo ja ne malpermesas veran kaj ĉastan amikecon. Sed mi ne konsentas, ke ĝi instigas frustratecon kaj hipokritecon. Difine, oni frustriĝas kiam liaj/ŝiaj bezonoj ne plenumiĝas. Nu, la demando estas: kion gejoj vere elkore bezonas, ĉu korpan rilaton aŭ aman rilaton? Laŭ magnifico mem, li "nur amema (sic) virojn." Nu, eble li ja implicis, ke vi volas amori nur kun viroj, sed ni devu konscii, ke la seksa deziro estas nur manifestaĵo de la neplenumata bezono de akcepto, de tiu bezono ami kaj esti amata. Do, nur doni lin la liberon amori kun viroj estas maltrafa solvo. La kaŭzo estas pli profunda.

Bonas, ke vi mem agnoskas la fakton, ke "la plej granda parto el la viroj apenaŭ (aŭ eĉ tute ne) emas al geja amoro." Estas gejoj, kiuj volas amikiĝi kun viro, kiu neniam seksumos kun ili. Ĉu tio signifas, ke amo inter ili ne eblas? Estas 4 specoj de amo, erot(ik)a amo [eros], fratamika amo [philia], koriklina amo [storge], kaj senkondiĉa amo [agape]. Eble la viro ne povas bazigi sian amikecon kun la gejo sur erot(ik)a amo, sed tio ne signifas, ke la viro ne plu povas ami la gejon fratamike, korinkline aŭ senkondiĉe. [Mi demandu, ĉu viroj ja povas fratamike ami gejojn? Mi jesas, certe, sed kio pri la aliaj?...malgajo.gif] Jes, vi pravas pri tio, ke seksumo en si mem neniel malpurigas homojn, sed liakaze, tio nur malhelpas lin kaj ne povas tute plenumi la bezonon, kion li vere volas. Bonas, ke vi ne neis la pligravecon de amo. Se li estos amata de iu sen seksa intenco kaj havos bonajn amikojn, kiuj helpos lin trairi la vojon, ĉu vi ne estos feliĉa? rideto.gif

@magnifico94: Fine, estos vi, kiu findecidos baze de niaj respondoj. Ni respektos vian decidon, kio ajn tiu estos. Ĝuu la vivon, kaj memoru, ke estas aferoj pli gravaj ol la korpaj. okulumo.gif

zan (Å vise profilen) 2010 4 20 00:32:27

Ankaŭ mi deziras, ke bonvolu vivi feliĉe. Religioj ekzistas por helpi homojn ne por suferigi nin, ĉu ne?

Tibake til toppen