去目錄頁

Mi havas PROBLEMEGON!!!

从 magnifico94, 2010年4月18日

讯息: 66

语言: Esperanto

Pharoah (显示个人资料) 2010年4月20日上午12:41:39

Magnifico94, la dio nur ekzistas en via menso, ne en la fakta mondo. Se io, kiun vi imaĝas, kreas problemon laŭ vi, vi nur bezonas ĉesi imaĝi ĝin.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年4月20日上午10:15:33

zan:... Religioj ekzistas por helpi homojn ne por suferigi nin, ĉu ne?
... aŭ por suferigi, opresi ilin. Vidu la kondiĉon de la virinoj ĉe kelkaj religioj...

vincas (显示个人资料) 2010年4月20日上午10:49:40

Mi pensas ke religioj ne suferigas homojn, sed homoj suferigas homojn.

patrik (显示个人资料) 2010年4月20日下午1:04:12

vincas:Mi pensas ke religioj ne suferigas homojn, sed homoj suferigas homojn.
Aŭ pli precize, homoj suferigas homojn per la misa kaj fuŝa (ĉu intenca, ĉu ne intenca) kompreno kaj aplikado de religio kaj ties radikaj ideoj. malgajo.gif

leosur (显示个人资料) 2010年4月20日下午3:42:11

Mi pensas ke vi nepre devas elekti inter la ebleco akiri feliĉan plenumitan seksan vivon aŭ mi ne scias kia bigota religia vivo.
Krom seksperforto aŭ seksumado kun infanoj au bestoj, kia ajn sekspraktiko ĉiam interkonsentita mi ne trovas ĝin pekinda, abomeninda au malpermesinda.
Serĉu ene de vi vian propran veron.

eurimaco (显示个人资料) 2010年4月20日下午4:10:47

sal.gif sal.gif
magnifico94:Mi havas tre grandan PROBLEMEGON!!!

Mi estas atestanto de Jehovo kaj mi estas gejo. En Biblio estas: "Viroj, kiuj metas sin kun viroj ne heredas la Dia Regno". Mi volas esti atestanto de Jehovo, ĉar mi opinias, ke ĉi-tio estas nur sola vera religio. Sed mi volas esti gejo, ĉar mi amema nur virojn kaj mi volas esti kun knabo kaj vivi kun knabo.

Mi ne scias, kion mi devas fari...

Vi helpu min!!!
Kara Samideano.

Vi diras ke vi estas Atestanto de Jehova, sed ke vi estas gejo, sed ke vi nur shatas kaj volas amori kun viroj. Bonvolu vidi la libron el Levidoj 18:22. ( Kun viroj vi ne kushos kiel virinoj, char tio estas abomeno ).Chi tiuj vortoj ne estas el Atestanto de Jehova, sed la legho ke Dio donis al Moseo. Auh vi faras la volon el Dio,auh vi dauhrigas en viaj pekoj. Nun vi devas elekti, chu la dian volon, chu la vian.

Ke la bona Dio benu vin. Amen!
Sincere al vi: euriamco.

jchthys (显示个人资料) 2010年4月20日下午4:52:20

Mia-opinie, se vi vere kredas ke la Atestantaro de Jehova estas la vera religio—ne provu igi vin aliaseksemulo, sed kontraŭe igi vin ĉastulo. Kaj vi ne devas forturni viajn okulojn de ĉiu viro.

orthohawk (显示个人资料) 2010年4月20日下午6:33:21

magnifico94:Mi havas tre grandan PROBLEMEGON!!!

Mi estas atestanto de Jehovo kaj mi estas gejo. En Biblio estas: "Viroj, kiuj metas sin kun viroj ne heredas la Dia Regno". Mi volas esti atestanto de Jehovo, ĉar mi opinias, ke ĉi-tio estas nur sola vera religio. Sed mi volas esti gejo, ĉar mi amema nur virojn kaj mi volas esti kun knabo kaj vivi kun knabo.

Mi ne scias, kion mi devas fari...

Vi helpu min!!!
estas klarvideble ke ne permesiĝas esti aktive geja en via religio, do vi devas decidi kion vi volas pli: esti gejo au esti Atestanto. Kaj vivu kun via decido.

mathieubriere (显示个人资料) 2010年4月21日上午12:30:52

vincas:Mi pensas ke religioj ne suferigas homojn, sed homoj suferigas homojn.
Vi pravas kiam vi diras ke homoj suferigas aliajn homojn. Sed, estas interesa pliscii pri la kialoj de la suferigo. Kaj religio ofte estas unu el tiuj kialoj.

zan (显示个人资料) 2010年4月21日上午8:34:40

Mi opinias, ke Biblio estas vortoj de ne Dio sed iu homo, kiu kreis ĝin supozeble por ke homoj vivu pli bone. Do mi diris, ke religioj ekzistas por helpi homojn. Se religio suferigas homojn, la kialo estas tio, ke homoj miskomprenas ĝin aŭ la epoko tro ŝanĝiĝis por validigi ĝin. Do en iu ajn religio tro radikemaj homoj kaŭzas problemojn kontraŭ nuna socio.

Nuntempe oni eksciis pri samseksemuloj ke tio estas neŝanĝebla. Nuntempaj religioj devos doni rajton al samseksemuloj por helpi ilin.

回到上端