본문으로

Mi havas PROBLEMEGON!!!

글쓴이: magnifico94, 2010년 4월 18일

글: 66

언어: Esperanto

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 4월 21일 오전 9:54:37

zan:Mi opinias, ke Biblio estas vortoj de ne Dio sed iu homo, kiu kreis ĝin supozeble por ke homoj vivu pli bone. Do mi diris, ke religioj ekzistas por helpi homojn. Se religio suferigas homojn, la kialo estas tio, ke homoj miskomprenas ĝin aŭ la epoko tro ŝanĝiĝis por validigi ĝin. Do en iu ajn religio tro radikemaj homoj kaŭzas problemojn kontraŭ nuna socio.

Nuntempe oni eksciis pri samseksemuloj ke tio estas neŝanĝebla. Nuntempaj religioj devos doni rajton al samseksemuloj por helpi ilin.
Mi konsentas ke Biblio estas skribita de homoj, tamen ne por helpi aliajn homojn sed por kontroli ilin. Plej multaj religioj pretendas posedi eternan veron kaj ŝajnas ke ĝuste pro tio ili estas religioj. Se ili estus ŝanĝeblaj, ili ne plu estus religioj sed iaspeca filozofio. Laŭ mi ĉiu homo devas demandi al si mem, kion eblas fari sen damaĝi aliajn homojn. Forĵetu ĉiujn ideojn pri "pekoj" ktp!

darkweasel (프로필 보기) 2010년 4월 21일 오후 7:23:17

Vi kapablas transreligiiĝi, sed vi neniam kapablos transseksemiĝi. Do ekzistas nur unu vojo solvi vian problemon.

Fuzzy (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오전 7:04:26

magnifico94:Mi havas tre grandan PROBLEMEGON!!!

Mi estas atestanto de Jehovo kaj mi estas gejo. En Biblio estas: "Viroj, kiuj metas sin kun viroj ne heredas la Dia Regno". Mi volas esti atestanto de Jehovo, ĉar mi opinias, ke ĉi-tio estas nur sola vera religio. Sed mi volas esti gejo, ĉar mi amema nur virojn kaj mi volas esti kun knabo kaj vivi kun knabo.

Mi ne scias, kion mi devas fari...

Vi helpu min!!!
Mi pensas ke vi provas troli ĉi tie pri la diskutindaj temoj de gejeco kaj religiemo.
Sed se ne, tiam faru tion, kion unuavice farus ĉiu kristano -- konsiliĝu kun via pastro.

magnifico94 (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오전 7:07:03

Dankon al ĉiuj je viaj konsiloj. Mi vidas, ke plej bone estas ŝanĝi religion. Mi volus vivi feliĉe kaj esti fidela al mia knabo. Mi ESTIS, mi ESTAS kaj mi ESTOS gejo.

Mi estas dankemega. lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif

zan (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오전 7:31:10

@magnifico94:Tre bona decido! Mi opinias, ke atestanto de Jehovo ne estas la plej vera religio sed nur unu sekto el kristanismo. Elektu pli taŭgan sekton por vi.

zan (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오전 9:15:45

AlfRoland:Mi konsentas ke Biblio estas skribita de homoj, tamen ne por helpi aliajn homojn sed por kontroli ilin. Plej multaj religioj pretendas posedi eternan veron kaj ŝajnas ke ĝuste pro tio ili estas religioj. Se ili estus ŝanĝeblaj, ili ne plu estus religioj sed iaspeca filozofio. Laŭ mi ĉiu homo devas demandi al si mem, kion eblas fari sen damaĝi aliajn homojn. Forĵetu ĉiujn ideojn pri "pekoj" ktp!
Mi opinias, ke religioj povas ŝanĝiĝi. Ekzistas multaj sektoj en iu ajn granda religio, tial ke homoj volas plibonigi sian religion. Mi aŭdis, ke eĉ Vatikano en 1992 agnoskis la suncentra-teorion.

Tamen mi konsentas, ke religio regas popolon.
Eĉ praformaj religioj(animismo,ŝamanismo,ktp.) funkcias por kunigi la komunumanojn. Kaj regantoj ofte uzas religion por regi popolon. Mi pensas, ke Moseo kaj Mohamedo eble intencis kunigi anojn kaj plenumis sian intencon en sia vivo. Tamen tio estas por ke homoj vivu trankvile en sia komunumo. Mi dubas, ĉu Jesuo kaj Budao havis politikan intencon. Dum mi scias, ke el nuntempaj novaj religioj troviĝas grupoj, kies kreinto intencas potencon aŭ simple gajni monon.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오전 10:19:42

magnifico94:[...]Mi vidas, ke plej bone estas ŝanĝi religion. [...]
Gratulon! Ŝanĝi religion povas esti ebleco. Sed plej facila estos via vivo se vi forĵetos ĉiun religian balaston kaj mem elpensos kion bonas aŭ malbonas. Mi asertas, ke vi tion kapablas! sal.gif

kimmiekeuh (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오후 6:19:08

AlfRoland:Vi ne diris ĉu vi aniĝis al la Atestantoj propravole aŭ ĉu vi estas "denaska" atestanto pro tio ke viaj gepatroj apartenas al ili. Mi timas ke vi estas denaska membro, kaj bedaŭrinde tio ne faciligas vian problemon. Eĉ se estos malfacile al vi, mi pensas ke la sola solvo estas rompi la kontakton kun tiu movado. Anstataŭe vi demandu al vi mem, ĉu via agado damaĝas vin ol aliajn homojn. Se via propra saĝo respondas "ne" al tiu demando, trankviliĝu!

Mi deziras al vi bonan vivon!
Mi tute konsentas!

Se vi kredas ke vi rajtas esti samseksemule, vi devas nur pripensi se vi volas resti kun religio kiu ne akceptas vian amon

remy_boligee (프로필 보기) 2010년 4월 24일 오후 7:50:06

Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?

orthohawk (프로필 보기) 2010년 4월 24일 오후 8:50:16

magnifico94:Dankon al ĉiuj je viaj konsiloj. Mi vidas, ke plej bone estas ŝanĝi religion. Mi volus vivi feliĉe kaj esti fidela al mia knabo. Mi ESTIS, mi ESTAS kaj mi ESTOS gejo.
Do, mi komprenas. Vi mensogis kiam vi diris ke vi volas esti atestanto.

Nur memoru: Kvankam veras ke vi ESTIS, ESTAS, kaj ESTOS gejo, al vi NE obligas *fari gejaĵojn*.

다시 위로