目次へ

Mi havas PROBLEMEGON!!!

magnifico94,2010年4月18日の

メッセージ: 66

言語: Esperanto

orthohawk (プロフィールを表示) 2010年4月24日 20:54:26

remy_boligee:Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?
Ne, lia religio ne suferigas lin; liaj pasioj suferigas lin.

Kiu diris ke li devas ŝanĝi aŭ la unu aŭ la alia? Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn. Nur malprofunda pensado diras kontraŭe.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2010年4月24日 23:48:58

orthohawk:
remy_boligee:Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?
Ne, lia religio ne suferigas lin; liaj pasioj suferigas lin.

Kiu diris ke li devas ŝanĝi aŭ la unu aŭ la alia? Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn. Nur malprofunda pensado diras kontraŭe.
Vi pravas kiam vi diras ke lia religio ne suferigas lin. Suferigas lin la kunekzisto de forta religiemo kaj samseksemo.

Mi ne komprenas kion vi volas diri per la vorto "gejaĵoj". Ĉu temas pri lia amindumado kun aliaj viroj?
Se jes, mi ne konsentas kun vi, ĉar neniu povus vivi sen sekso nur pro esti gejo. Kaj ne estus justa de ni postuli tion de li.

Tamen, se temas pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi tute konsentas.

leosur (プロフィールを表示) 2010年4月25日 0:39:56

Dankon al ĉiuj je viaj konsiloj. Mi vidas, ke plej bone estas ŝanĝi religion. Mi volus vivi feliĉe kaj esti fidela al mia knabo. Mi ESTIS, mi ESTAS kaj mi ESTOS gejo. Mi estas dankemega.
Mi ĝojas ke vi eliras la obskurantismon. Gratulon!
Mi ne komprenas kion vi volas diri per la vorto "gejaĵoj". Ĉu temas pri lia amindumado kun aliaj viroj? Se jes, mi ne konsentas kun vi, ĉar neniu povus vivi sen sekso nur pro esti gejo. Kaj ne estus justa de ni postuli tion de li. Tamen, se temas pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi tute konsentas.
He,he, he toleremo sed ne tiom, ĉu ne?

remy_boligee (プロフィールを表示) 2010年4月25日 1:33:34

leosur:
He,he, he toleremo sed ne tiom, ĉu ne?
Ne miskomprenu min.
Mi diris ke la gejoj povas vivi sen inecaĵoj. Tio ne estas maltolerema vidpunkto.

orthohawk (プロフィールを表示) 2010年4月25日 2:46:17

remy_boligee:
orthohawk:
remy_boligee:Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?
Ne, lia religio ne suferigas lin; liaj pasioj suferigas lin.

Kiu diris ke li devas ŝanĝi aŭ la unu aŭ la alia? Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn. Nur malprofunda pensado diras kontraŭe.
Vi pravas kiam vi diras ke lia religio ne suferigas lin. Suferigas lin la kunekzisto de forta religiemo kaj samseksemo.
Denove, vi malpravas.

gejaĵoj = aktoj seksumado inter vir(in)oj......kaj denove, vi malpravas. Ja povas vivi sen sekso. Multaj da homoj faras ĝin ĉiu tago. Mi bedaŭras ke vi ne sufiĉe spirit/volfortas fari la saman.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2010年4月25日 4:16:09

Denove, vi malpravas. gejaĵoj = aktoj seksumado inter vir(in)oj......kaj denove, vi malpravas. Ja povas vivi sen sekso. Multaj da homoj faras ĝin ĉiu tago. Mi bedaŭras ke vi ne sufiĉe spirit/volfortas fari la saman.
Dankinde mia seksumado estas tute normala.

Vere ekzistas homoj kiuj estas neseksemaj, sed en tiuj kazoj temas pri hormonaj problemoj.

En ĉiuj aliaj homoj (inkluzive pastroj, monaĥoj kaj religiuloj) tia emo ja ekzistas (eĉ se ili ne fakte seksumas). Laŭ mia vidpunkto tia konduto tute ne estas konsilinda, ĉar bari la seksemon nur kondukas al ĉiamdaŭra frustro.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年4月25日 16:19:38

orthohawk:
Do, mi komprenas. Vi mensogis kiam vi diris ke vi volas esti atestanto.

Nur memoru: Kvankam veras ke vi ESTIS, ESTAS, kaj ESTOS gejo, al vi NE obligas *fari gejaĵojn*.
Pro kia rajto vi nomas lin mensogisto? Li unue skribis ke li volas esti kaj atestanto kaj gejo. Tamen la argumentoj de kaj kredantoj kaj nekredantoj konvinkis lin ke li devas esti aŭ atestanto aŭ gejo kaj li faris sian elekton. Mi ne scias ĉu li elektos alian kristanan sekton kaj ajnaokaze mi ne rajtas kritiki lian elekton, kvankam mi timas ke li havoas saman problemon en alia sekto.

Mi proponas ke vi pardonpetos al li pro via vortoj pri mensogo!

orthohawk (プロフィールを表示) 2010年4月25日 17:10:38

AlfRoland:

Se li tial facile forlasis sian religion, nur post legado de kelkaj poŝtumoj de iuj homoj kiujn li ne eĉ konas, li evidente ne volis teege resti Atestanto.

Filu (プロフィールを表示) 2010年4月25日 17:45:48

orthohawk:Se li tiel facile forlasis sian religion, nur post legado de kelkaj poŝtumoj de iuj homoj kiujn li ne eĉ konas, li evidente ne volis treege resti Atestanto.
Sed inter lia malvera nepra volo esti Atestanto kaj lia scio pri ties malvereco estas ebloj. Eblas ke li vere kredis pri sia volo esti Atestanto, kaj poste komprenis, ke tiu volo ne estis tiel fortega.

Mi ne kredas, ke oni mensogas dirante kion oni sincere kredas, eĉ kiam tempo poste montras onian eraron pri la menciita kredo.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年4月25日 18:39:00

orthohawk:

[..] Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn.
Ĉu li do estus "teoria" gejo?

先頭にもどる