Al la enhavo

Kion vi opiias pri "Twitter"?

de Junpe, 2010-aprilo-24

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 13:31:08

Ŝajnas ke skribi "Twitter" estas plej ordinare eĉ en Esperanto.
Sed mi opinias uzi "tvitero" estas pli bone, ĉar la litero "w" ne ekzistas en Esperanto.
"Tviti" ŝajnas Esperanta, sed ĝi estas agla vorto.
Ĉu estas iu kiu uzas "tviteri"?

Kion vi opinias?

Rohan (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 13:40:34

Junpe:Ŝajnas ke skribi "Twitter" estas plej ordinare eĉ en Esperanto.
Sed mi opinias uzi "tvitero" estas pli bone, ĉar la litero "w" ne ekzistas en Esperanto.
"Tviti" ŝajnas Esperanta, sed ĝi estas agla vorto.
Ĉu estas iu kiu uzas "tviteri"?

Kion vi opinias?
Jen miaj proponoj:

1. 'tviter-(o)' estu radiko. Do oni havus 'tviteri' kaj 'tviteraĵo'.



2. 'tvit-(i)' estu radiko. Ĉi-kaze oni havus 'tvitilo' kaj 'tvitaĵo'.

Sbgodin (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 16:10:00

Miavice jen mia propono:

Por paĝo tiu, kiu staras en retejo oni diras retpaĝo. Pro sama motivo, mi pensas ke "retpipejo" taŭgas.

[listo]
"ret" ĉar tiel oni diras por retaj
teknologioj
"pep" ĉar "to twitter" signifas verbon "pepi"
"ejo" por sama kialo tiel, kiel "retejo"[/list]Do: Mi konas retpipejon. Estas multe da retpepoj (twitt) ĉi tie. Ofte, amikoj de mi retpetas (they twitt) dum notkto. Mi serĉas la retpeparon (timeline) por novaĵo pri vetero.

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 17:13:25

Kial ne uzi la anglan nomon, ĉu ni vere bezonas novan Esperantan radikon? Post kelka tempo neniu plu parolos pri Twitter.
Aparte de tio, mi ŝatas la nomon retpepejo, tio bone esprimas mian problemon pri tiu paĝaro: Kial sekvi la pepadon de aliaj homoj?

Vilius (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 11:37:13

horsto:Kial ne uzi la anglan nomon, ĉu ni vere bezonas novan Esperantan radikon? Post kelka tempo neniu plu parolos pri Twitter.
Aparte de tio, mi ŝatas la nomon retpepejo, tio bone esprimas mian problemon pri tiu paĝaro: Kial sekvi la pepadon de aliaj homoj?
Mi tute konsentas. Kaj pri novaj radikoj, kaj eĉ pli pri pepado.

manuchan (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 11:45:18

Mi pensas ke Twitter, aŭ Facebook, ktp... estas propraj nomoj kaj ni ne devus traduki ilin.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 11:55:26

manuchan:Mi pensas ke Twitter, aŭ Facebook, ktp... estas propraj nomoj kaj ni ne devus traduki ilin.
Pri la tradukado kaj elparolado de ne-Esperantaj vortoj: ĉi tie

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 17:45:03

manuchan:Mi pensas ke Twitter, aŭ Facebook, ktp... estas propraj nomoj kaj ni ne devus traduki ilin.
Mi plenplene konsentas.

Unu fojon, iu parolis al mi pri Buŝo kaj mi tute ne komprenis la signifon de la frazo (mi pensis pri la ordinara vorto buŝo), ĝis venis la ideo en mian kapon, ke tiu celis la usonan prezidinton Bush.

Esprimoj kiel Vindozo (prefere: Windows), Linukso (prefere: Linu'x), Tvitero (prefere: Twitter), Jutubo (prefere: YouTube) kaj similaj estas tute sennecesaj kripligoj de la oficialaj vortoj, kiujn uzas ĉiuj aliaj latinalfabetaj lingvoj.

Fojfoje oni aŭdas la argumenton, ke ne ĉiuj scias, kiel elparoli ne-Esperantan nomon, por pravigi la Esperantigon de propraj nomoj. La uzanto Hispanio ĵus montris per ligilo, ke ja ekzistas klaraj gvidlinioj pri la elparolo de Q, W, X kaj Y.

Alie estas pri nelatinalfabetaj nomoj. Ilin oni transliterigu laŭ internacie ofte uzata sistemo (se tia sistemo ekzistas), aŭ, se tia sistemo ne ekzistas, laŭ la Esperanta literumo.

Ne malrekonebligu proprajn nomojn, kiujn ĉiuj, kiuj konas la koncernan produkton, aferon aŭ homon, povas rekoni, per stultaj kriplaĵoj kiel Vindozo. Uzu la simplan originan nomon Windows. Homoj eĉ elparolas pli proksime al la originaĵo, ĉar /ŭindoŭs/ estas pli angleca ol /vindozo/.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 00:38:51

Min ĉiam ĝenas tio, kiel esperante nomiĝas novaj nomoj precipe devenintaj el la angla lingvo(ekz. Windows). Mi ne rajtas decidi novajn nomojn, do, mi ĉiam serĉas, kiel aliuloj nomis ilin. Tŭiti, tviti aŭ tviteri? Mi rimarkis, ke tia mia konduto estis stulta.
Mi konsentas, ke oni skribu proprajn nomojn (almenaŭ de latinalfabetaj linvgoj) per origina formo.
Ĉu amuze estas pepi en "Twitter"?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 04:35:59

Tiam, kiam mi parolas kun aliuloj kiuj uzas "tvitero", "vindozo", ktp., mi uzas tiujn nomojn ankaŭ. Tiam, kiam *mi* komencas temojn pri tiaj entoj, mi uzas iliajn verajn (ne-Esperantigitajn) nomojn.

Mi opinias ke tiu ĝentilas. Se iuj diras al mi "tvitero" (ekzemple), mi konas kion ili volis diri, kaj elektos uzi reen tiujn samajn vortojn kiujn ili favoras, anstataŭ "korektante" ilin.

Tiamaniere, komuniko pli faciliĝas.

Reen al la supro