Al la enhavo

Kion vi opiias pri "Twitter"?

de Junpe, 2010-aprilo-24

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 05:36:07

zan:Ĉu amuze estas pepi en "Twitter"?
Ĉi-signife oni povas ankaŭ uzi Twitter-umi, analoge al retumi (mi kutime ankaŭ IRCumas).

Oni vidas, ke ne-Esperantaj vortoj feliĉe akceptas la Esperantajn finaĵojn kaj sufiksojn. Programo, kiu por rulado postulas Windows-on, estas nur-Windows-a. (La ligstreketojn eblas forlasi: Windowson, nurwindowsa.)

Sbgodin (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 06:25:26

darkweasel:Ĉi-signife oni povas ankaŭ uzi Twitter-umi, analoge al retumi (mi kutime ankaŭ IRCumas).
Prave ! Mi serĉantis kiel diferenci inter du nocioj : la servo mem kaj unu el ties iloj.

Por la servilo twitter eblas skribi twitter-umi aŭ tuiterumi. Por la servo, retpepejo.

Ĉu bone ?

Mi retpepas per Tuiter. Kvankam mi nun Tuiterumas, mi ĉiam retpepos per io ajn.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 09:54:40

darkweasel:
zan:Ĉu amuze estas pepi en "Twitter"?
Ĉi-signife oni povas ankaŭ uzi Twitter-umi, analoge al retumi (mi kutime ankaŭ IRCumas).
Ĉu oni povas vortfaradi per propraj nomoj?
ekz.Kokakolumi demando.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 13:13:17

zan:
darkweasel:
zan:Ĉu amuze estas pepi en "Twitter"?
Ĉi-signife oni povas ankaŭ uzi Twitter-umi, analoge al retumi (mi kutime ankaŭ IRCumas).
Ĉu oni povas vortfaradi per propraj nomoj?
Certe oni povas, se tio estas logika.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 00:06:30

Mi resumas mian opinion. Twitter estas propra nomo de ilo en la retejo. Kaj estas similaj iloj al Twitter, kiuj havas aliajn nomojn. Ili ne estas Twitter. Kaj tiaj iloj nomiĝas komune retpepejo aŭ retpepilo.
Se "Twitter" esperantiĝas kaj radikiĝas kiel tvit, oni uzas ĉi tiun novan radikon nur por Twitter. Tio naskas troan novan vorton.

Sed se ne-esperantigita vorto ŝanĝiĝas laŭ vortofarado, mi iome konfuziĝos.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 07:10:03

zan:
Se "Twitter" esperantiĝas kaj radikiĝas kiel tvit, oni uzas ĉi tiun novan radikon nur por Twitter.
Ĝuste. Se ekzistas oficiala Esperanta nomo, ni uzu ĝin. Tial ni diras Vikipedio kaj ne Wikipedia.

Mi tamen ne pensas, ke Esperantigo de Twitter uzus ian Esperantigon de la nomo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 20:15:23

Mi kvazaŭ ĉiam maltvitas.
Ĝis
rido.gif rido.gif

jubilo (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 20:47:10

estas klare (laŭ mi lango.gif ) ke nur tre uzataj/konataj urboj, retpaĝoj, nomoj, programoj havas nomoj en nacial lingvoj, ne nur esperanto...

Do ekzemple meksikurbo havas nomoj en multaj lingvoj, sed Real del Monte (urbeto proksime al ĝi) ne...

Multaj jam nomas Fajravulpo al Firefox, kaj vikipedio al Wikipedia... do mi pensas ke uzado kaj graveco de twitter esras sufiĉa por ke ĝi iel estos esperantigita.. ne nur por decido, sed por uzado mem.. almenaŭ kiel verbo...

mi uzas ĝin, kaj tamen ne estas mia plej ŝatata la plej legita estas "tviti" por la agado de verki tie....

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-29 07:14:29

jubilo:Multaj jam nomas Fajravulpo al Firefox, kaj vikipedio al Wikipedia... do mi pensas ke uzado kaj graveco de twitter esras sufiĉa por ke ĝi iel estos esperantigita.. ne nur por decido, sed por uzado mem.. almenaŭ kiel verbo...
Multaj diras Vikipedio, ĉar tiun nomon ĝi uzas mem. La formon Fajrovulpo por Firefox mi absolute ne ŝatas.

Junpe (Montri la profilon) 2010-majo-01 08:27:29

Dankon al ĉiuj pro la diversaj proponoj!

Reen al la supro