Al la enhavo

Ĉu vi ŝatus afikson, kio signifikas kolora?

de Huaskar, 2010-aprilo-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 21:34:40

En Ido ekzistas la afikso -e-, uzata kiel "kolora".
Rozo, rozea(ido) – rozo, rozkolora(eo).
Mi ŝategas tion ĉar ĝi estas tre eleganta kaj belsona(almenaŭ laŭ mia gusto). Por poezio similo estus ege utila. Sed eble uzi -e-on kiel afikso signifikante koloro ne estus bona ideo ĉar -e-o estas jam uzata por adverbo. Tial alia afikso estas pli bona. Do, mi volas koni viajn pensojn pri tio.
sal.gif

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 01:58:15

Pardonon, sed mi ne akceptas vian proponon. Ĉar mi estas oponanto al poeziaj vortoj, kiuj malfaciligas Esperanton al mi.
La formo de "xxx-kolora" estas tre klara esprimo, eĉ se mi ne konas la koloron de "xxx".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 05:41:18

Mi ja ŝatus tian afikson, sed ĝi simple ne ekzistas kaj mi ne ekuzos ĝin, ĝis ĝi estas sufiĉe disvastiĝinta. Oni ne vane proponu afiksojn por ideoj, kiujn eblas aliiel facile esprimi, ĉi-kaze per -kolor.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 12:31:13

La afikso –ea, -eus, -eum devenas el la latina (itale –ea –eo).

Ĝi signifas “iomete je la karakterizo, sed ne plene”.
Ekz. “guancia rosea” signifas “vango iomete rozkolora” sed ne “rozkolora vango”.
Tiu afikso estas uzata ankaŭ por aliaj sencoj:
“cartaceo” (carta = papero) signifas “simila al papero” aŭ “enhavante iom da papero”.

Tial la proponita uzo ne estas tre logika, kvankam estas multe da kazoj kie esperanta konstruo ne ekzakte kongruas je la lingvo el kiu ĝi devenas.
Ĝis

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 14:31:21

Kaj la "IK" de "signifikas" ĉu ankaŭ nova sufikso aldonita al "signifi" ? Aŭ ĉu oni devas legi "signi-fiki"? (iu maniero fiki? Sign fucking...)

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 16:10:18

Tio ŝajnas al mi neutila. Oni povas uzi “kolora” sufiksece.

Rozkolora, ĉielkolora, sangokolora estas simplaj kaj kompreneblaj kunmetaĵoj.

Reen al la supro