ไปยังสารบัญ

legi en / legi sur

จาก crescence, 1 พฤษภาคม 2010

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

crescence (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2010, 07:42:22

Ĉu oni diras legi en la paĝolegi sur la paĝo ?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2010, 08:22:16

crescence:Ĉu oni diras legi en la paĝolegi sur la paĝo ?
Miaopinie, en.

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2010, 09:27:08

Kutime oni uzas en se temas pri ia tekstujo kiel libro, gazeto, ĵurnalo aŭ simile, sed oni ja povas diri sur por pli malgrandaj aferoj kiel paĝo, folio, bileto, tabulo ktp. Tamen eble paĝo estas sufiĉe ampleksa afero ke oni povas uzi en, sed mi certe ne plendus se oni uzus sur. Jen kelkaj ekzemploj el Tekstaro:

El Ĉu li
"oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: MAZIERO KAJ FILOJ."

El Fajron mi sentas interne
"Mi legas sur afiŝo, ke vespera programo konsistos el du videofilmoj:"

El La kiso
"Kaj mi flustris al mi mem kelkajn vortojn, kiujn mi iam legis sur tombo"

Estas kelkaj aliaj, per la serĉesprimo \\bleg[iaou]s? sur \\w+oj?\\b

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2010, 12:12:44

Laŭ mia opinio, ambaŭ estas plene kompreneblaj kaj ĝustaj.

crescence (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤษภาคม 2010, 09:17:11

dankon al ĉiuj !

กลับไปด้านบน