Al la enhavo

Esperantistoj kaj socia fobio

de kamil_rudzki, 2010-majo-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2010-majo-03 14:23:22

Saluton al ĉiuj!
Antaŭ nelonge mi interparolis kun forta malesperantisto, kiu asertis ke ni samideanoj estas tute deŝirita de vera vivo socifobiuloj. Liaj argumentoj ne estis speciale originalaj, do mi eĉ ne mencios pri ili. Mi pritaksis ĉi-teorio stranga. Sed lastatempe mi renkontis tute ne anonima esperantisto, kiu diris al mi, ke li ne scias ĉu multe da esperantistoj, sed li mem estas... socia fobiulo. Fervova E-agado estas por li vojo de terapio. Do, mi decidis kontroli per Google kiu diablo estas la socia fobio. Nu, trovis mi multaj informoj. Ekzemple mi estis tute surpriza, ke ekzistas tiom multe da forumoj pri ĝi.
Mi trovis ankaŭ simpla testo pri socia fobio de konata usona psikiatro.
Do, bonvolu unue eniri teston esperante por testi
kaj poste indiki vian rezulton en enketo.
Dankon

PS. En mia tradukado estas kelkaj eraroj ekz. anstataŭ "eviteco" estu "evitado".

Vilius (Montri la profilon) 2010-majo-04 12:45:22

La rezulto de mi (47 = Vi ne suferas pro socia fobio) iom surprizis min. Mi estas iom sinĝena kaj ne ĉiam mi sentas komforte en sociaj situacioj. Tamen laŭ la testo tio ankoraŭ ne estas fobio. Feliĉe rideto.gif

peteris92 (Montri la profilon) 2010-majo-04 15:10:55

nu, ĉe mi estas 41 poentoj, do estas ankaŭ bone.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-majo-04 15:30:32

Mi faris la teston rapide, mia rezulto estas 39.

Sed estas vere, ke sociaj situacioj povas ĝeni min…

gregorynacu (Montri la profilon) 2010-majo-05 01:15:49

La testo ege suprizis min, mi havis nur 21 poentojn, kaj tiu ŝajnas signifi ke mi estas tre sociema, sed mi scias ke mi ne estas. Mi multe preferas legi libron sole ol partopreni lokan feston kie estos trinkado kaj bruado. Ĉe la IJK mi pasigis la plimulton da tempo en la gufujo! ridulo.gif

Sed, certe, iom da timo kaj iom da evitado pri sociaj aferoj estas tute normala. Ŝajnas ke la t.n. malesperantisto estas malagrablulo kiu ne scias la veron pri esperantistoj.

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2010-majo-05 20:29:42

Nu, ŝajnas ke la testo rilatas al socia fobio kiel psika malsano. Do, rezulto pli malalta ol 55 poentoj signifas nur manko da kaŭzoj por behaviora terapio k/aŭ por apliki neuroleotikojn. Tute alia afero estas - eble por estonta fadeno ĉe lernu.net - testo por sociemo de samideanoj. Laŭ Cicerono ĉiu homo havas naturan inklinon al akompano de aliaj homoj. Se vi, Gregory, en la gufujo legis laŭte ekz. verkoj de li... ŝajne ĉio ordonas pri via sociemo okulumo.gif
Laŭ verko de F. L. Rocha ("Revista brasileira de psiquiatria" - São Paulo, Brazil: 1999) 5-8% brazilianoj suferas pro socia fobio. Kaj ja esperantistoj regas tie do... Aliflanke socifobiuloj eble ne havas tiom da kuraĝo, ke ili testu siajn inklinojn kaj malkaŝu rezultojn en la enketo (malgraŭ ke ĝi estas anonima - ja anonimeco en reto estas nur mito)...

leosur (Montri la profilon) 2010-majo-05 22:11:10

Miakaze, Esperanto malaltigis mian socian fobion kaj ebligis min trovi amikojn alilande, mi eĉ malamis uzi intereto por komuniki antaŭ eklernis la internacian lingvon.

Mi ne scias ĉu ekzistas korelacio inter la internacia lingvo kaj la socia fobio, sed Claŭde Piron en artikolo menciis ke kelkaj samideanoj estas neadaptitaj homoj.

ubuntuo (Montri la profilon) 2010-majo-06 05:16:08

Siatempe ĉe TEJO-forumo aperis ŝoka teksto de juna knabino el orienta Eŭropo, kiu tre severe pritaksis junajn samideanojn kiuj partoprenadas en E-aranĝoj.
"...
La plejmulto de la partoprenantoj evidentiĝas estis nur aro da socie neadaptitaj stranguloj, sen ajna kontakto kun la reala mondo, vivanta sole sen amikoj en iliaj tristaj truoj esperante la momenton reaperi en ajna aranĝo kie ili kredas senti sin hejme nur ĉar tie trovas la samajn strangajn idiotojn kiel ili estas, kaj kun similaj mensaj malsanoj.
Sed tio estus ja akceptebla, aŭ iel terapie helpa al ili, se tiuj aĉuloj ne havu tiom grandajn seksajn problemojn.
..."
Tuta teksto kune kun komentoj aperis en "Jeun Esperanto Info" sur paĝo 14a ([url=www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/JI-2006-1_eta.pdf]elŝutu tuje[/url]).

zan (Montri la profilon) 2010-majo-06 07:20:29

Ankaŭ mi testis. Mi ne povis vidi la paĝon de kamil_rudzki kaj serĉis anglan paĝon. Mi estas "Moderate social phobia".
Mi dubas, ĉu ĉi tiu testo utilas. Mi pensas, homoj normale sentas timeton pri rilato al aliaj homoj, sed en la vivo oni superas tion. Laŭ ĉi tiu testo tiu, kiu nenion timas, estas la plej sana homo. Ĉu vere? Mi pensas, ke 0-poenta homo estus vera malsana. lango.gif

Bodolsog (Montri la profilon) 2010-majo-12 00:36:03

Mi "ne suferas pro socia fobio", 34 poentoj.

Sed mi pensas, ke la skalo en la testo estas... iom laŭvola. Mi havis problemojn kun decidi kie estas limo inter milda, modera kaj severa timo.

Iu, kiu en samaj situacioj havas timo same kiel mi, en testo povas signifi alian opcion, kaj finfine, laŭ testo, li povas havi socia fobio ridulo.gif

Reen al la supro