Esperantistoj kaj socia fobio
від kamil_rudzki, 3 травня 2010 р.
Повідомлення: 13
Мова: Esperanto
kamil_rudzki (Переглянути профіль) 3 травня 2010 р. 14:23:22
Antaŭ nelonge mi interparolis kun forta malesperantisto, kiu asertis ke ni samideanoj estas tute deŝirita de vera vivo socifobiuloj. Liaj argumentoj ne estis speciale originalaj, do mi eĉ ne mencios pri ili. Mi pritaksis ĉi-teorio stranga. Sed lastatempe mi renkontis tute ne anonima esperantisto, kiu diris al mi, ke li ne scias ĉu multe da esperantistoj, sed li mem estas... socia fobiulo. Fervova E-agado estas por li vojo de terapio. Do, mi decidis kontroli per Google kiu diablo estas la socia fobio. Nu, trovis mi multaj informoj. Ekzemple mi estis tute surpriza, ke ekzistas tiom multe da forumoj pri ĝi.
Mi trovis ankaŭ simpla testo pri socia fobio de konata usona psikiatro.
Do, bonvolu unue eniri teston esperante por testi
kaj poste indiki vian rezulton en enketo.
Dankon
PS. En mia tradukado estas kelkaj eraroj ekz. anstataŭ "eviteco" estu "evitado".
Vilius (Переглянути профіль) 4 травня 2010 р. 12:45:22
peteris92 (Переглянути профіль) 4 травня 2010 р. 15:10:55
Matthieu (Переглянути профіль) 4 травня 2010 р. 15:30:32
Sed estas vere, ke sociaj situacioj povas ĝeni min…
gregorynacu (Переглянути профіль) 5 травня 2010 р. 01:15:49
Sed, certe, iom da timo kaj iom da evitado pri sociaj aferoj estas tute normala. Ŝajnas ke la t.n. malesperantisto estas malagrablulo kiu ne scias la veron pri esperantistoj.
kamil_rudzki (Переглянути профіль) 5 травня 2010 р. 20:29:42
Laŭ verko de F. L. Rocha ("Revista brasileira de psiquiatria" - São Paulo, Brazil: 1999) 5-8% brazilianoj suferas pro socia fobio. Kaj ja esperantistoj regas tie do... Aliflanke socifobiuloj eble ne havas tiom da kuraĝo, ke ili testu siajn inklinojn kaj malkaŝu rezultojn en la enketo (malgraŭ ke ĝi estas anonima - ja anonimeco en reto estas nur mito)...
leosur (Переглянути профіль) 5 травня 2010 р. 22:11:10
Mi ne scias ĉu ekzistas korelacio inter la internacia lingvo kaj la socia fobio, sed Claŭde Piron en artikolo menciis ke kelkaj samideanoj estas neadaptitaj homoj.
ubuntuo (Переглянути профіль) 6 травня 2010 р. 05:16:08
"...
La plejmulto de la partoprenantoj evidentiĝas estis nur aro da socie neadaptitaj stranguloj, sen ajna kontakto kun la reala mondo, vivanta sole sen amikoj en iliaj tristaj truoj esperante la momenton reaperi en ajna aranĝo kie ili kredas senti sin hejme nur ĉar tie trovas la samajn strangajn idiotojn kiel ili estas, kaj kun similaj mensaj malsanoj.
Sed tio estus ja akceptebla, aŭ iel terapie helpa al ili, se tiuj aĉuloj ne havu tiom grandajn seksajn problemojn.
..."
Tuta teksto kune kun komentoj aperis en "Jeun Esperanto Info" sur paĝo 14a ([url=www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/JI-2006-1_eta.pdf]elŝutu tuje[/url]).
zan (Переглянути профіль) 6 травня 2010 р. 07:20:29
Mi dubas, ĉu ĉi tiu testo utilas. Mi pensas, homoj normale sentas timeton pri rilato al aliaj homoj, sed en la vivo oni superas tion. Laŭ ĉi tiu testo tiu, kiu nenion timas, estas la plej sana homo. Ĉu vere? Mi pensas, ke 0-poenta homo estus vera malsana.
Bodolsog (Переглянути профіль) 12 травня 2010 р. 00:36:03
Sed mi pensas, ke la skalo en la testo estas... iom laŭvola. Mi havis problemojn kun decidi kie estas limo inter milda, modera kaj severa timo.
Iu, kiu en samaj situacioj havas timo same kiel mi, en testo povas signifi alian opcion, kaj finfine, laŭ testo, li povas havi socia fobio