Til indholdet

Lingvoj kaj aviadilpilotoj

af crescence, 19. maj 2010

Meddelelser: 23

Sprog: Esperanto

crescence (Vise profilen) 19. maj 2010 16.33.20

Oni sciigis al mi, ke la pola piloto de la aviadilo, kiu aviadiligis la polan prezidenton je la 10an de aprilo, ruse parolis kun la kontrolistoj de Smolensk, sed lia nivelo estis nesufiĉa. Esperanto, lingvo internacia de la aviadilpilotoj, evitigus akcidentojn al la pilotoj. Ĉu ne ?

Kurawiri (Vise profilen) 19. maj 2010 19.05.27

Certe, kaj plidire esperanto estas pli komprenebla aŭde, malsameco inter vortoj pli distingeblas esperantlingve.

jan aleksan (Vise profilen) 20. maj 2010 08.34.49

jes kaj ne: se oni misaŭdas "mal" en la frazo "iru malsupren", ĝi povas esti ĝena...

Fuzzy (Vise profilen) 20. maj 2010 11.28.12

MiaKaŝnomo:
jam menciita - iru supren/malsupren,
turnu dekstren/maldekstren,
la kondiĉoj bonas/malbonas,
la aero estas klara/malklara,

ko to po, ko to po...
iru supren/suben
turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
la aero estas klara/nebula

ktp, ktp.

Fuzzy (Vise profilen) 21. maj 2010 06.06.35

Esperanto NE ESTAS savilo de la mondo.
Mi tute ne atendis renkonti ĉi tie kontraŭlon de Esperanto. Sed inter esperantistoj troviĝas homoj de ĉia speco, evidente...

Fuzzy (Vise profilen) 21. maj 2010 11.17.11

MiaKaŝnomo:
Fuzzy:
Esperanto NE ESTAS savilo de la mondo.
Mi tute ne atendis renkonti ĉi tie kontraŭlon de Esperanto. Sed inter esperantistoj troviĝas homoj de ĉia speco, evidente...
Ĉu mi ĝuste komprenis, ke laŭ vi ĉiuj, kiuj ne kredas, ke Esperanto estas SAVILO DE LA MONDO, estas kontraŭuloj de Esperanto? Bonega filozofio kaj tre tipa por esperantistoj. Vere estus ege malfacile trovi infanojn pli naivajn ol ili.
Mi provis iom inciti vin, pardonu ridulo.gif

Sed kion vi respondos pri la pli konvenaj sinonimoj kiujn mi donis al vi?
Vi daŭre insistas ke Eo ne taŭgas por aviatrafiko?

Fuzzy (Vise profilen) 21. maj 2010 13.08.14

MiaKaŝnomo:
Al mi ŝajnas, ke Esperanto taŭgas por tiu celo ne pli ol la angla, la rusa, la tagaloga, aŭ Volapuko.
Al mi ŝajnas male, ĉar Esperanto estas multe pli facile lernebla, do la komunikado devas esti multe pli oportuna kaj senerara.
MiaKaŝnomo:
Mi ankaŭ pensas, ke ne decas uzi la katastrofon de la pola aviadilo kiel propagandilon de Esperanto antaŭ ol estas klarigitaj ĉiuj cirkonstancoj, kaj oficiale konatas kialoj de la kraŝo.
Mi pensas male -- decas uzi ĉiujn eblojn propagandi Esperanton.

darkweasel (Vise profilen) 22. maj 2010 07.43.42

Fuzzy:
MiaKaŝnomo:
jam menciita - iru supren/malsupren,
turnu dekstren/maldekstren,
la kondiĉoj bonas/malbonas,
la aero estas klara/malklara,

ko to po, ko to po...
iru supren/suben
turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
la aero estas klara/nebula

ktp, ktp.
+1

Vilius (Vise profilen) 22. maj 2010 11.13.53

Fuzzy:turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
Nek liva, nek mava troveblas en la akademia vortaro. Kaj Revo enhavas nur vorton mava kun noto "malofta".
Mi dubas, ke neregulaj vortoj povas plibonigi ian komunikadon kaj precipe komunikadon de aviadilpilotoj.
Fakte, pilotoj kaj flugkontrolistoj plejparte komunikas ne per normala homa parolado, sed per formalaj frazoj kaj regulaj vortoj. Tio ne estas angla lingvo, sed bone pripensita kaj formaligita subaro de angla lingvo.

darkweasel (Vise profilen) 22. maj 2010 20.35.04

Vilius:
Fuzzy:turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
Nek liva, nek mava troveblas en la akademia vortaro.
Kaj do? Tre multaj vortoj, kiujn ni ĉiuj uzas ĉiutage, ne estas oficialaj. Esperanto estas vivanta lingvo.

Vilius:
Mi dubas, ke neregulaj vortoj povas plibonigi ian komunikadon kaj precipe komunikadon de aviadilpilotoj.
Ili ja povas.

Se vi devas rapide kaj en laŭta ĉirkaŭaĵo (aŭ per malbonkvalita konekto) doni instruojn pri dekstro kaj maldekstro, tiam tre gravas, ke la aŭdanto bone aŭdkomprenu, pri kiu direkto temas. Dekstra kaj liva tre tre utilas tiaokaze.

Oni ne miskomprenu min. Mi tute ne proponas uzi liva, mava ktp. en normala parola lingvo, kaj eĉ pli ne en skriba lingvo. Tie ili estas tute nenecesaj. Nur en tre specialaj okazoj tiuj ĉi neologismoj povas esti utilegaj.

Tilbage til start