Žinutės: 23
Kalba: Esperanto
crescence (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 19 d. 16:33:20
Kurawiri (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 19 d. 19:05:27
jan aleksan (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 20 d. 08:34:49
Fuzzy (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 20 d. 11:28:12
MiaKaŝnomo:iru supren/suben
jam menciita - iru supren/malsupren,
turnu dekstren/maldekstren,
la kondiĉoj bonas/malbonas,
la aero estas klara/malklara,
ko to po, ko to po...
turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
la aero estas klara/nebula
ktp, ktp.
Fuzzy (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 21 d. 06:06:35
Esperanto NE ESTAS savilo de la mondo.Mi tute ne atendis renkonti ĉi tie kontraŭlon de Esperanto. Sed inter esperantistoj troviĝas homoj de ĉia speco, evidente...
Fuzzy (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 21 d. 11:17:11
MiaKaŝnomo:Mi provis iom inciti vin, pardonuFuzzy:Ĉu mi ĝuste komprenis, ke laŭ vi ĉiuj, kiuj ne kredas, ke Esperanto estas SAVILO DE LA MONDO, estas kontraŭuloj de Esperanto? Bonega filozofio kaj tre tipa por esperantistoj. Vere estus ege malfacile trovi infanojn pli naivajn ol ili.Esperanto NE ESTAS savilo de la mondo.Mi tute ne atendis renkonti ĉi tie kontraŭlon de Esperanto. Sed inter esperantistoj troviĝas homoj de ĉia speco, evidente...
Sed kion vi respondos pri la pli konvenaj sinonimoj kiujn mi donis al vi?
Vi daŭre insistas ke Eo ne taŭgas por aviatrafiko?
Fuzzy (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 21 d. 13:08:14
MiaKaŝnomo:Al mi ŝajnas male, ĉar Esperanto estas multe pli facile lernebla, do la komunikado devas esti multe pli oportuna kaj senerara.
Al mi ŝajnas, ke Esperanto taŭgas por tiu celo ne pli ol la angla, la rusa, la tagaloga, aŭ Volapuko.
MiaKaŝnomo:Mi pensas male -- decas uzi ĉiujn eblojn propagandi Esperanton.
Mi ankaŭ pensas, ke ne decas uzi la katastrofon de la pola aviadilo kiel propagandilon de Esperanto antaŭ ol estas klarigitaj ĉiuj cirkonstancoj, kaj oficiale konatas kialoj de la kraŝo.
darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 22 d. 07:43:42
Fuzzy:+1MiaKaŝnomo:iru supren/suben
jam menciita - iru supren/malsupren,
turnu dekstren/maldekstren,
la kondiĉoj bonas/malbonas,
la aero estas klara/malklara,
ko to po, ko to po...
turnu dekstren/liven
la kondiĉoj bonas/mavas
la aero estas klara/nebula
ktp, ktp.
Vilius (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 22 d. 11:13:53
Fuzzy:turnu dekstren/livenNek liva, nek mava troveblas en la akademia vortaro. Kaj Revo enhavas nur vorton mava kun noto "malofta".
la kondiĉoj bonas/mavas
Mi dubas, ke neregulaj vortoj povas plibonigi ian komunikadon kaj precipe komunikadon de aviadilpilotoj.
Fakte, pilotoj kaj flugkontrolistoj plejparte komunikas ne per normala homa parolado, sed per formalaj frazoj kaj regulaj vortoj. Tio ne estas angla lingvo, sed bone pripensita kaj formaligita subaro de angla lingvo.
darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 22 d. 20:35:04
Vilius:Kaj do? Tre multaj vortoj, kiujn ni ĉiuj uzas ĉiutage, ne estas oficialaj. Esperanto estas vivanta lingvo.Fuzzy:turnu dekstren/livenNek liva, nek mava troveblas en la akademia vortaro.
la kondiĉoj bonas/mavas
Vilius:Ili ja povas.
Mi dubas, ke neregulaj vortoj povas plibonigi ian komunikadon kaj precipe komunikadon de aviadilpilotoj.
Se vi devas rapide kaj en laŭta ĉirkaŭaĵo (aŭ per malbonkvalita konekto) doni instruojn pri dekstro kaj maldekstro, tiam tre gravas, ke la aŭdanto bone aŭdkomprenu, pri kiu direkto temas. Dekstra kaj liva tre tre utilas tiaokaze.
Oni ne miskomprenu min. Mi tute ne proponas uzi liva, mava ktp. en normala parola lingvo, kaj eĉ pli ne en skriba lingvo. Tie ili estas tute nenecesaj. Nur en tre specialaj okazoj tiuj ĉi neologismoj povas esti utilegaj.