Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 06:31:54
Mi ne volas scii vian realan sumon!
Kiom da elcentoj de vian enspezo prenas vian registaron? Ĉu tio estas tro multa aŭ tro malmulte? (Mi scias ke tio estas stultula demando! La respondoj estas jes kaj neniam.) Kiajn ĉiujarajn impostojn vi devas pagi?
Ĉi tie, ni havas principe bienajn kaj enspezajn impostojn. Bienaj impostoj unuavice subtenas la lokan registaron: policon, fajroestingistojn, lernejojn, ktp. Ni ankaŭ pagas enspezajn impostojn al la federalaj kaj ŝtataj registaroj. (Kelkaj urbegoj ankaŭ havas propran enspezan imposton.)
Mia familio luprenas nian domon en urbeto, do ni nur pagas enspezajn impostojn. Ĉi-jare, ni ŝuldas 20% de nia enspezo pro federala imposto kaj 5% pro ŝtataj impostoj (mi laboras en Delavaro, loĝas en Pensilvanio, do mi pagas impostoj al ambaŭ .)
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 07:05:00
Mi pagas ankaŭ lokimposton pro aŭtomobilo. La mezuro de imposto pendas de plenumo de aŭto. Kaj ni pagas imposton pro garaĝo.
Kaj prezo de la benzino enhavas imposton pro aŭtostradoj. Ĉe ni estas malaltaj enspenzoj kaj altaj impostoj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 11:09:56
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 12:40:23
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 14:23:00
Kaj mi pensis ke mi estis malfeliĉa!!!
mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 14:33:45
Mendacapote:Mi ne pagas ĉiujare impostojn!Ĉu mi tute komprenas? Venezuelo havas la plej belegajn virinojn en la mondo KAJ vi ne pagas ĉiujarajn impostojn?!
Kial estas vivo maljusta?
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 14:48:08
Mi ne enspezas multe da mono, sed pli ol sufiĉe por mia vigla vivo!
Bonvolu ne plori... Estu forta!
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-10 18:29:53
Mendacapote:Vi tute kaj bone komprenis!Ĉu kaj mi ?? Miaj lameroj fluas senhalte. Ĉi tie estas altaj impostoj, multekosta benzino, kaj malbelaj virinoj.
Mi ne enspezas multe da mono, sed pli ol sufiĉe por mia vigla vivo!
Bonvolu ne plori... Estu forta!
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 11:02:02
Neniuj impostoj, la plej belegaj virinoj, senkosta benzino, krome, Mendacapote loĝas tie viglan vivon. Mi volas tien!
Kio ankoraŭ necesas al la agrabla vivo?
Verŝajne, tie vegetas bananoj kaj ananasoj, fabelaj fruktoj por mia neĝa dum somero lando.
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 11:30:31
Pri la benzino, belulinoj, fruktoj, ktp; vi TUTE pravas…