Mergi la conținut

Impostoj

de mccambjd, 10 aprilie 2007

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

mccambjd (Arată profil) 10 aprilie 2007, 06:31:54

En Usono ni baldaŭ devos pagi ĉiujarajn impostojn. Ni havas sep restantajn tagojn. Nature, mi iĝas scivola: kiom da kaj kiajn impostojn pagas vi?

Mi ne volas scii vian realan sumon!

Kiom da elcentoj de vian enspezo prenas vian registaron? Ĉu tio estas tro multa aŭ tro malmulte? (Mi scias ke tio estas stultula demando! La respondoj estas jes kaj neniam.) Kiajn ĉiujarajn impostojn vi devas pagi?

Ĉi tie, ni havas principe bienajn kaj enspezajn impostojn. Bienaj impostoj unuavice subtenas la lokan registaron: policon, fajroestingistojn, lernejojn, ktp. Ni ankaŭ pagas enspezajn impostojn al la federalaj kaj ŝtataj registaroj. (Kelkaj urbegoj ankaŭ havas propran enspezan imposton.)

Mia familio luprenas nian domon en urbeto, do ni nur pagas enspezajn impostojn. Ĉi-jare, ni ŝuldas 20% de nia enspezo pro federala imposto kaj 5% pro ŝtataj impostoj (mi laboras en Delavaro, loĝas en Pensilvanio, do mi pagas impostoj al ambaŭ ploro.gif .)

Mielo (Arată profil) 10 aprilie 2007, 07:05:00

Mi pagas 36 % enspezimpostojn. Mia laborejo detiras el mia enspenzo, mi povas amortizi el ĝi nenion impostfavoron.
Mi pagas ankaŭ lokimposton pro aŭtomobilo. La mezuro de imposto pendas de plenumo de aŭto. Kaj ni pagas imposton pro garaĝo.
Kaj prezo de la benzino enhavas imposton pro aŭtostradoj. Ĉe ni estas malaltaj enspenzoj kaj altaj impostoj. senkulpa.gif

Terurĉjo (Arată profil) 10 aprilie 2007, 11:09:56

Kutime ĉiuj rusianoj pagas ĉiumonate 13 % de salajro. Diversaj aferistoj ankaŭ pagas pliajn impostojn, sed mi ne estas tiu.

Mielo (Arată profil) 10 aprilie 2007, 12:40:23

Ni pagas ankoraŭ post ĉio artiklo 25 % imposton. Ĝia nomo estas Ĝenerala VendoImposto. La imposton pagi la lasta aĉetanto. La etkomercistoj povas repostuli ĝin. Mi ne. malgajo.gif

Mendacapote (Arată profil) 10 aprilie 2007, 14:23:00

Mi ne pagas ĉiujare impostojn! Mi nur devas pagi IVA-n (14%) por iuj produktoj sed nenion plu. Se mi estus industriulo aŭ komercisto mi devus pagi 34% sed mi nur laboras por la registaro nuntempe kaj ili ne pagigas min el mia salajro.

Kaj mi pensis ke mi estis malfeliĉa!!!
lango.gif

mccambjd (Arată profil) 10 aprilie 2007, 14:33:45

Mendacapote:Mi ne pagas ĉiujare impostojn!
Ĉu mi tute komprenas? Venezuelo havas la plej belegajn virinojn en la mondo KAJ vi ne pagas ĉiujarajn impostojn?!

Kial estas vivo maljusta?

Mendacapote (Arată profil) 10 aprilie 2007, 14:48:08

Vi tute kaj bone komprenis!

Mi ne enspezas multe da mono, sed pli ol sufiĉe por mia vigla vivo!

Bonvolu ne plori... Estu forta! okulumo.gif

Mielo (Arată profil) 10 aprilie 2007, 18:29:53

Mendacapote:Vi tute kaj bone komprenis!

Mi ne enspezas multe da mono, sed pli ol sufiĉe por mia vigla vivo!

Bonvolu ne plori... Estu forta! okulumo.gif
Ĉu kaj mi ?? ploro.gif Miaj lameroj fluas senhalte. Ĉi tie estas altaj impostoj, multekosta benzino, kaj malbelaj virinoj. ploro.gif

Terurĉjo (Arată profil) 11 aprilie 2007, 11:02:02

Ĉiuj! Ek al Venezuelo!
Neniuj impostoj, la plej belegaj virinoj, senkosta benzino, krome, Mendacapote loĝas tie viglan vivon. Mi volas tien!
Kio ankoraŭ necesas al la agrabla vivo?
Verŝajne, tie vegetas bananoj kaj ananasoj, fabelaj fruktoj por mia neĝa dum somero lando. lango.gif

Mendacapote (Arată profil) 11 aprilie 2007, 11:30:31

Legu bone! Mi ne pagas impostojn ĉar mi ne estas riĉulo, sed se mi estus komercisto, industriulo, aŭ io simila, mi devus pagi, kompreneble. Mi estas iu modesta kuracisto ajn, kiu laboras por la Ruĝa Kruco kaj granda publika malsanulejo.

Pri la benzino, belulinoj, fruktoj, ktp; vi TUTE pravas…

Înapoi mai sus