Intereso por Esperanto
de Frankouche, 2010-majo-23
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Frankouche (Montri la profilon) 2010-majo-23 09:19:29
Tiu ilo kalkulas la nombron de serĉadoj per sia serĉadilo "Google" (sed mi ne ekzakte scias kiel tiu ĉi funkcias).
Nu, tajpu "esperanto", kaj vidu...
LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-majo-23 09:40:01
Kiel Guglo kalkulas la nombron? Ĉu la simpla multiĝado de paĝaro je la reto kaŭzuas tion?
Frankouche (Montri la profilon) 2010-majo-23 10:23:47
LyzTyphone:Superrigarde intereso pri Esperanto ne ŝanĝas ege ekde 2004, se ne malrapide subiradas.Kiel la glacmaro, ĉu ni solvos en oceanoj ?
Filu (Montri la profilon) 2010-majo-23 13:40:21
Ni ne tro rapide konkludu pri l' malaperemo de Esperanto.
oxymor (Montri la profilon) 2010-majo-25 19:09:48
Laŭ mia kompreno, por ĉiu tempo kaj ĉiu lando, la nombro de serĉadoj pri iu temo estas dividita per la tuta nombro de serĉadoj (en sama loko kaj tempo).
Do, mi kredas ke estas pli kaj pli da serĉado pri Esperanto (same kiel pri ĉiu ajn temo, ĉar interreto ankoraŭ nun kreskas), sed ne en procento. Oni tamen povas diri ke la nombro de Esperantistoj daŭre kreskas pro interreto, ĉu ne?
Fuzzy (Montri la profilon) 2010-majo-26 07:12:31
La rezultoj estas pli optimismaj!
Reteos (Montri la profilon) 2010-junio-06 17:16:13
kaj kun "эсперанто" ok nomoj de la landoj komencas kun "A" haha