Intereso por Esperanto
של Frankouche, 23 במאי 2010
הודעות: 7
שפה: Esperanto
Frankouche (הצגת פרופיל) 23 במאי 2010, 09:19:29
Tiu ilo kalkulas la nombron de serĉadoj per sia serĉadilo "Google" (sed mi ne ekzakte scias kiel tiu ĉi funkcias).
Nu, tajpu "esperanto", kaj vidu...
LyzTyphone (הצגת פרופיל) 23 במאי 2010, 09:40:01
Kiel Guglo kalkulas la nombron? Ĉu la simpla multiĝado de paĝaro je la reto kaŭzuas tion?
Frankouche (הצגת פרופיל) 23 במאי 2010, 10:23:47
LyzTyphone:Superrigarde intereso pri Esperanto ne ŝanĝas ege ekde 2004, se ne malrapide subiradas.Kiel la glacmaro, ĉu ni solvos en oceanoj ?
Filu (הצגת פרופיל) 23 במאי 2010, 13:40:21
Ni ne tro rapide konkludu pri l' malaperemo de Esperanto.
oxymor (הצגת פרופיל) 25 במאי 2010, 19:09:48
Laŭ mia kompreno, por ĉiu tempo kaj ĉiu lando, la nombro de serĉadoj pri iu temo estas dividita per la tuta nombro de serĉadoj (en sama loko kaj tempo).
Do, mi kredas ke estas pli kaj pli da serĉado pri Esperanto (same kiel pri ĉiu ajn temo, ĉar interreto ankoraŭ nun kreskas), sed ne en procento. Oni tamen povas diri ke la nombro de Esperantistoj daŭre kreskas pro interreto, ĉu ne?
Fuzzy (הצגת פרופיל) 26 במאי 2010, 07:12:31
La rezultoj estas pli optimismaj!
Reteos (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2010, 17:16:13
kaj kun "эсперанто" ok nomoj de la landoj komencas kun "A" haha