目次へ

Intereso por Esperanto

Frankouche,2010年5月23日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Frankouche (プロフィールを表示) 2010年5月23日 9:19:29

Ĉi vi konas "Google Tendance" (gugla emo) ?

Tiu ilo kalkulas la nombron de serĉadoj per sia serĉadilo "Google" (sed mi ne ekzakte scias kiel tiu ĉi funkcias).

Nu, tajpu "esperanto", kaj vidu...

LyzTyphone (プロフィールを表示) 2010年5月23日 9:40:01

Tre laŭ mia atendo, je la fino de 2009 estas pinto, evidente pro la omaĝo de Guglo mem. Superrigarde intereso pri Esperanto ne ŝanĝas ege ekde 2004, se ne malrapide subiradas.

Kiel Guglo kalkulas la nombron? Ĉu la simpla multiĝado de paĝaro je la reto kaŭzuas tion?

Frankouche (プロフィールを表示) 2010年5月23日 10:23:47

LyzTyphone:Superrigarde intereso pri Esperanto ne ŝanĝas ege ekde 2004, se ne malrapide subiradas.
Kiel la glacmaro, ĉu ni solvos en oceanoj ? malgajo.gif

Filu (プロフィールを表示) 2010年5月23日 13:40:21

Serĉante aliajn eblojn (pri stripbiloj, ĵonglarto, literaturo, belskribado), mi trovis similajn subenirantajn tendencojn. Ĉu signo, ke homoj kiuj interesiĝas pri ajna hobio serĉis la reton antaŭ kelkaj jaroj, nun scias kie troviĝas bonajn retejojn pri la hobio kaj ne plu serĉas ilin per Google?

Ni ne tro rapide konkludu pri l' malaperemo de Esperanto.

oxymor (プロフィールを表示) 2010年5月25日 19:09:48

Ni ne estu tro pesimistaj.

Laŭ mia kompreno, por ĉiu tempo kaj ĉiu lando, la nombro de serĉadoj pri iu temo estas dividita per la tuta nombro de serĉadoj (en sama loko kaj tempo).

Do, mi kredas ke estas pli kaj pli da serĉado pri Esperanto (same kiel pri ĉiu ajn temo, ĉar interreto ankoraŭ nun kreskas), sed ne en procento. Oni tamen povas diri ke la nombro de Esperantistoj daŭre kreskas pro interreto, ĉu ne?

Fuzzy (プロフィールを表示) 2010年5月26日 7:12:31

Ankaŭ provu serĉi per vorto "эсперанто"
La rezultoj estas pli optimismaj!

Reteos (プロフィールを表示) 2010年6月6日 17:16:13

Argentino amas Esperanto ridulo.gif

kaj kun "эсперанто" ok nomoj de la landoj komencas kun "A" haha

先頭にもどる