Į turinį

FESTO, aŭgusta renkontiĝo

olivier001, 2010 m. gegužė 23 d.

Žinutės: 20

Kalba: Esperanto

olivier001 (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 23 d. 20:44:07

FESTO ! FESTO ! FESTO ! 2010 !

Por la 12a fojo ! Festo estas somera renkontiĝo organizata de junualaro esperantista de Francio (*).
Okazos en Tuluzo – Francio – de la 13a ĝis la 20a aŭguste 2010.
festo.jefo.fr

For de l'Enuo Senlima Tuluza Okazaĵo.
Sendube, estos LA Esperanto Muzikfestivalo de la Somero!
Imagu estas la unua foje ke Festo okazos en Tuluzo.
Tie loĝas JoMo kaj Flo! (el Vinilkosmo).
Jam ni povas imagi buntan programon.
Eblas anonci partoprenon de famaj grupoj kiel Kaj Tiel Plu, Jomo, La Pafklik.
Kaj tio estas la komenco.
Pri la taga programo kiel kutime ankaŭ okazos ekskursoj, prelegoj.

Kien vi iras? Tuluzen!
Tuluzo estas en sudo de Francio...
Je kvar horoj veturile for' de Barcelono ĝi situas en Okcitanio.
Karavano ekos el IJS (Internacia Junulara
Semajno – Somera hungara renkontiĝo)
BEMI organizos ankaŭ biciklan karavanon al FESTO.

Aliĝu rekte danke al retejo
festo.jefo.fr

La programo

Ĉiutage, je la 10a30 : okcitanaj kaj katalunoj kursoj

Vendrede, 13/08
21a30 : Interkona vespero

Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj, Tifen, Emĉjo, Kvenĉjo, Ben, Platano, Gijom, JoMo, ktp...

Sabate, 14/08
16a : okcitana posttagmezo en Tuluzo
19a : okcitana vespermanĝo en la Okcitana Domo (Ostal d’occitània)
21a : okcitana vespero kun slama koncerto de Lou Dàvi en la korto de la Okcitana Domo

Ekde dimanĉo, okazos kantateliero gvidata de KAJTO (je la 14a 30 ĉiutage krom ĵaŭde je la 10a 30).

Dimanĉe, 15/08
Folka mondmuzika vespero :
21a30 : Martin Wiese (sola)
22a30 : JoMo kaj Liberecanoj

Lunde, 16/08
Tuttaga ekskurso : bicikla laŭ la suda kanalo
Teatra + kanzon-hiphopa vespero :
21a : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
21a30 : Gijom
22a30 : La Pafklik + Hiphopa vespero

Marde, 17/08
Tradicia bala vespero :
21a30 : JoMo sola
22a30 : Kaj Tiel Plu kun balo

Merkrede, 18/08
Tuttaga ekskurso : Albi/Cordes sur ciel
Roka vespero :
21a30 : Dancers in red
22a30 : Martin & la Talpoj

Ĵaŭde, 19/08
Kajto en Tuluzo-Plaĝo + Teatra kaj internacia vespero :
18a : KAJTO ĉe Tuluzo-Plaĝo (Les pauses musicales d’été en Quai de la Daurade en Tuluzo)
21a30 : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
22a : Internacia vespero

Aliĝu rekte danke al retejo
festo.jefo.fr

Olivier, por JEFO

(*) Organizata de JEFO kun la helpo de EUROKKA.

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 23 d. 22:13:59

JES, Festo, Festo, Festo! rideto.gif

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 5 d. 17:19:55

Mi sukzesis kreado de Esperanto hiphopo tujrimado foliojn. Una testo ĉe e-o rekontiĝon estos dum festo.jefo.fr

Ankaŭ vidu tion fadeno.

Originala ideo: www.rapscript.de (germane)

ĝp,

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 8 d. 09:01:41

kelkaj bildoj de FESTO 2010 loko.

1 | 2 | 3 | 4

jan aleksan (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 10 d. 09:21:11

Radio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝon rideto.gif rideto.gif rideto.gif
Ja, eĉ se senhara Emĉjo timigas ridego.gif

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 10 d. 10:52:15

jan aleksan:
Radio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝon rideto.gif rideto.gif rideto.gif
Ja, eĉ se senhara Emĉjo timigas ridego.gif
Jes, mi konsentas okulumo.gif

Biocatz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 11 d. 07:10:25

qwertz:
jan aleksan:
Radio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝon rideto.gif rideto.gif rideto.gif
Ja, eĉ se senhara Emĉjo timigas ridego.gif
Jes, mi konsentas okulumo.gif
Hej homoj, ne timu min! Nun mi havas harojn!

Vi ne bezonas timi min, muhahahhahaha!

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 11 d. 13:41:51

Biocatz:
qwertz:
jan aleksan:
Radio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝon rideto.gif rideto.gif rideto.gif
Ja, eĉ se senhara Emĉjo timigas ridego.gif
Jes, mi konsentas okulumo.gif
Hej homoj, ne timu min! Nun mi havas harojn!

Vi ne bezonas timi min, muhahahhahaha!
Ni rebezonas la razilo. Retenigu lin! lango.gif

qwertz (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 16 d. 08:52:20

SAT-Amikaro ankaŭ filmigos dum FESTO en Tuluzo.

www.esperantofilmo.com

Ni filmos...

- unu semajnon dum la Universala Kongreso en Kubo
- Dum Festo en Tuluzo
- dum la SAT-kongreso en Braŝovo
- ...

Dozorca (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 18 d. 12:35:14

Tre scivola paĝo,dankon! sal.gif

Atgal į pradžią