FESTO, aŭgusta renkontiĝo
从 olivier001, 2010年5月23日
讯息: 20
语言: Esperanto
olivier001 (显示个人资料) 2010年5月23日下午8:44:07
Por la 12a fojo ! Festo estas somera renkontiĝo organizata de junualaro esperantista de Francio (*).
Okazos en Tuluzo – Francio – de la 13a ĝis la 20a aŭguste 2010.
festo.jefo.fr
For de l'Enuo Senlima Tuluza Okazaĵo.
Sendube, estos LA Esperanto Muzikfestivalo de la Somero!
Imagu estas la unua foje ke Festo okazos en Tuluzo.
Tie loĝas JoMo kaj Flo! (el Vinilkosmo).
Jam ni povas imagi buntan programon.
Eblas anonci partoprenon de famaj grupoj kiel Kaj Tiel Plu, Jomo, La Pafklik.
Kaj tio estas la komenco.
Pri la taga programo kiel kutime ankaŭ okazos ekskursoj, prelegoj.
Kien vi iras? Tuluzen!
Tuluzo estas en sudo de Francio...
Je kvar horoj veturile for' de Barcelono ĝi situas en Okcitanio.
Karavano ekos el IJS (Internacia Junulara
Semajno – Somera hungara renkontiĝo)
BEMI organizos ankaŭ biciklan karavanon al FESTO.
Aliĝu rekte danke al retejo
festo.jefo.fr
La programo
Ĉiutage, je la 10a30 : okcitanaj kaj katalunoj kursoj
Vendrede, 13/08
21a30 : Interkona vespero
Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj, Tifen, Emĉjo, Kvenĉjo, Ben, Platano, Gijom, JoMo, ktp...
Sabate, 14/08
16a : okcitana posttagmezo en Tuluzo
19a : okcitana vespermanĝo en la Okcitana Domo (Ostal d’occitània)
21a : okcitana vespero kun slama koncerto de Lou Dàvi en la korto de la Okcitana Domo
Ekde dimanĉo, okazos kantateliero gvidata de KAJTO (je la 14a 30 ĉiutage krom ĵaŭde je la 10a 30).
Dimanĉe, 15/08
Folka mondmuzika vespero :
21a30 : Martin Wiese (sola)
22a30 : JoMo kaj Liberecanoj
Lunde, 16/08
Tuttaga ekskurso : bicikla laŭ la suda kanalo
Teatra + kanzon-hiphopa vespero :
21a : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
21a30 : Gijom
22a30 : La Pafklik + Hiphopa vespero
Marde, 17/08
Tradicia bala vespero :
21a30 : JoMo sola
22a30 : Kaj Tiel Plu kun balo
Merkrede, 18/08
Tuttaga ekskurso : Albi/Cordes sur ciel
Roka vespero :
21a30 : Dancers in red
22a30 : Martin & la Talpoj
Ĵaŭde, 19/08
Kajto en Tuluzo-Plaĝo + Teatra kaj internacia vespero :
18a : KAJTO ĉe Tuluzo-Plaĝo (Les pauses musicales d’été en Quai de la Daurade en Tuluzo)
21a30 : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
22a : Internacia vespero
Aliĝu rekte danke al retejo
festo.jefo.fr
Olivier, por JEFO
(*) Organizata de JEFO kun la helpo de EUROKKA.
qwertz (显示个人资料) 2010年5月23日下午10:13:59
qwertz (显示个人资料) 2010年6月5日下午5:19:55
Ankaŭ vidu tion fadeno.
Originala ideo: www.rapscript.de (germane)
ĝp,
jan aleksan (显示个人资料) 2010年6月10日上午9:21:11
Radio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝonJa, eĉ se senhara Emĉjo timigas
qwertz (显示个人资料) 2010年6月10日上午10:52:15
jan aleksan:Jes, mi konsentasRadio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝonJa, eĉ se senhara Emĉjo timigas
Biocatz (显示个人资料) 2010年6月11日上午7:10:25
qwertz:Hej homoj, ne timu min! Nun mi havas harojn!jan aleksan:Jes, mi konsentasRadio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝonJa, eĉ se senhara Emĉjo timigas
Vi ne bezonas timi min, muhahahhahaha!
qwertz (显示个人资料) 2010年6月11日下午1:41:51
Biocatz:Ni rebezonas la razilo. Retenigu lin!qwertz:Hej homoj, ne timu min! Nun mi havas harojn!jan aleksan:Jes, mi konsentasRadio~!:Dankon pro la fotoj - mi jam ege antaŭĝuas la renkontiĝonJa, eĉ se senhara Emĉjo timigas
Vi ne bezonas timi min, muhahahhahaha!
qwertz (显示个人资料) 2010年6月16日上午8:52:20
www.esperantofilmo.com
Ni filmos...
- unu semajnon dum la Universala Kongreso en Kubo
- Dum Festo en Tuluzo
- dum la SAT-kongreso en Braŝovo
- ...
Dozorca (显示个人资料) 2010年6月18日下午12:35:14