У садржају

Folaj intermiksoj de la signifoj de vortoj

од ceigered, 25. мај 2010.

Поруке: 19

Језик: Esperanto

ceigered (Погледати профил) 25. мај 2010. 06.36.57

"Li estas la dieto de leonoj"

Ĉu li estas la manĝo de leonoj, aŭ patrona dio/duondio de leonoj? lango.gif

darkweasel (Погледати профил) 25. мај 2010. 07.41.56

in|tim|a intim|a
pap|er|ar|o paper|ar|o pap|erar|o
kat|ar|o katar|o
kom|pren|i kompren|i
form|et|i for|met|i

ekzistas tiom da tiaj dusignifaĵoj..

(ni ne forgesu tro|leg|ant|o trol|eg|ant|o, kiun mi iam mislegis en la angla forumo)

ceigered (Погледати профил) 25. мај 2010. 09.47.10

darkweasel:in|tim|a intim|a
pap|er|ar|o paper|ar|o pap|erar|o
kat|ar|o katar|o
kom|pren|i kompren|i
form|et|i for|met|i
Ŝi intimas intimecon.
La Katara kataro apartenas la kataranon.
Li komprenis la komprenado fare de lia redaktisto.
La formeto formetiĝis.

okulumo.gif
(ni ne forgesu tro|leg|ant|o trol|eg|ant|o, kiun mi iam mislegis en la angla forumo)
Haha, bonfojo! Ĉu "tro-leg-ant-o" estas pli bona kiel "tromultoleganto"?

Huaskar (Погледати профил) 25. мај 2010. 10.03.59

Diveni – di’veni
Difini – di’fini
Kinino – Kin(o)'ino
Faŭk'anto – faŭ'kanto

rideto.gif

darkweasel (Погледати профил) 25. мај 2010. 12.12.02

re|spekt|i respekt|i
for|fik|ul|o forfikul|o

Filu (Погледати профил) 25. мај 2010. 14.05.47

Antaŭ kelkaj jaroj estis fadeno kiu enhavis multajn ekzemplojn, ĉefe dolĉe humurajn.

Vidu ĉi tie!

remy_boligee (Погледати профил) 25. мај 2010. 14.27.46

aĉet|i
aĉ|et|i

rido.gif

ceigered (Погледати профил) 26. мај 2010. 01.14.24

darkweasel:re|spekt|i respekt|i
for|fik|ul|o forfikul|o
"respekt|i" - mi pensas ke la origina signifo de tiu vorto (latine) estis ke se oni "respekt|us" iun, oni eble "re|spektus" iun, admire lango.gif

kio estas "forfikul|o"? O_o? Sonas dolore!

Matthieu (Погледати профил) 26. мај 2010. 15.34.56

Forfikulo estas insekto (angle earwig).

darkweasel (Погледати профил) 27. мај 2010. 18.30.58

Senegaùlo:Mi supozas ke ankaŭ tio spegulas la riĉecon de esperanto... demando.gif
Laŭ mi tiaj problemoj estas neeviteblaj en lingvo, kiu permesas kunmeti vortojn.

Krome:
ku|ir|i kuir|i
ku|tim|i kutim|i

Pri forfikulo vidu en ReVo.

Вратите се горе