Vai all’indice

"Free Gaza"

di jan aleksan, 01 giugno 2010

Messaggi: 262

Lingua: Esperanto

Belmiro (Mostra il profilo) 13 giugno 2010 20:26:34

Stranga la dubo! Ĉu ne okcidenta?, aŭ ĉu ne demokrata?

Kaj same stranga la certeco: “tute ne civilizita !!” Kie estas la juĝisto por tiel defini aŭ kiaj estas la veraj kialoj kiuj pravigas tiaj pensoj? Ĉu oni ankaŭ povas priskribi tiaj juĝistoj ?

AlfRoland (Mostra il profilo) 13 giugno 2010 20:59:05

Belmiro:Stranga la dubo! Ĉu ne okcidenta?, aŭ ĉu ne demokrata?

Kaj same stranga la certeco: “tute ne civilizita !!” Kie estas la juĝisto por tiel defini aŭ kiaj estas la veraj kialoj kiuj pravigas tiaj pensoj? Ĉu oni ankaŭ povas priskribi tiaj juĝistoj ?
La lando situas en Mez-Oriento. Do ne temas pri okcidenta lando laŭ kutima difino. Ĉu oni povas nomi landon starigita sur ŝtelita teritorio per forpelo de ĝistiama loĝantaro demokrata? Aneksado de peco post peco de apuda teritorio mi ne nomas civilizita! Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!

Frankouche (Mostra il profilo) 13 giugno 2010 21:36:02

ritarita:
Frankouche:Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon.
Hamaso ne povus diri tion, ĉar la blokado ekis pro la raketoj.
Tamen, ĝi faras tion. Sed vi devus diri tion al ĉiuj ilin, tio certe plibonigos la aferon.

ritarita:
Frankouche:Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel Hamas
Fakte, vi faras tion.
Haha, kiam oni ne konsentas Israelon, oni iĝas ekstremista malamikon ! Tio memoras al mi la elementan politikon de Georges W. Bush "amiko/malamiko", kun bonaj rezultoj kiujn ĉiuj povas vidi.

ritarita:Kion vi opinias pri hamasaj raketoj kaj hamasaj kamikazoj en israelaj stratoj/restoracioj/bazaroj? Ĉu vi iam ajn protestis pri tio? (Mi jam scias, ke Frankouche ne protestis en tiu okazo, do mi ne bezonas demandi al li).
Ni certe povas fari ian konkurson de rezultoj de teruraj bombardoj, bomboj, kamikazoj, hombuĉadoj, masakroj... tio ŝajnas interesi vin. Kiel malsekva respondo, tio certe plibonigos la aferon, solvos la problemon. Ludu tute sola.

Mi afliktas je ne povi protesti kontraŭ ĉiujn problemojn en mondo, mi ne havas tiom da tempo kiel vi!

Mi jam skribis en malsekvaj mesaĝoj ke mi ne subtenis kaj malamis ekstremistulojn, do ankaŭ iliaj agoj. Tio tre klaras. Prenu ioman tempon legi antaŭ skribi subkomprenaĵojn. Vi troliĝas.

interDisto (Mostra il profilo) 13 giugno 2010 21:39:09

AlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
kial ne en Blekinge?

horsto (Mostra il profilo) 13 giugno 2010 23:18:32

ritarita:
AlfRoland:Vidpunktoj de sveda desegnisto 5
O ne, tute ne! Kritikantoj de Israelo ne estas antisemitaj, nur perdas paroleblecon, kiam Hamaso fiagas.
Kial ĝuste vi plendas pri tio, vi tute same ŝajnas perdi vian kritikemon kiam temas pri fiagoj de Israelo.
ritarita:
Frankouche:Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel Hamas
Fakte, vi faras tion.
Tio estas nekredebla impertinenteco, riproĉi homon pri subteno de ekstremistuloj nur pro tio, ke li diskutas pri perforta agado de militista organizo. Frankouche jam kelkfoje skribis ke li ne subtenas ekstremistulojn.
ritarita:
LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ
Tio estas pensmaniero el la mezepoko. Laŭ mia opinio la unua devo de la ŝtato estas respekti la vivon de ĉiuj homoj.
AlfRoland:
Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
Eble tio vere estus la plej bona solvo, doni al la israelanoj parton de Germanujo, ili estus bonvenaj. Ĉi tie la politikistoj ĉiam plendas pri malkreskiĝanta loĝantaro.

ritarita (Mostra il profilo) 14 giugno 2010 06:27:38

horsto: vi tute same ŝajnas perdi vian kritikemon kiam temas pri fiagoj de Israelo.
Bv trovi ekzemplojn pri tio en ĉi tiu forumdiskuto. Mi ja kritikis Israelon pri la fosforo.

horsto:Tio estas nekredebla impertinenteco, riproĉi homon pri subteno de ekstremistuloj nur pro tio, ke li diskutas pri perforta agado de militista organizo.
Horsto, relegu tion:

Frankouche:
ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
Tiu respondo signifas: Hamasuloj pravas, kiam ili ne surmetas soldatajn uniformojn, pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.

horsto:Laŭ mia opinio la unua devo de la ŝtato estas respekti la vivon de ĉiuj homoj.
Neniu ŝtato ignorus 8600 raketojn.

ritarita (Mostra il profilo) 14 giugno 2010 06:49:39

Frankouche:
Prenu ioman tempon legi antaŭ skribi subkomprenaĵojn. Vi troliĝas.
Mi legas:

ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Frankouche:
Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
Do, kunkomprenite, laŭ vi Hamasuloj rajtas ne surmeti soldatajn uniformojn, pafi el civilaj domoj, kaŝi sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Do, kunkomprenite, vi subtenas Hamason.

Frankouche:Mi afliktas je ne povi protesti kontraŭ ĉiujn problemojn en mondo, mi ne havas tiom da tempo kiel vi!
Ĉi tiu forumdiskuto temas nur pri unu problemo, Israelo-Hamaso, kaj vi nur protestas kontraŭ Israelo.

Fine, se vi opinias, ke mi troliĝas, simple ignoru min.

ritarita (Mostra il profilo) 14 giugno 2010 07:06:18

interDisto:
AlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
kial ne en Blekinge?
Indus demandi al Ingvar Kamprad rideto.gif

AlfRoland (Mostra il profilo) 14 giugno 2010 07:09:07

interDisto:
AlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
kial ne en Blekinge?
Certe tuta Eŭropo kulpis pri persekutoj de judoj, tamen ĉefe tiama Germanujo kulpis pri ekstermado de granda parto de juda popolo kaj plej natura situo de Israelo estus ie en Germanujo!

Post sesdek jaroj ne plu eblas nuligi Israelon, sed estis erarego flanke de Unuiĝintaj Nacioj kaj okcidentaj landoj fordoni teritorion loĝatan de aliaj homoj ekde miloj da jaroj. Tamen la cetera mondo devas postuli ke Israelo ĉesu agi kontraŭ aliaj homgrupoj simile kiel la nazioj agis kontraŭ eŭropaj judoj. Ne taŭgas uzi religiajn argumentojn por iom post iom ŝteli palestinan grundon.

jan aleksan (Mostra il profilo) 14 giugno 2010 07:54:40

ritarita:

ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Frankouche:
Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
Do, kunkomprenite, laŭ vi Hamasuloj rajtas ne surmeti soldatajn uniformojn, pafi el civilaj domoj, kaŝi sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Do, kunkomprenite, vi subtenas Hamason.
Rita! Ne! Vi ne rajtas tiom miskompreni!

Li diris "donu al ili tankon... ktp" nur por demonstri ke kaŝo de Hamas estas la milita maniero por militi kontraŭ israelo, ĉar ili ne havas ion ajn efikan kontraŭ Israelo. Tio estas gerila...

Memoru la 2a mondmilito, ĉu la rezistantoj ne devis kaŝi sin ruze por batali kontraŭ la nazioj? Ĉu ili estis teroristoj? Jes, laŭ la okuloj de nazioj.

ritarita:
jan aleksan: Tio estas vera merdaĉo, kiu estis celita al civitanoj
Mi konsentas, armiloj celitaj al civitanoj neakcepteblas.

Kion vi opinias pri hamasaj raketoj kaj hamasaj kamikazoj en israelaj stratoj/restoracioj/bazaroj? Ĉu vi iam ajn protestis pri tio? (Mi jam scias, ke Frankouche ne protestis en tiu okazo, do mi ne bezonas demandi al li).
Kompreneble, ankoraŭ foje, kaj por ke estu klara: mi ne poras la hamasajn raketojn, kiuj estas blinde celitaj al civiloj. Kaj mi ne poras la israela fosforo blinde celitaj al civiloj ANKAŬ (ĉe ne eblas malkonsenti kun AMBAŬ??).

Vidu en vikipedio kio estas blanka fosforo. Imagu aĵo kiu gluas al vi, brulas viajn vestaĵojn kaj vian haŭton, kaj se vi provas forigi ĝin, ĝi ree ekbrulas! Se iu marŝas sur ĝi, ĝi ree ekbrulas. Sed tio eĉ ne detruas ion ajn, ĝi nur estas celita al homoj. Do se oni lanĉas tion sur dense popolita regiono, ĝi havas nur psikan celon: ke la civilanoj timu.

Torna all’inizio