"Free Gaza"
ya jan aleksan, 1 Juni 2010
Ujumbe: 262
Lugha: Esperanto
Belmiro (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2010 8:26:34 alasiri
Kaj same stranga la certeco: “tute ne civilizita !!” Kie estas la juĝisto por tiel defini aŭ kiaj estas la veraj kialoj kiuj pravigas tiaj pensoj? Ĉu oni ankaŭ povas priskribi tiaj juĝistoj ?
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2010 8:59:05 alasiri
Belmiro:Stranga la dubo! Ĉu ne okcidenta?, aŭ ĉu ne demokrata?La lando situas en Mez-Oriento. Do ne temas pri okcidenta lando laŭ kutima difino. Ĉu oni povas nomi landon starigita sur ŝtelita teritorio per forpelo de ĝistiama loĝantaro demokrata? Aneksado de peco post peco de apuda teritorio mi ne nomas civilizita! Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
Kaj same stranga la certeco: “tute ne civilizita !!” Kie estas la juĝisto por tiel defini aŭ kiaj estas la veraj kialoj kiuj pravigas tiaj pensoj? Ĉu oni ankaŭ povas priskribi tiaj juĝistoj ?
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2010 9:36:02 alasiri
ritarita:Tamen, ĝi faras tion. Sed vi devus diri tion al ĉiuj ilin, tio certe plibonigos la aferon.Frankouche:Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon.Hamaso ne povus diri tion, ĉar la blokado ekis pro la raketoj.
ritarita:Haha, kiam oni ne konsentas Israelon, oni iĝas ekstremista malamikon ! Tio memoras al mi la elementan politikon de Georges W. Bush "amiko/malamiko", kun bonaj rezultoj kiujn ĉiuj povas vidi.Frankouche:Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel HamasFakte, vi faras tion.
ritarita:Kion vi opinias pri hamasaj raketoj kaj hamasaj kamikazoj en israelaj stratoj/restoracioj/bazaroj? Ĉu vi iam ajn protestis pri tio? (Mi jam scias, ke Frankouche ne protestis en tiu okazo, do mi ne bezonas demandi al li).Ni certe povas fari ian konkurson de rezultoj de teruraj bombardoj, bomboj, kamikazoj, hombuĉadoj, masakroj... tio ŝajnas interesi vin. Kiel malsekva respondo, tio certe plibonigos la aferon, solvos la problemon. Ludu tute sola.
Mi afliktas je ne povi protesti kontraŭ ĉiujn problemojn en mondo, mi ne havas tiom da tempo kiel vi!
Mi jam skribis en malsekvaj mesaĝoj ke mi ne subtenis kaj malamis ekstremistulojn, do ankaŭ iliaj agoj. Tio tre klaras. Prenu ioman tempon legi antaŭ skribi subkomprenaĵojn. Vi troliĝas.
interDisto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2010 9:39:09 alasiri
AlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!kial ne en Blekinge?
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2010 11:18:32 alasiri
ritarita:Kial ĝuste vi plendas pri tio, vi tute same ŝajnas perdi vian kritikemon kiam temas pri fiagoj de Israelo.AlfRoland:Vidpunktoj de sveda desegnisto 5O ne, tute ne! Kritikantoj de Israelo ne estas antisemitaj, nur perdas paroleblecon, kiam Hamaso fiagas.
ritarita:Tio estas nekredebla impertinenteco, riproĉi homon pri subteno de ekstremistuloj nur pro tio, ke li diskutas pri perforta agado de militista organizo. Frankouche jam kelkfoje skribis ke li ne subtenas ekstremistulojn.Frankouche:Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel HamasFakte, vi faras tion.
ritarita:Tio estas pensmaniero el la mezepoko. Laŭ mia opinio la unua devo de la ŝtato estas respekti la vivon de ĉiuj homoj.
LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ
AlfRoland:Eble tio vere estus la plej bona solvo, doni al la israelanoj parton de Germanujo, ili estus bonvenaj. Ĉi tie la politikistoj ĉiam plendas pri malkreskiĝanta loĝantaro.
Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!
ritarita (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2010 6:27:38 asubuhi
horsto: vi tute same ŝajnas perdi vian kritikemon kiam temas pri fiagoj de Israelo.Bv trovi ekzemplojn pri tio en ĉi tiu forumdiskuto. Mi ja kritikis Israelon pri la fosforo.
horsto:Tio estas nekredebla impertinenteco, riproĉi homon pri subteno de ekstremistuloj nur pro tio, ke li diskutas pri perforta agado de militista organizo.Horsto, relegu tion:
Frankouche:Tiu respondo signifas: Hamasuloj pravas, kiam ili ne surmetas soldatajn uniformojn, pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
horsto:Laŭ mia opinio la unua devo de la ŝtato estas respekti la vivon de ĉiuj homoj.Neniu ŝtato ignorus 8600 raketojn.
ritarita (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2010 6:49:39 asubuhi
Frankouche:Mi legas:
Prenu ioman tempon legi antaŭ skribi subkomprenaĵojn. Vi troliĝas.
ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.Do, kunkomprenite, laŭ vi Hamasuloj rajtas ne surmeti soldatajn uniformojn, pafi el civilaj domoj, kaŝi sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.Frankouche:
Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
Do, kunkomprenite, vi subtenas Hamason.
Frankouche:Mi afliktas je ne povi protesti kontraŭ ĉiujn problemojn en mondo, mi ne havas tiom da tempo kiel vi!Ĉi tiu forumdiskuto temas nur pri unu problemo, Israelo-Hamaso, kaj vi nur protestas kontraŭ Israelo.
Fine, se vi opinias, ke mi troliĝas, simple ignoru min.
ritarita (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2010 7:06:18 asubuhi
interDisto:Indus demandi al Ingvar KampradAlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!kial ne en Blekinge?
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2010 7:09:07 asubuhi
interDisto:Certe tuta Eŭropo kulpis pri persekutoj de judoj, tamen ĉefe tiama Germanujo kulpis pri ekstermado de granda parto de juda popolo kaj plej natura situo de Israelo estus ie en Germanujo!AlfRoland:Pli nature estus starigi tiun landon en Bayern aŭ Pommern!kial ne en Blekinge?
Post sesdek jaroj ne plu eblas nuligi Israelon, sed estis erarego flanke de Unuiĝintaj Nacioj kaj okcidentaj landoj fordoni teritorion loĝatan de aliaj homoj ekde miloj da jaroj. Tamen la cetera mondo devas postuli ke Israelo ĉesu agi kontraŭ aliaj homgrupoj simile kiel la nazioj agis kontraŭ eŭropaj judoj. Ne taŭgas uzi religiajn argumentojn por iom post iom ŝteli palestinan grundon.
jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2010 7:54:40 asubuhi
ritarita:Rita! Ne! Vi ne rajtas tiom miskompreni!
ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.Do, kunkomprenite, laŭ vi Hamasuloj rajtas ne surmeti soldatajn uniformojn, pafi el civilaj domoj, kaŝi sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.Frankouche:
Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
Do, kunkomprenite, vi subtenas Hamason.
Li diris "donu al ili tankon... ktp" nur por demonstri ke kaŝo de Hamas estas la milita maniero por militi kontraŭ israelo, ĉar ili ne havas ion ajn efikan kontraŭ Israelo. Tio estas gerila...
Memoru la 2a mondmilito, ĉu la rezistantoj ne devis kaŝi sin ruze por batali kontraŭ la nazioj? Ĉu ili estis teroristoj? Jes, laŭ la okuloj de nazioj.
ritarita:Kompreneble, ankoraŭ foje, kaj por ke estu klara: mi ne poras la hamasajn raketojn, kiuj estas blinde celitaj al civiloj. Kaj mi ne poras la israela fosforo blinde celitaj al civiloj ANKAŬ (ĉe ne eblas malkonsenti kun AMBAŬ??).jan aleksan: Tio estas vera merdaĉo, kiu estis celita al civitanojMi konsentas, armiloj celitaj al civitanoj neakcepteblas.
Kion vi opinias pri hamasaj raketoj kaj hamasaj kamikazoj en israelaj stratoj/restoracioj/bazaroj? Ĉu vi iam ajn protestis pri tio? (Mi jam scias, ke Frankouche ne protestis en tiu okazo, do mi ne bezonas demandi al li).
Vidu en vikipedio kio estas blanka fosforo. Imagu aĵo kiu gluas al vi, brulas viajn vestaĵojn kaj vian haŭton, kaj se vi provas forigi ĝin, ĝi ree ekbrulas! Se iu marŝas sur ĝi, ĝi ree ekbrulas. Sed tio eĉ ne detruas ion ajn, ĝi nur estas celita al homoj. Do se oni lanĉas tion sur dense popolita regiono, ĝi havas nur psikan celon: ke la civilanoj timu.