Al la enhavo

"Free Gaza"

de jan aleksan, 2010-junio-01

Mesaĝoj: 262

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-18 07:38:56

Frankouche:
ritarita:Mi dubas, ĉu Hamaso demokratie elektiĝis.
Jen rezultoj de elektoj de 2006.
Kiel via ligilo montras, en 2006 Fataho venkis 8/24 seĝojn. Do en la nuna estraro mankas 8 Fatah-uloj, kiuj estis demokratie elektitaj. Mi daŭre dubas, ĉu la nuna Gaza-estraro demokratie elektiĝis.

Frankouche:Cirkonstancoj faris ke Hamas ne plu iĝas "demokrata".
Vi ĉiam emas "kompreni" Hamason.

Frankouche: tio paradoksas ke demokrataj landoj ne helpas alian landon pro demokrata elekto kiu ne plaĉas ilin!
Bv legi la tielnomatan Konstitucion de Hamaso. Demokratiaj landoj ne helpas mone landojn, kiuj deklaras (per konstitucio), ke ili volas detrui aliajn ŝtatojn.

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-18 10:19:49

Frankouche: Vi eraras, falestinaj rifuĝintoj en kampoj ekde 1948 suferas pro Israelo kiuj ne akceptas ke ili revenas hejmen.
Ĉi tiu fadeno temas pri Gaza. Ĉiuokaze, pri Cisjordanio, jamdirite: du-ŝtata solvo, Israelanoj kaj Palestinanoj decidu pri ĉio kune.

Frankouche:Hamas ne kontrolas Ĉejordanion!
Jen kial la situacio en Cisjordanio pli bonas ol tiu en Gaza, kvankam problemoj daŭre estas. Fataho obtenas pli da rezultoj ol Hamaso. Sen raketoj.

Sukceso mezurindas per rezultoj. Ĝisnune: Fataho 1, Hamaso 0 (revidu Gaza antaŭblokade).

Polaris (Montri la profilon) 2010-junio-18 13:18:57

Kia paradoksa ke lando kiu uzas infanojn kiel humanaj ŝildoj nun plendploras pri blokado kiu ne permesas la eniro de ludiloj.

Ni memoru ke Izraelo ne sendadis raketojn al Gazan--male, Gazanoj sendadis raketojn al Izraelon, kaj daŭre mortigadis senkulpajn civilulojn---eĉ infanojn. Ne ekzistas nenia senkulpigo pri tio.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-18 14:17:46

Jen alia desegno de Lindström.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-18 15:09:47

ritarita:
Frankouche:Hamas ne kontrolas Ĉejordanion!
Jen kial la situacio en Cisjordanio pli bonas ol tiu en Gaza, kvankam problemoj daŭre estas. Fataho obtenas pli da rezultoj ol Hamaso. Sen raketoj.
Jes, oni ne forgesu ke en cisjordanio estas granda muro, konstruata de israeloj kiu iras ĝis profunde en cisjordanio.

Polaris:
Ni memoru ke Izraelo ne sendadis raketojn al Gazan
Ĉu la domoj detruiĝas de si mem?

Rita:Mi kredas, ke blokado estas blokado de nevivgravaĵoj (revidu Traktaton de San Remo, artikolon 103). Se ludiloj neblokeblas, ne estas blokado.
Mi komencas pensi ke ni havas malsaman difinon pri bono... La artikolo 103 ne klarigas ke blokiĝo de malnecesaĵoj estas devigo. Ĉu vi ne preferus ke infanoj havus ludilojn en la mano anstataŭ armilo?

Rita:Hamaso raketumas kontraŭ israelaj civiluloj nur por provoki israelan reagon, do Hamaso kulpas pro ĉiu morto inter Gaza-aj civiluloj.
Tia senkulpiĝo oni aŭdas tro ofte. Ekzemple kiam homoj strikas (en Francio), ili diras "ni ne kulpas pro blokado de la lando, estas la registraro kiu kulpas, ne plenigante nia postulojn".

Tio estas tre hipokrita laŭ mi. Tiu kiu faras estas ĉiam la unua respondanto pri lia ago. Kaj se oni iras ĝis la fonto, oni povas dedukti ke Hamas alvenis al povo elektite (sed poste forpuŝis Fatah ne demokratie), kaj la kialo estas parte la agoj de Israelo. kaj la agoj de Israelo rezultas de ago de araboj, ktpktpktp. Do kies kulpo estas? Neniu havas tute puraj manoj, do ne donu ĉiuj kulpoj al Hamas. (sed tamen ili EGE kulpas).

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-18 19:54:45

Pardonu min, se vi povas ( aŭ se vi volas ) sed …

… ĉi tio fadeno estas tre interesa. Ebligas la okazon paroli, paroladi, kio estas tre bone kiam oni tion faras per la maniero kiun vi uzas: vive, elegante, science, kore, kaj tiel plu, kaj tiel plu, kaj tiel plu! Vi ne atingos vian celon kiu estas: konvinki via kontraŭulo, sed tion ne gravas! Via koro ĝojiĝas ĉar vi libere opinias pri via plej ŝatata afero. La paco ne venas, la milito daŭrigas kaj ĉiuj ( ne vi ) estas contenta. Homoj mortigas, homoj mortiĝas (memmortigas) kaj ĉiam ekzistas “memkomprenebla” kialo.

Daŭrigu via diskutado kiu tiom plaĉas al mi. Sed ne pro tio mi skribas al vi! Kial do?

Bone, ĉu mi povas uzi vian materialon por skribi – kaj eldoni – kaj vendi – libron?

En la portugala kaj en Esperanto?

Mi eĉ ne estas certa se mi kapalas tion fari, sed oni ne scios se oni ne provos!

Mi duone ŝercas, sed nur duone!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:38:32

@Belmiro:

ĉu viavorte vi celas ke ni malŝparas nian energion? Nu certe vi pravas... Gazao kaj Israelo estas foraj landoj kaj ĉion kion ni scias, venas de la amaskomunikiloj, je kiu ni devas fidi... kaj kiu tutcerte ne spegulas neŭtre la veron...

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:44:41

ritarita:Mi kredas, ke blokado estas blokado de nevivgravaĵoj (revidu Traktaton de San Remo, artikolon 103). Se ludiloj neblokeblas, ne estas blokado.
Vi do konsentas pri tiu kolektiva puno, eĉ kontraŭ senkulpaj homoj (infanoj).

ritarita:Eĉ malnecesas demandi, ĉu vi kredas, ke raketoj plibonigis/os ion ajn (=vi ne kredas).
Kial laŭ vi, Hamas sendas raketojn kaj Israelo bombardigas kun trefortaj bomboj ?

ritarita:Do ili celas civilulojn (= ne estas gerilo).
Tio estas nesimetria milito, simile gerilo, ni ne ludu kun vortoj, kion tio ŝanĝas ?
Dum 2008 milito, estis 1330 falestinaj mortoj (895 civiloj) kaj 13 (3 civiloj) israelanoj. Jes malfeliĉe, civiloj multe suferis, sed tio estas tia milito. Tio estas trebedaŭrinda fakto.
Fataho obtenas pli da rezultoj ol Hamaso
Tute ne. Ĉijordanio malgrandiĝas pli kaj pli, nova muro de divido manĝas pli kaj pli falestinaj lokoj, novaj judaj kolonioj aperas, pro israela politiko helpita de Usono. Ili tute diskreditigis Abbas kaj Fatah. Vidu por ekzemple la aferon de la raporto Goldstone (pri la milito de Ghaza 2008) kiam Usono demandis al Abbas pri ne fari voĉdonon de konsilo de homrajtoj de UN kontraŭ Israelo (kiu ne volis kunlabori al raporto Goldstone)!
Falestinoj ne fidas lin. Kiu malfeliĉe restas ? Ekstremistuloj.
Vi ĉiam emas "kompreni" Hamason.
Ne, sed mi provas kompreni kion okazas.

Ĉu vi ĉiam emas kompreni ekstremistuloj de israela reĝistaro ? Kiu mortigis Rabin ? Kial ili ne volas falestinan ŝtaton ? Kiel ili sukcesas (momente) ilian frenezan politikon ?

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-18 22:11:41

Nu, mi legas ke estas nova humanisma ŝipo "Mariam" por Ghaza, plena da varoj, eskortata de libanaj virinoj, tiu kiu timigas isrelajn politikestrojn ! okulumo.gif
Starto nekonata.

Ŝajnas ke tia nova ago (malpli violenta) bone sukcesas.
Mi ankaŭ legis ke eĉ Hezbollah pripensas al neviolentaj marŝoj ĉe israela landlimo...

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-18 22:53:32

jan aleksan:@Belmiro:

ĉu viavorte vi celas ke ni malŝparas nian energion?
Jes... mi kredas ke tion vi povas diri!
Tamen mi ne pensas ke oni devas silenti niajn konvinkitecojn. Tute male! Sed ĉu niaj ideoj estas solidaj kaj konstruataj el la bonaj materialoj? Foje, la koro parolas pli laŭte ol racio. Sed, ĉu la koro pli bone helpas al tiuj kiuj plej bezonas? aŭ, male, ĝi pli favoras al majstroj de la milito?

La dubo estas terura!

La amikoj kiuj en ĉi tiu fadeno tiel varme defendas unu flanko aŭ alia, ĉu ili estas certa pri la rezulto de siaj paroloj? Povas esti ke iliaj paroloj helpos la daŭrigado de tia malĝoja afero. Bedaŭrinde, tia estas mia penso!

Mi ne havas la solvon ( sed mi havas miajn ideojn pri la situacio ). Ni estas tre fore kaj estas tiel facile doktrini... !

Amike
Belmiro

Reen al la supro