Al la enhavo

"Free Gaza"

de jan aleksan, 2010-junio-01

Mesaĝoj: 262

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 04:49:16

jan aleksan:Mi komencas pensi ke ni havas malsaman difinon pri bono... Ĉu vi ne preferus ke infanoj havus ludilojn en la mano anstataŭ armilo?
Se bono kaj malbono estus afero de difino, la Traktato de San Remo ne necesus. Bono kaj malbono estas opinioj.

Hamasuloj uzas infanetojn kiel armilon (vidu filmeton supre): neniu protestas. Israelo blokas ludilojn: ĉiuj protestas. Kio pli bonas/malbonas? Vivanta infano pli gravas ol infano kun ludilo. Jen mia opinio pri bono.

Blokado estas blokado de ĈIO, krom vivgravaĵoj.

jan aleksan:Do kies kulpo estas? Neniu havas tute puraj manoj, do ne donu ĉiuj kulpoj al Hamas. (sed tamen ili EGE kulpas).
Iuj manoj pli malpuras ol aliaj. Ĉi tiu mondaĉo iom pliboniĝos sen hamasuloj.

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 04:53:03

Frankouche:
ritarita:Fataho obtenas pli da rezultoj ol Hamaso
Tute ne.
Cisjordananoj ne plu mortas. Grava rezulto.

Frankouche:
ritarita:Do ili celas civilulojn (= ne estas gerilo).
Frankouche:Tio estas nesimetria milito, simile gerilo, ni ne ludu kun vortoj, kion tio ŝanĝas ?
Diferencon inter gerilo kaj "nesimetria milito" vi trovos en la ligilo, kiun VI mem indikis.

Viajn aliaj demandojn mi jam respondis (do vidu supren), aŭ retorikas. Ni ne volas tedi Belmiron, ĉu?

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-19 13:13:22

Kara Rita, mi relegis, vi ne respondis al tiu demando : Kial laŭ vi, Hamas sendas raketojn, kaj Israelo bombardigas kun trefortaj bomboj, (ĉu ili scias ke ili ne detruigas ilin) ?

Ĉu vi pensas ke Hamas estas terorista ŝtato ? Jeskaze, kial riproĉi ilin je esti terorista, kiu agas tiumaniere ?
Sed kial punigi senkulpan popolon de Ghaza pro tiu sieĝo ? Ĉu vi pensas ke tio ĝustas, ke la tuta popolo hamasas ?

Vi parolas pri Trakto de San Remo por pravigi Israelon, kiu tamen respektas neniujn decidojn de UN (helpita de Usono). Kiel paroli pri juro kiam oni ne respektas ĝin sin mem ?

Tio kion multaj homoj riproĉas al Israelo estas je esti demokratio kiu uzas nedemokratajn aŭ neleĝajn agojn. Ĉu demokratio devas uzi la samajn agojn kun samaj rezultoj, kiujn ĝi denuncas, kontraŭ sia malamiko ? Tio estas neeskuzebla.

P.S : kiam vi dormas ? okulumo.gif

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 15:32:14

Frankouche:Kara Rita... dormas ? okulumo.gif
Mi proponas eksperimenton:
forumumi tiamaniere dum 62 jaroj, kaj poste ekdemandi "Kial, kial la blanka fosforo al mi?" rideto.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-19 15:46:07

ritarita:
Blokado estas blokado de ĈIO, krom vivgravaĵoj.
Mi pensas ke ne. dependas simple de kiu blokas, kion li volas bloki aŭ ne. Se Israleo volas ke ludiloj eniru Gazao aldone al aliaj varoj, sed daŭe blokas aliajn varojn, ĝi daŭre estas blokado.

Mi fakte demandatas.. Ludiloj ne estas tiom gravaj ĉar tio estas bezono kreita de nia moderna socio. Infanoj povas ludi kun ia ajn aĵojn sen necese sopiri pri ludiloj, se ŝli neniam konis ĝin.

Tamen, mi serioze pensas ke bloko de papero kaj skribilo estas erara por Israelo, ĉar ĝi malhelpas edukon. Certe unu el la efika armilo kontraŭ Hamaso estas eduko.

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 16:25:52

jan aleksan: Certe unu el la efika armilo kontraŭ Hamaso estas eduko.
Mi konsentas kun vi, aldonante: eduko sen hamasaj "edukiloj" kiel la televida Mickey Mouse ktp.

Kion vi pensas pri tio? Bedaŭrinde mi ne scipovas la araban, do mi ne certas, ĉu la traduko fidelas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-19 16:35:52

ritarita:
Kion vi pensas pri tio? Bedaŭrinde mi ne scipovas la araban, do mi ne certas, ĉu la traduko fidelas.
la video ne funkcias

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 16:53:01

jan aleksan:la video ne funkcias
Mi ĵus kontrolis kaj ĝi bone funkcias ĉe mi. Ve. Ĉu eble mankas al vi la taŭga kodeko?

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-19 17:04:48

jan aleksan:
ritarita:
Kion vi pensas pri tio? Bedaŭrinde mi ne scipovas la araban, do mi ne certas, ĉu la traduko fidelas.
la video ne funkcias
Jes, sed la titolo de la video tute kompreneblas : "Ni devas kutimigi niajn infanojn pri malami judulojn"

La bona demando ne estas kion oni pensas primare al tio (kompreneble tio malnoblas), sed kial iuj homoj diras tion.

ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-19 17:07:35

Frankouche:
ritarita:
Kion vi pensas pri tio? Bedaŭrinde mi ne scipovas la araban, do mi ne certas, ĉu la traduko fidelas.
Jes
Dankon Frankouche.
Ĉu vi parolas la araban denaske? Kiom da tempo ĉu oni bezonas por lerni ĝin, laŭ via sperto? Kiun araban oni devus lerni por bone kompreni ĉiujn regionajn versiojn?

Reen al la supro