К содержанию

"Free Gaza"

от jan aleksan, 1 июня 2010 г.

Сообщений: 262

Язык: Esperanto

Miland (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 20:49:31

Miaopinie, la blokado kontraŭ Gaza ne helpos la sekurecon de Israelo longatempe. Krome, ĝi estas kolektiva puno, kaj tial maljusta. Longatempa sekureco necesas ke Israelo serĉu harmonion kun ĝiaj arabaj najbaroj, plej proksime la palestinianoj. Tial la blokado devus ĉesi. Tamen, por la negocoj kiu povus ĉesigi la blokadon, ankaŭ necesos ke la pafado de raketoj en Israelon ĉesu, kaj ke Hamas liberigu la Israelan kaptiton Gilad Ŝalit.

Eddycgn (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 20:59:23

ritarita:Mi estas "terrona" rideto.gif
Mi estas "polentono", he he!

Eddycgn (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 21:11:43

lavagulo:
Eddycgn:
Por mi judanoj kaj araboj estas la mema raso,
Ne diru tiun al la araboj -- eble ili pafus vin.
La araboj venu ĉi tie kaj ni diskutos.

Mi lernis ke estis du popoloj kiuj alvenis al Palestino, la judanoj kaj la izraelitoj.
Ili venis el teritorio inter Tigriso kaj Eŭfrato, hodiaŭe Irako.

La popolo kiu troviĝis tie antaŭe estis la "filistoj", hodiaŭe palestinoj. Ili vivis en la sudo de la teritorio nun nomata "Izraelo".
Ĉu vi rememoras "Mortu Samsono kaj la ĉiuj filistoj"? Ili estis tie longe antaŭ alvenis la judanoj kaj la izraelitoj .
En la nordo estis aliaj popoloj, kiujn la izraelitoj detruis milite.

Se mi eraras bonvolu korekti min.

Frankouche (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 21:24:12

ritarita:
Frankouche:Fine, kial tiu blokado kontraŭ Ghaza ? Kiu celo ?
Ĉu retorika demando, Frankouche?
Se ne, jen informoplena respondo.
Mi ne volas nun legi anglan version. Tial mi lernas Eon.
Kion vi pensas pri tiu, blokado, kara Rita ?
Tamen, por la negocoj kiu povus ĉesigi la blokadon, ankaŭ necesos ke la pafado de raketoj en Israelon ĉesu, kaj ke Hamas liberigu la Israelan kaptiton Gilad Ŝalit
Hamas tute akordas kun la blokado. Israelaj ekstremistuloj tute akordas kun raketoj de Hamas. Ili ĉiuj ekzistas kun tiuj agoj.

Se estas unu israela kaptito en Ghaza, kiom falestinaj kaptitoj estas en Israelo ?

Miland (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 21:59:10

Frankouche:
Hamas liberigu la Israelan kaptiton Gilad Ŝalit
..kiom falestinaj kaptitoj estas en Israelo ?
Mi divenus ke kelkaj miloj. Miaopinie Israelo devus liberigi ĉiujn palestiniajn politikajn malliberulojn, kiuj ne faris murdon, kaj ankaŭ Gilad Ŝalit liberiĝu.

ritarita (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 22:05:05

Frankouche:Mi ne volas nun legi anglan version...
Kion vi pensas pri tiu, blokado, kara Rita ?
Mi legas en via profilo, ke vi parolas "français, deutsch, english, choueye arabe (lubnane), poco espanol".

Do, se mia opinio vere gravas al vi, vi iomete tediĝos legante mian informoplenan respondon.

Ĉar mi ne volas, nun, esperantigi anglan version (tio tro longus). rideto.gif

Frankouche (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 23:13:21

ritarita:se mia opinio vere gravas al vi, vi iomete tediĝos legante mian informoplenan respondon.

Ĉar mi ne volas, nun, esperantigi anglan version. rideto.gif
Hahaha, vi tre ruzas kara Rita okulumo.gif
Nu, ĉu via opinio estas nur iu artiklo, kial ne!

Mi translategugelizigas tiun artiklon en la franca. Kion mi unufoje vidas, estas ke temas pri multoj usonaj aŭ amerikaj, eŭropaj rilatoj, aliancanoj de Israelo, kiuj mi ne pensas objectivaj. Tiuj opinioj iufoje tre malsimilas de mezorientaj reakcioj.

Israelo volas punigi loĝantoj de Ghaza pro la demokrata elekto de Hamas, poste Israelo diskreditis pli demokrata Fatah. Kaj tiu milita politiko servas Israelon, jen celo !
Mi opinias ke por Israelo : milito = kolonioj = novaj aneksaj lokoj.
Nu, veras ke tute bonas por Israelo, kial halti sin ?

horsto (Показать профиль) 5 июня 2010 г., 23:24:41

ritarita:
Ĉar mi ne volas, nun, esperantigi anglan version. rideto.gif
Pardonu, ritarita, ankaŭ mi ne scias kial vi altrudas longan anglan artikolon ĉi tie, des malpli ĉar la artikolo ja havas averton pri la neŭtraleco de la enhavo.
Kial Israelo havu la rajton perforte ataki ŝipojn en internacia teritorio? Ĉu tio ne nur eblas ĉar Usono blokas ĉiun malaprobon de la UN?

ritarita (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 8:57:43

Frankouche:Hahaha, vi tre ruzas kara Rita okulumo.gif Nu, ĉu via opinio estas nur iu artiklo, kial ne!
Jes.

Se vi ne ŝatas mian opinion, mi ne ekploros pro malĝojo.
Se mia opinio ne gravas kaj ne respektendas kiel via opinio, simple ne demandu pri ĝi.

Mi estas italino, kristanino, el katolika familio, mi konas persone nur unu judon, nereligiemulon, kiun mi renkontis nur unufoje en mia vivo.

Bv ekspliki, kial via opinio estus pli neŭtrala ol mia opinio.

Frankouche:por Israelo : milito = kolonioj = novaj aneksaj lokoj.
Mi redemandas:
ĉu vi intencas, ke palestinoj devus racie/ruze pli kontrakti ol militi?

*kontrakti= négocier (franclingve)

ritarita (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 9:01:56

horsto:Pardonu, ritarita, ankaŭ mi ne scias kial vi altrudas longan anglan artikolon ĉi tie, des malpli ĉar la artikolo ja havas averton pri la neŭtraleco de la enhavo.
La artikolo enhavas multajn argumentojn pri:

A-laŭleĝeco de la israela agado
B-mallaŭleĝeco de la israela agado

Miaopinie, la argumentoj pri B tro malfortas, do mi elektas A.

Mi ne "altrudas" longan artikolon al neniu. La afero komplikegas, endas legi ĉiujn argumentojn, kaj pri A kaj pri B.
Argumentoj pri B ne estas pli neŭtralaj ol argumentoj pri A.

Se mi respondus mallonge:

--Mi ne kredas je turkaj armitaj "pacistoj", kiuj ne protestas pro murditaj kurdoj nek pro la okupado de Kipro--

mi tute ne eksplikus kial, mi ne kredas je ili.

Наверх