去目錄頁

Kio estas nomo de Zamenhof?

utku, 2010年6月1日

讯息: 7

语言: Esperanto

utku (显示个人资料) 2010年6月1日下午4:52:23

La nomo de Zamenhof estas uzata en multaj diversaj formoj. Kial? Kaj kiujn oni uzu?

Mateo93 (显示个人资料) 2010年6月1日下午5:35:34

Saluton!

"Ludwik Łazarz" estas pola versio de la nomo de Zamenhof. Kvankam "ł" estas pola litero, pri "Łejzer" mi neniam aŭdis.

Miland (显示个人资料) 2010年6月5日下午10:28:41

Via demando estis farita Esperante, do indas respondi Esperante. La Esperanta nomo de la kreinto de nia lingvo estas "Ludoviko Lazaro Zamenhof"; la biografio de Edmond Privat nomas lin tiel. Jen mia kialo!

ceigered (显示个人资料) 2010年6月7日下午12:40:33

Ŭazĉjo (ŭ =~Ł) okulumo.gif

utku (显示个人资料) 2010年6月7日下午1:10:42

ceigered:Ŭazĉjo (ŭ =~Ł) okulumo.gif
Kiel oni elparolas tiun belan polan literon? Kiel ŭ?

jan aleksan (显示个人资料) 2010年6月7日下午3:11:19

tiu listo estas tute malkompleta, mankas multaj uzataj nomoj:

- la Z, kiu signifas Zorro

- Komitatano Z

- Superzam

- Zamĉjo

- Zamy

- ...

Mateo93 (显示个人资料) 2010年6月7日下午3:40:36

super-griek:Zamenhof kreskis en plurlingva socio, tio kaŭzis la dubojn pri lia "vera" nomo. Laŭ la anglalingva Vikipedio lia denaska nomo estas Eliezer Levi Samenhof; ĉu tio estas fidinda, mi tute ne scias.
"Eliezer Levi" estas jidaj nomoj, kiuj signifas "Lazaro Ludoviko", do tiuj estas plej verŝajne liaj originalaj, denaskaj nomoj.

utku:
ceigered:Ŭazĉjo (ŭ =~Ł) okulumo.gif
Kiel oni elparolas tiun belan polan literon? Kiel ŭ?
La litero "ł" estas elparolata same kiel "ŭ".

回到上端