Сообщений: 6
Язык: Esperanto
crescence (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 11:15:48
Vi vidis kiom da homojn ?
aŭ
Vi vidis kiom da homoj ?
Dankon.
tommjames (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 11:24:03
crescence (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 14:25:36
tommjames:Kiom da homoj.Mi surpriziĝis pri tiu elekto de Zam. Ĉu, laŭ li, la objekta komplemento estus "kiom" ?
Vidu "Ne uzu N-finaĵon post da": http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
tommjames (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 15:45:58
crescence:Mi memoras ke vi demandis ĉi tion antaŭe. Vere mi ne scias, kio pasis tra la kapo de Zamenhof dum li prilaboris sian majstroverkon. Eble vi trovos ion pri tio en liaj lingvaj respondoj, aŭ aliloke. Sed estas certe ke havas plej multe da senco konsideri "kiom" la objekto, kvankam ĝi ne povas ricevi la akuzativan signon. Diras PMEG:tommjames:Kiom da homoj.Mi surpriziĝis pri tiu elekto de Zam. Ĉu, laŭ li, la objekta komplemento estus "kiom" ?
Vidu "Ne uzu N-finaĵon post da": http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
PMEG:la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:"Rolas kiel objekto" kaj "estas la objekto" ŝajnas al mi havi prifajfindan diferencon inter si. Kiel mi diris en la antaŭa fadeno, mi konsideras "kiom" la objekto, kaj "da pano" nura peco da informaĵo kiu montras kio estas la substanco de la kvanta esprimo "kiom".
Kiom da pano vi volas?
crescence (Показать профиль) 6 июня 2010 г., 16:41:25
tommjames:Mi memoras ke vi demandis ĉi tionVia memoro estas pli bona ol la mia. Mi forgesis tion, kion mi jam demandis.
fizikisto (Показать профиль) 11 июня 2010 г., 12:58:17
"Multajn bestojn vidas multaj homoj."
Nun ni magie malaperigu la akuzativon:
"Tiom da bestoj vidas tiom da homoj."
Kaj jen la vortordo ne plu estas egala!