前往目錄

kiom da + akuzativo ?

貼文者: crescence, 2010年6月6日

訊息: 6

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2010年6月6日上午11:15:48

Saluton. Ĉu mi devas diri :

Vi vidis kiom da homojn ?



Vi vidis kiom da homoj ?

Dankon.

tommjames (顯示個人資料) 2010年6月6日上午11:24:03

Kiom da homoj.

Vidu "Ne uzu N-finaĵon post da": http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...

crescence (顯示個人資料) 2010年6月6日下午2:25:36

tommjames:Kiom da homoj.

Vidu "Ne uzu N-finaĵon post da": http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
Mi surpriziĝis pri tiu elekto de Zam. Ĉu, laŭ li, la objekta komplemento estus "kiom" ?

tommjames (顯示個人資料) 2010年6月6日下午3:45:58

crescence:
tommjames:Kiom da homoj.

Vidu "Ne uzu N-finaĵon post da": http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
Mi surpriziĝis pri tiu elekto de Zam. Ĉu, laŭ li, la objekta komplemento estus "kiom" ?
Mi memoras ke vi demandis ĉi tion antaŭe. Vere mi ne scias, kio pasis tra la kapo de Zamenhof dum li prilaboris sian majstroverkon. Eble vi trovos ion pri tio en liaj lingvaj respondoj, aŭ aliloke. Sed estas certe ke havas plej multe da senco konsideri "kiom" la objekto, kvankam ĝi ne povas ricevi la akuzativan signon. Diras PMEG:

PMEG:la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

Kiom da pano vi volas?
"Rolas kiel objekto" kaj "estas la objekto" ŝajnas al mi havi prifajfindan diferencon inter si. Kiel mi diris en la antaŭa fadeno, mi konsideras "kiom" la objekto, kaj "da pano" nura peco da informaĵo kiu montras kio estas la substanco de la kvanta esprimo "kiom".

crescence (顯示個人資料) 2010年6月6日下午4:41:25

tommjames:Mi memoras ke vi demandis ĉi tion
Via memoro estas pli bona ol la mia. Mi forgesis tion, kion mi jam demandis.

fizikisto (顯示個人資料) 2010年6月11日下午12:58:17

Oni povas uzi "tiom da" por malaperigi akuzativon:

"Multajn bestojn vidas multaj homoj."

Nun ni magie malaperigu la akuzativon:

"Tiom da bestoj vidas tiom da homoj."

Kaj jen la vortordo ne plu estas egala!

回到上端