본문으로

Diferenco inter kiu/kio

글쓴이: le_chaz, 2010년 6월 7일

글: 18

언어: Esperanto

tommjames (프로필 보기) 2010년 6월 23일 오전 9:30:23

Roberto12:Memoru ankaŭ, uloj, ke la vorto "kio" ne havas pluralon.
Iuj malkonsentas. Jen leginda artikolo de Sergio Pokrovskij: http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html

Roberto12 (프로필 보기) 2010년 6월 23일 오전 10:18:48

tommjames:
Roberto12:Memoru ankaŭ, uloj, ke la vorto "kio" ne havas pluralon.
Iuj malkonsentas. Jen leginda artikolo de Sergio Pokrovskij: http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
Ho!

le_chaz (프로필 보기) 2010년 6월 29일 오전 9:10:56

La respondo de spertulo ĝuste pri tiu temo. Ĝi ne estis malproksima: sufiĉis iomete vagi en la retpaĝoj de Lernu okulumo.gif

Francisko1 (프로필 보기) 2010년 8월 20일 오후 10:00:59

Per ekzemploj:

Kio mi estas? Mi estas homo, viro, persono, instruisto, ktp...

Kiu mi estas? Mi estas Francisko, la persono kiu skribas ĉi tiun respondon, la instruisto de filozofio de la lernejo de mia vilaĝo, la filo de Aurelio, la persono kiun ci vidis hieraŭ surstrate, ktp...

Francisko Garcia

le_chaz:Saluton al ĉiuj,

dum longa tempo, mi ne dubis pri la ĝusta maniero uzi la tabelvortojn "kio" kaj "kiu". Skize, oni uzu "kio" por demandi pri ĝeneralaĵo, kaj "kiu" por demandi pri individueco. Sed kvankam la diferenco ŝajnas al mi teorie klara, evidentiĝis al mi, ke la afero ne tiel klaras en praktiko.

Mi pliklarigos al vi la kialon de miaj duboj. Tamen, mi volas unue legi kelkajn viajn opiniojn: kiujn el tiuj frazoj vi prefere uzadas? Kompreneble ĉiuj formoj estas ĝustaj, simple indiku viajn preferojn.

Antaŭdankon pro via partopreno!

novatago (프로필 보기) 2010년 8월 21일 오전 9:17:21

Laŭ mi, ĉar la afero ne kreas problemon ne gravas ĉu oni demandas per kio aŭ kiu. Tamen, la logiko diras min ke: el ĉiUj eblaj nomoj en la universo konataj kaj nekonataj, la mia estas Novatago. Kaj kiam iu demandas min, kiO estas mia nomo? mi pensas ke mia nomo estas vorto kaj ke la nomo de la artisto antaŭe konita kiel Prince*, iam estis bildo.

*Rimarko: en la esperanta vikipedio ne aperas informo pri la iama nomo de Prince sed verŝajne jes en alilingvaj vikipedioj.

Ĝis, Novatago.

RiotNrrd (프로필 보기) 2010년 8월 22일 오전 7:26:45

Laŭ la anglalingva vikipedio, li re-Prince-iĝis dum 2000. Ŝajne, li nur uzis sian neprononceblan simbolon dum la mezaj al malfruaj naŭdekoj.

Mi kredis ke li uzis ĝin ĝis antaŭ nur kelkaj jaroj. Certe, mi malantaŭtempas.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 8월 22일 오전 8:29:49

le_chaz:

Vidu:
"kiu estas via nomo?" - "Karlo"
"kio estas via nomo?" - "la vorto per kiu oni nomas min"
"kiu estas via profesio?" - "ŝuvendisto"
"kio estas via profesio?" - "la plej teda afero en la mondo"

okulumo.gif
Plej multaj homoj havas antaŭnomo(j)n kaj familia(j)n nomo(j)n.

Pro tio mi preferas "Kio estas via nomo".
Alie eble estus: "Kiuj estas viaj nomoj?"

novatago (프로필 보기) 2010년 8월 22일 오전 9:54:11

AlfRoland:Plej multaj homoj havas antaŭnomo(j)n kaj familia(j)n nomo(j)n.

Pro tio mi preferas "Kio estas via nomo".
Do, de tiu vidpunkto, la taŭga respondo por "Kio estas via nomo?" estus:
persona nomo, antaŭnomo, familia nomo, kromnomo, karesnomo, ktp-nomo rideto.gif

Mi scias 16 el miaj familiaj nomoj, el kiUj mi nur povas memore reciti 8 kaj el tiUj 8 mi nur bezonas la du unuajn.

Ĝis, Novatago.

다시 위로