讯息: 18
语言: Esperanto
tommjames (显示个人资料) 2010年6月23日上午9:30:23
Roberto12:Memoru ankaŭ, uloj, ke la vorto "kio" ne havas pluralon.Iuj malkonsentas. Jen leginda artikolo de Sergio Pokrovskij: http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
Roberto12 (显示个人资料) 2010年6月23日上午10:18:48
tommjames:Ho!Roberto12:Memoru ankaŭ, uloj, ke la vorto "kio" ne havas pluralon.Iuj malkonsentas. Jen leginda artikolo de Sergio Pokrovskij: http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
Francisko1 (显示个人资料) 2010年8月20日下午10:00:59
Kio mi estas? Mi estas homo, viro, persono, instruisto, ktp...
Kiu mi estas? Mi estas Francisko, la persono kiu skribas ĉi tiun respondon, la instruisto de filozofio de la lernejo de mia vilaĝo, la filo de Aurelio, la persono kiun ci vidis hieraŭ surstrate, ktp...
Francisko Garcia
le_chaz:Saluton al ĉiuj,
dum longa tempo, mi ne dubis pri la ĝusta maniero uzi la tabelvortojn "kio" kaj "kiu". Skize, oni uzu "kio" por demandi pri ĝeneralaĵo, kaj "kiu" por demandi pri individueco. Sed kvankam la diferenco ŝajnas al mi teorie klara, evidentiĝis al mi, ke la afero ne tiel klaras en praktiko.
Mi pliklarigos al vi la kialon de miaj duboj. Tamen, mi volas unue legi kelkajn viajn opiniojn: kiujn el tiuj frazoj vi prefere uzadas? Kompreneble ĉiuj formoj estas ĝustaj, simple indiku viajn preferojn.
Antaŭdankon pro via partopreno!
novatago (显示个人资料) 2010年8月21日上午9:17:21
*Rimarko: en la esperanta vikipedio ne aperas informo pri la iama nomo de Prince sed verŝajne jes en alilingvaj vikipedioj.
Ĝis, Novatago.
RiotNrrd (显示个人资料) 2010年8月22日上午7:26:45
Mi kredis ke li uzis ĝin ĝis antaŭ nur kelkaj jaroj. Certe, mi malantaŭtempas.
AlfRoland (显示个人资料) 2010年8月22日上午8:29:49
le_chaz:Plej multaj homoj havas antaŭnomo(j)n kaj familia(j)n nomo(j)n.
Vidu:
"kiu estas via nomo?" - "Karlo"
"kio estas via nomo?" - "la vorto per kiu oni nomas min"
"kiu estas via profesio?" - "ŝuvendisto"
"kio estas via profesio?" - "la plej teda afero en la mondo"
Pro tio mi preferas "Kio estas via nomo".
Alie eble estus: "Kiuj estas viaj nomoj?"
novatago (显示个人资料) 2010年8月22日上午9:54:11
AlfRoland:Plej multaj homoj havas antaŭnomo(j)n kaj familia(j)n nomo(j)n.Do, de tiu vidpunkto, la taŭga respondo por "Kio estas via nomo?" estus:
Pro tio mi preferas "Kio estas via nomo".
persona nomo, antaŭnomo, familia nomo, kromnomo, karesnomo, ktp-nomo
Mi scias 16 el miaj familiaj nomoj, el kiUj mi nur povas memore reciti 8 kaj el tiUj 8 mi nur bezonas la du unuajn.
Ĝis, Novatago.