Al la enhavo

Kie devas la Lando de Esperanto esti?

de Reteos, 2010-junio-10

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Reteos (Montri la profilon) 2010-junio-10 02:52:47

Esperanto signifas "oni kiu esperadas"
ĉu la UN decidos ke Esperantistojn bezoni Landon, kie estos ĝi?
Ĉu ĝi estos pacifika insulo? regiono de Ĉinio?
aŭ eble ekzista lando? eble en Eŭropo?

Ĉu vi loĝos tie?

Mi volegos Loĝi en “Esperantejo”

Miccarth (Montri la profilon) 2010-junio-10 03:21:52

mi jam loĝas en EsperantUJo...
Esperantujo estas la tuta mondo...

Saluton mondo!Saluton Esperantujo!

sal.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-10 10:58:02

ankaŭ mi loĝas en Esperantujo XD

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-10 11:48:20

La aperota ŝtato de esperantistoj havos limojn, kiuj ne devas ekzisti.
al mi plaĉas la ideo de Kristianio en Kopenhago

qwertz (Montri la profilon) 2010-junio-10 12:09:17

Kie estas fruktolando? Same ideo kia esperantujo. okulumo.gif Fruktoj k.t.p. ankaŭ ne zorgigas pri limojn.

vincas (Montri la profilon) 2010-junio-10 16:41:39

Miccarth:[...]Esperantujo estas la tuta mondo[...]
Mi pensas same rideto.gif

Reteos (Montri la profilon) 2010-junio-10 17:02:49

-ej- estas "place"
Esperantejo - place of esperanto

tio estas malkorekta?
(mi estas Komencanto)

Kial kopenhagio?

Rao (Montri la profilon) 2010-junio-10 17:17:51

Tablo ĉe kiu du homoj babilas esperante, cifereca medio kie okazas ia komuniko per Esperanto, seĝo sur kiu iu malfermas libron skribita en Esperanto, matraco sur kiu umas homoj interlogitaj per Esperanto, kaj aliaj lokoj konsistigas la Landon de Esperanto lango.gif

arcxjo (Montri la profilon) 2010-junio-10 18:31:20

Kie devas la Lando de Esperanto esti?
Ĉie rideto.gif aŭ... hum... mi elektus Marson!

Pola prezidanta kandidato, Adalberto Wojciech Soczówka, planis disigi el Pollando teritorion de antaŭa Prusio por krei ciganan ŝtaton kun Esperanto kiel oficiala lingvo.

/duonŝerce rido.gif

rano (Montri la profilon) 2010-junio-10 18:57:55

eble en Antarkto... sen glacio

sed mi ankaŭ trovas ke esperantujo devas esti en la tuta mondo, ĉar estas plej interesa

Reen al la supro