Tästä sisältöön

Kie devas la Lando de Esperanto esti?

Reteos :lta, 10. kesäkuuta 2010

Viestejä: 26

Kieli: Esperanto

Reteos (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 2.52.47

Esperanto signifas "oni kiu esperadas"
ĉu la UN decidos ke Esperantistojn bezoni Landon, kie estos ĝi?
Ĉu ĝi estos pacifika insulo? regiono de Ĉinio?
aŭ eble ekzista lando? eble en Eŭropo?

Ĉu vi loĝos tie?

Mi volegos Loĝi en “Esperantejo”

Miccarth (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 3.21.52

mi jam loĝas en EsperantUJo...
Esperantujo estas la tuta mondo...

Saluton mondo!Saluton Esperantujo!

sal.gif

jan aleksan (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 10.58.02

ankaŭ mi loĝas en Esperantujo XD

Greedn (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 11.48.20

La aperota ŝtato de esperantistoj havos limojn, kiuj ne devas ekzisti.
al mi plaĉas la ideo de Kristianio en Kopenhago

qwertz (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 12.09.17

Kie estas fruktolando? Same ideo kia esperantujo. okulumo.gif Fruktoj k.t.p. ankaŭ ne zorgigas pri limojn.

vincas (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 16.41.39

Miccarth:[...]Esperantujo estas la tuta mondo[...]
Mi pensas same rideto.gif

Reteos (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 17.02.49

-ej- estas "place"
Esperantejo - place of esperanto

tio estas malkorekta?
(mi estas Komencanto)

Kial kopenhagio?

Rao (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 17.17.51

Tablo ĉe kiu du homoj babilas esperante, cifereca medio kie okazas ia komuniko per Esperanto, seĝo sur kiu iu malfermas libron skribita en Esperanto, matraco sur kiu umas homoj interlogitaj per Esperanto, kaj aliaj lokoj konsistigas la Landon de Esperanto lango.gif

arcxjo (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 18.31.20

Kie devas la Lando de Esperanto esti?
Ĉie rideto.gif aŭ... hum... mi elektus Marson!

Pola prezidanta kandidato, Adalberto Wojciech Soczówka, planis disigi el Pollando teritorion de antaŭa Prusio por krei ciganan ŝtaton kun Esperanto kiel oficiala lingvo.

/duonŝerce rido.gif

rano (Näytä profiilli) 10. kesäkuuta 2010 18.57.55

eble en Antarkto... sen glacio

sed mi ankaŭ trovas ke esperantujo devas esti en la tuta mondo, ĉar estas plej interesa

Takaisin ylös