Al la enhavo

Futbala Mondĉampionado

de pl74, 2010-junio-10

Mesaĝoj: 169

Lingvo: Esperanto

Hedilla (Montri la profilon) 2010-julio-08 08:26:46

La germana polpo Paŭlo pravis kaj Hispanujo venkis

rideto.gif

zan (Montri la profilon) 2010-julio-08 09:16:42

Hispanujo ludis tre aktive de la komenco, kaj Germanujo ŝajnis peza. Ĉu pro la polpo?

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-julio-08 11:12:44

Tiu polpo estas pli saĝa ol Mick Jagger lango.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-julio-08 16:41:20

Hispanio aŭ Nederlando????????

Espi (Montri la profilon) 2010-julio-08 16:46:52

Mi esperas, ke Hispanujo gajnos titolon!!!!
Ili meritus ĝin!

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-08 18:36:40

Espi:Mi esperas, ke Hispanujo gajnos titolon!!!!
Ili meritus ĝin!
Ĉu do Nederlando ne meritas ĝin?

tucarj (Montri la profilon) 2010-julio-08 21:00:00

remy_boligee:Tiu polpo estas pli saĝa ol Mick Jagger lango.gif
hahaha mick jagger estas malbonŝaculo haha

---------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-10 21:14:55

Nu la sankta animalo (Paolo la polipo (en la franca)) ankaŭ montris veron.

Mi vidis televide alian sanktan animalon : "Mani la konuro" kiu ŝajnas tre sankta, en la angla kaj mi ne scias kiun lingvaĵon.

Sed Paolo kaj Mani ne ŝajnas konsenti kun la rezulto de la finaĵo : Paolo elektis Hispanion kaj Mani Holandon.

Mi proponas ke Paolo kaj Mani sin batalos kiel Pokemonoj, poste ni certe scios kiu gajnos rideto.gif

Nu pri la maĉo por la tria kaj kvara rango, mi tre ĝojis pri tiu maĉo kaj dankas ludistojn por feliĉo kiun ili donis al mi.

Ek Germanio sal.gif Ek Urugvajo sal.gif

tucarj (Montri la profilon) 2010-julio-10 21:51:12

haaha mi fidas pli je polpo paŭlo ol alia

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-11 19:24:13

Pri la finaĵo, unua ludero, hispanoj tiel movas ke mi kredas ke ili estas pli ol 11 en la maĉo okulumo.gif

Reen al la supro