Sisu juurde

Futbala Mondĉampionado

kelle poolt pl74, 10. juuni 2010

Postitused: 169

Keel: Esperanto

Dozorca (Näita profiili) 13. juuni 2010 21:27.00

Ĝuste mi rigardis ludon inter Germanujo,kaj Australujo. 4 ĝis 0 lango.gif

Roberto12 (Näita profiili) 14. juuni 2010 9:05.21

Uloj, kion vi opinias pri la vuvuzeloj? Ĉu vi opinias ke ili estu malpermesataj ĉe la matĉoj de la Mondpokalo?

tommjames (Näita profiili) 14. juuni 2010 9:26.53

Roberto12:Uloj, kion vi opinias pri la vuvuzeloj? Ĉu vi opinias ke ili estu malpermesataj ĉe la matĉoj de la Mondpokalo?
Mi tuuuuuuuuuuuute malamas ilin, vere ŝajnas ke ĉi tiu konkurso estos la plej agaca Mondpokalo kiu iam ajn okazis! Tiu konstanta bruaĉo certe frenezigos min post nelonge...

jan aleksan (Näita profiili) 14. juuni 2010 10:19.37

Donniedillon (Näita profiili) 14. juuni 2010 13:36.41

jan aleksan:Mojosa retpaĝo
+1 sal.gif

Ironchef (Näita profiili) 14. juuni 2010 14:04.49

Dum la semajnfino mi rigardis 4 matĉojn televide kaj mi certe havis kapdoloron pro la vuvuzeloj. Tamen la etoso estas ja unika, kaj altigas la atmosferon en la stadionoj.

Eble la televidelsendo povus malaltigi la bruonivelon anstataŭ ĝenerala forigendo?

Dozorca (Näita profiili) 14. juuni 2010 15:09.46

Hodiau aliaj meĉoj. rideto.gif

Greedn (Näita profiili) 14. juuni 2010 17:19.50

jes. oni devas krii kaj kanti en stadionoj. Vuvuzelado estas la plej stulta afero

mathieubriere (Näita profiili) 14. juuni 2010 22:11.41

Mi ankaŭ volas ke afrikana teamo gajnos la mondĉampionadon!
Mi malĝojas vidi la samajn teamojn venki kiel Italujo, Brazilujo... Sed mi pensas ke Germanujo gajnos, bedaŭrinde.

zan (Näita profiili) 14. juuni 2010 23:55.12

La japana teamo venkis la kamerunan! Ĉi tio estas la unua nia venko en Mondpokaloj, kiuj ne okazis en Japanio.

LyzTyphone:@zan
Jes, mi ankaŭ aŭdis la plendon pri la japana direktisto...)
Jes,jes... Oni ne ŝatis lin. Ĉar li ne estas plaĉulo antaŭ la televid-kamerao. Kaj en lastatempaj test-matĉoj nia teamo daŭre malvenkis. Sed ĉi-foje lia strategio sukcesis. Nun oni laŭdas lin. okulumo.gif

Ankaŭ Koreio venkis. Ĉi-foje aziaj landoj brilos?

Tagasi üles