Mergi la conținut

Futbala Mondĉampionado

de pl74, 10 iunie 2010

Contribuții/Mesaje: 169

Limbă: Esperanto

Roberto12 (Arată profil) 17 iunie 2010, 08:18:28

Greedn:Hispanio- Svislando 0-1. jen novajo!

Kiu spektis la matĉon?
Mi spektis la lastajn 10 minutojn. Ŝoko! Eblas ke la ludant-sistemo de la Hispanoj ne estas tiel bona kiel oni opiniis.

tommjames (Arată profil) 17 iunie 2010, 10:06:14

Roberto12:
Greedn:Hispanio- Svislando 0-1. jen novajo!

Kiu spektis la matĉon?
Mi spektis la lastajn 10 minutojn. Ŝoko! Eblas ke la ludant-sistemo de la Hispanojn ne estas kiel bona tiel oni opiniis.
(de la hispanojn ne estas tiel bona kiel)

Laŭ mi Svisujo tute bonŝancis, Hispanujo regis la ludon de komenco ĝis fino. Sed tia estas futbalo, ludo dependanta de bonŝanco, kune kun lerteco. Hispanujo ludis eĉ pli bone ol Germanujo kiam ili plenvenkis Aŭstralion, en miaj okuloj. Sed ili tamen malvenkis. Kia katastrofo ploro.gif

Greedn (Arată profil) 17 iunie 2010, 10:23:28

Katastrofo estas ke ili ne sukcesos enveni finaletapon.

Dozorca (Arată profil) 18 iunie 2010, 12:37:48

Francujo-Meksikujo 0-2 jen ankaŭ sensacio! shoko.gif

utku (Arată profil) 18 iunie 2010, 17:22:23

Dozorca:Francujo-Meksikujo 0-2 jen ankaŭ sensacio! shoko.gif
Kaj alia ŝoketo; Germanio 0 - 1 Serbio

En Esperanto, mi neniam spektis futbalon. Jen ĉiuj maĉoj senkomentarie. Ĉu oni volas provi diri/rakonti/komenti/komentarii demando.gif ilin per esperanto?

Donniedillon (Arată profil) 18 iunie 2010, 17:25:31

Ho! La venko ŝtelis el usono. Plej malbonaj dicidoj el la arbitracianto. Pro kio li malakceptis la trian golon? demando.gif

Roberto12 (Arată profil) 18 iunie 2010, 21:27:40

Donniedillon:Ho! La venko ŝtelis el usono. Plej malbonaj dicidoj el la arbitracianto. Pro kio li malakceptis la trian golon? demando.gif
Mi supozas ke li pensis ke kiam la ludantoj estis "luktantaj" unu la alian, unu aŭ kelkaj Usonoj estis kulpaj. Sed tio ne estas vera...

Pri Anglio, ŝajnas ke ili estas feko demando.gif

tommjames (Arată profil) 19 iunie 2010, 10:45:53

Roberto12:Pri Anglio, ŝajnas ke ili estas feko demando.gif
Jes, sed futbalo estas stranga ludo. Mi memoras en Italia 90 kiam ni ludis en la grup-fazo, ni havis plurajn tedajn sengolajn matĉojn kaj ĉiuj en la amaskomunikilo atakis la teamon. Sed poste la teamo ekludis kiel leonoj, kaj fine okazis la ege memorebla matĉo kontraŭ Germanujo en kiu ni plorige elkraŝis je punŝotoj. Espereble la samo okazos ĉi-foje (kompreneble sen la punŝotoj! rideto.gif)

Roberto12 (Arată profil) 19 iunie 2010, 13:50:37

La Italia-90 estis mia unua Mondpokalo - mi bone memoras ĝin. Nun vi donis esperon al mi, tomm!

Matt03 (Arată profil) 19 iunie 2010, 22:17:39

sal.gif

Mia opinio Brazila teamo estos Ĉampiono, sed estas bonaj teamoj ankaŭ kandidatoj.

Înapoi mai sus