Poruke: 9
Jezik: Esperanto
gabadubo (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 18:23:59
Mi ankoraŭ ne parolas ĉi tiun lingvon tre bone, kaj mi ofte bezonas la vortaron. Nu, mi kelkfoje trovas vorton, kiu povus esti kreita per aliaj vortoj kaj sufiksoj, aŭ vortojn, kiuj estas derivitaj de du lingvoj, sed en unu lingvo la vortoj signifas same ol alia lingvo. Mi donu ekzemplon:
[LISTO]
Drinki ("trinkaĉi alkoholon" laŭ la vortaro)
Trinki[/list]Drinki estas derivita de la nederlanda aŭ la angla, kaj trinki estas derivita de la germana, sed ĉi tiuj Esperantvortoj signifas malsame. Tiel pli da vortoj (se mi trovos aliajn, mi skribos ilin ĉi tie). Kial ne ekzistas nur unu vorto, kiu signifas "trinki" (laŭ de la Esperanta planideo)?
Mi esperas ke iu povas klarigi,
Chris
Miland (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 21:08:27
nikko (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 21:13:16
antoniomoya (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 21:16:59
.Gaja
.Ĝoja
.Malkovri
.Malkaŝi
.Kurioza
.Scivola
La listo povus esti pli longa. Revenante al via demando, "drinki", laŭ mi, signifas "trinki tro da alkoholaĵoj", kaj "trinki" tute simple "enbuŝigi akvon aŭ alian likvaĵon (ne alkohola, kompreneble)
Amike el Hispanujo.
gabadubo (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 22:16:00
Oŝo-Jabe (Prikaz profila) 13. lipnja 2010. 22:52:07
Nuancoj estas fareblaj per neologismoj, aŭ kunmetaĵoj. Ajna povas esti taŭga depende de la alparolito.
antoniomoya (Prikaz profila) 14. lipnja 2010. 05:54:41
gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.Ne malesperu. Esperanto estas pli facila ol ia ajn alia lingvo. Vi nur bezonas lerni 1000 aŭ 1500 radikoj por paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo, kaj kompreni preskaŭ 100% el ian ajn tekston. Vi nur trovos survoje kelkajn vortojn kiuj similas, sed pere de la vortaro vi malkovros ilian diferencon, kaj finfine temas pri nur malmultaj el ili (flari kaj odori, ordigi kaj ordoni, flegi kaj zorgi, ktp).
Mi certigas vin ke ili ne kaŭzos al vi multajn kapdolorojn.
Amike el Hispanujo.
maratonisto (Prikaz profila) 14. lipnja 2010. 12:04:08
gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.Tio signufas, ke oni ne eblas fari lingvon tute sen esceptoj el reguloj de unusenca vortfarado. Tamen esperanto (kaj eble aliaj planlingvoj) estas sendube ĉampiono de klareco.
gabadubo (Prikaz profila) 15. lipnja 2010. 13:31:32