Į turinį

Malklareco pri derivado de Esperantvortoj

gabadubo, 2010 m. birželis 13 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

gabadubo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 18:23:59

Sal' ĉiu,

Mi ankoraŭ ne parolas ĉi tiun lingvon tre bone, kaj mi ofte bezonas la vortaron. Nu, mi kelkfoje trovas vorton, kiu povus esti kreita per aliaj vortoj kaj sufiksoj, aŭ vortojn, kiuj estas derivitaj de du lingvoj, sed en unu lingvo la vortoj signifas same ol alia lingvo. Mi donu ekzemplon:
[LISTO]
Drinki ("trinkaĉi alkoholon" laŭ la vortaro)
Trinki[/list]Drinki estas derivita de la nederlanda aŭ la angla, kaj trinki estas derivita de la germana, sed ĉi tiuj Esperantvortoj signifas malsame. Tiel pli da vortoj (se mi trovos aliajn, mi skribos ilin ĉi tie). Kial ne ekzistas nur unu vorto, kiu signifas "trinki" (laŭ de la Esperanta planideo)?

Mi esperas ke iu povas klarigi,
Chris

Miland (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 21:08:27

Interesus min sciiĝi pri aliaj similaj ekzemploj - Esperantoj vortoj kun similaj signifoj devenante de diversaj lingvoj.

nikko (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 21:13:16

Torso kaj dorso estas "maloj", sed ŝanĝo t-d ne estas deriva. lango.gif

antoniomoya (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 21:16:59

Jes, vi pravas. Mi ankaŭ rimarkis tion. Kutime temas pri nuancoj. Ekzemple:
.Gaja
.Ĝoja
.Malkovri
.Malkaŝi
.Kurioza
.Scivola

La listo povus esti pli longa. Revenante al via demando, "drinki", laŭ mi, signifas "trinki tro da alkoholaĵoj", kaj "trinki" tute simple "enbuŝigi akvon aŭ alian likvaĵon (ne alkohola, kompreneble) rideto.gif

Amike el Hispanujo.

gabadubo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 22:16:00

Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.

Oŝo-Jabe (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 13 d. 22:52:07

Principe, ĉiu lernu la bazan trunkon de la lingvo. Fakvortoj, neologismoj, ktp, estas kromaĵoj. Ili estas utilaj, sed ne necesaj por paroli Esperanton. Tiu baza trunko estas trovebla en la Baza Radikaro Oficiala eldonita de la Akademio de Esperanto.

Nuancoj estas fareblaj per neologismoj, aŭ kunmetaĵoj. Ajna povas esti taŭga depende de la alparolito.

antoniomoya (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 14 d. 05:54:41

gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.
Ne malesperu. Esperanto estas pli facila ol ia ajn alia lingvo. Vi nur bezonas lerni 1000 aŭ 1500 radikoj por paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo, kaj kompreni preskaŭ 100% el ian ajn tekston. Vi nur trovos survoje kelkajn vortojn kiuj similas, sed pere de la vortaro vi malkovros ilian diferencon, kaj finfine temas pri nur malmultaj el ili (flari kaj odori, ordigi kaj ordoni, flegi kaj zorgi, ktp).

Mi certigas vin ke ili ne kaŭzos al vi multajn kapdolorojn. rideto.gif

Amike el Hispanujo.

maratonisto (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 14 d. 12:04:08

gabadubo:Mi pensis ke nuancoj povus esti faritaj per kunmeti aliajn vortojn aŭ sufiksojn. Sed nun la Esperanta planideo (malmultajn vortojn por lerni) malklariĝas por mi.
Tio signufas, ke oni ne eblas fari lingvon tute sen esceptoj el reguloj de unusenca vortfarado. Tamen esperanto (kaj eble aliaj planlingvoj) estas sendube ĉampiono de klareco.

gabadubo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 15 d. 13:31:32

Jes, dankon por la respondojn; mi estas konvinkita okulumo.gif

Atgal į pradžią