ورود به محتوا

TEJO serĉas Volontulon!

از tejooficejo, 14 ژوئن 2010

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

tejooficejo (نمایش مشخصات) 14 ژوئن 2010،‏ 10:59:59

Ĉu vi havas planon post la somero?

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.

La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.

Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu
tiun paĝon

Dozorca (نمایش مشخصات) 14 ژوئن 2010،‏ 15:06:39

Mi havas multe da libera tempo. lango.gif

jan aleksan (نمایش مشخصات) 14 ژوئن 2010،‏ 17:29:26

Dozorca:Mi havas multe da libera tempo. lango.gif
Aha! sed atentu: mi vidas ĉe via profilo ke vi estas pli ol 30 jaraĝa. Tiu posteno estas nur por junuloj. :/

jan aleksan (نمایش مشخصات) 30 ژوئن 2010،‏ 10:32:42

sal.gif

sinjoro (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2010،‏ 12:31:26

Mi volonte fariĝus - iam, certe ne ĉi-tempe.

tucarj (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2010،‏ 16:48:48

mi estas 23 jaroj aĝa sed mi loĝas en Brazilo.....ĉu mi povus helpi ??

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

jan aleksan (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2010،‏ 20:31:52

tucarj:mi estas 23 jaroj aĝa sed mi loĝas en Brazilo.....ĉu mi povus helpi ??
Laŭaĝe estas senproblema, sed por volontuli en Eŭropo, vi bezonas restadpermeson, kiun vi devos mem akiri.

senkulpa.gif ,

tucarj (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:48:10

ĉu vi povas aldoni min ĉe skype ( recossatis ) aŭ msn ( tuca.eo@hotmail.fr )

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

gxejko (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2010،‏ 12:02:32

Mi certe ŝatus iam fariĝi TEJO-volontulo! Ŝajnas,ke ĝi estus nekredebla sperto ridulo.gif Tamen, nun mi ne havas tempon, ĉar mi studas universitate en Anglio :S Sed espereble iam ridulo.gif

jan aleksan (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2010،‏ 12:36:17

Atentu pri limdato! baldaŭ estos la 15a de augusto sal.gif

بازگشت به بالا