TEJO serĉas Volontulon!
tejooficejo,2010年6月14日の
メッセージ: 10
言語: Esperanto
tejooficejo (プロフィールを表示) 2010年6月14日 10:59:59
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu
tiun paĝon
Dozorca (プロフィールを表示) 2010年6月14日 15:06:39
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年6月14日 17:29:26
Dozorca:Mi havas multe da libera tempo.Aha! sed atentu: mi vidas ĉe via profilo ke vi estas pli ol 30 jaraĝa. Tiu posteno estas nur por junuloj. :/
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年6月30日 10:32:42
sinjoro (プロフィールを表示) 2010年7月11日 12:31:26
tucarj (プロフィールを表示) 2010年7月11日 16:48:48
----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年7月11日 20:31:52
tucarj:mi estas 23 jaroj aĝa sed mi loĝas en Brazilo.....ĉu mi povus helpi ??Laŭaĝe estas senproblema, sed por volontuli en Eŭropo, vi bezonas restadpermeson, kiun vi devos mem akiri.
,
tucarj (プロフィールを表示) 2010年7月11日 23:48:10
----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta
gxejko (プロフィールを表示) 2010年7月27日 12:02:32
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年7月27日 12:36:17