kiel oni diras ´dude, tio´ en Esperanto
vajsxnavisto,2010年6月15日の
メッセージ: 5
言語: Esperanto
vajsxnavisto (プロフィールを表示) 2010年6月15日 20:48:28
Donniedillon (プロフィールを表示) 2010年6月15日 21:12:27
vajsxnavisto (プロフィールを表示) 2010年6月15日 21:31:40
"Ho Manjo, mi ĵus eliras bieri kun la iĉjoj ĉi-nokte..."
"Amanjo, injo, mi tre tre tre ŝategas vian robon! Kiel belinda!"
"Ho franjo, mi tristiĝas pro mia disrompado koramikeca kun Jozefo!"
"He fraĉjo, ĉu vi vidis la matĉon piedpilkan hieraŭ nokte?"
vajsxnavisto (プロフィールを表示) 2010年6月16日 22:38:12
super-griek:Vi precipe atentu al kiu vi diras tiujn ĉi frazojn, ne ĉiu aprezas esti alparolata tieleDankon multe por via korektado. Mi devas memori ke mi devas lerni simplan parolmanieron malpost de paroli, hehehe. Mi supozas ke Esperantistoj preferas paroli pli formale.
Krome, la vorto "iĉjo" estas por tre multaj esperantistoj nepermesebla (kaj por multaj ankaŭ nekomprenebla).
Rimarkoj pli detalemaj:
-eliras => eliris
-belinda => bel(eg)a
-tristiĝas => tristas/estas trista
-disrompado => disrompiĝo
Kaj ĉi tiuj eraroj substancigas mian komprenon ke Esperanto estas malfacila lingvo lerni kaj praktiki. Mi iĝas triste pro tio ĉi.
Tamen, novvortkreado tre interesas al mi. Dankon multe denove!
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2010年6月17日 5:57:22
vajŝnavisto:Kaj ĉi tiuj eraroj substancigas mian komprenon ke Esperanto estas malfacila lingvo lerni kaj praktiki.Ne, ne.
Se vi lernus aliajn lingvojn, vi daŭre trovus novajn regulojn, ĉiutempe. Hodiaŭ, nova regulo. Morgaŭ, nova regulo. Post tri jaroj, nova regulo. Ktp.
Aliflanke, Esperanto havas multe malpli regulojn ol aliaj lingvoj, kaj vi povas lerni ilin tre rapide. Unue, vi faros erarojn, jes. Sed poste, kiel ĉiuj, vi ankoraŭ faros erarojn... sed malpli ofte.