Al la enhavo

Senĉesa paneemado de Lernu!

de sinjoro, 2010-junio-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-junio-17 16:59:17

Saluton!

Dum la lastaj monatoj la servilo de Lernu ŝajnas treege ofte panei. Aŭ la paĝaro elŝutiĝas longe, aŭ aperas informo pri datumbaza problemo. Mi volas do demandi: ĉu temas pri portempa problemo, aŭ mi devas antaŭvidi, ke ĉiam estos same? Tiu demando rilatas ne al mia persona uzo, sed al virtualaj lecionoj por poloj, kiujn mi gvidas lastatempe ĉe la lernu-klasĉambro. Se ĉiun duonhoron ĝi paneos ĉiulecione, kiel ĝis nun, ni simple devos ŝanĝi la klasĉambron al iu alia paĝo, ĉar tute ne eblas taŭge labori.

Amike---
PRzemek.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-17 17:46:36

Nu ĝuste ekde hodiaŭ mi havis la impreson ke ĝi estas ĝenerale pli rapida ridulo.gif

Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ridego.gif! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...

Jev (Montri la profilon) 2010-junio-18 10:59:29

Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-junio-18 11:04:36

jan aleksan:
Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ridego.gif! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...
Estas tiuj klasĉambroj, kiujn oni kreis. Vi tute senĝene povas krei vian propran lernoĉambron, decidi pri uzota lingvo, nivelo ktp.

Jev:
Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.
Koran dankon, ĉi tiu novaĵo gajigas min rido.gif

qwertz (Montri la profilon) 2010-junio-23 09:54:24

Jev:Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.
Lernu.net hulkiĝos (1:00min kuriĝe) okulumo.gif

Reen al la supro