Ke daftar isi

Senĉesa paneemado de Lernu!

dari sinjoro, 17 Juni 2010

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

sinjoro (Tunjukkan profil) 17 Juni 2010 16.59.17

Saluton!

Dum la lastaj monatoj la servilo de Lernu ŝajnas treege ofte panei. Aŭ la paĝaro elŝutiĝas longe, aŭ aperas informo pri datumbaza problemo. Mi volas do demandi: ĉu temas pri portempa problemo, aŭ mi devas antaŭvidi, ke ĉiam estos same? Tiu demando rilatas ne al mia persona uzo, sed al virtualaj lecionoj por poloj, kiujn mi gvidas lastatempe ĉe la lernu-klasĉambro. Se ĉiun duonhoron ĝi paneos ĉiulecione, kiel ĝis nun, ni simple devos ŝanĝi la klasĉambron al iu alia paĝo, ĉar tute ne eblas taŭge labori.

Amike---
PRzemek.

jan aleksan (Tunjukkan profil) 17 Juni 2010 17.46.36

Nu ĝuste ekde hodiaŭ mi havis la impreson ke ĝi estas ĝenerale pli rapida ridulo.gif

Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ridego.gif! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...

Jev (Tunjukkan profil) 18 Juni 2010 10.59.29

Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.

sinjoro (Tunjukkan profil) 18 Juni 2010 11.04.36

jan aleksan:
Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ridego.gif! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...
Estas tiuj klasĉambroj, kiujn oni kreis. Vi tute senĝene povas krei vian propran lernoĉambron, decidi pri uzota lingvo, nivelo ktp.

Jev:
Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.
Koran dankon, ĉi tiu novaĵo gajigas min rido.gif

qwertz (Tunjukkan profil) 23 Juni 2010 09.54.24

Jev:Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.
Lernu.net hulkiĝos (1:00min kuriĝe) okulumo.gif

Kembali ke atas