Hozzászólások: 5
Nyelv: Esperanto
sinjoro (Profil megtekintése) 2010. június 17. 16:59:17
Dum la lastaj monatoj la servilo de Lernu ŝajnas treege ofte panei. Aŭ la paĝaro elŝutiĝas longe, aŭ aperas informo pri datumbaza problemo. Mi volas do demandi: ĉu temas pri portempa problemo, aŭ mi devas antaŭvidi, ke ĉiam estos same? Tiu demando rilatas ne al mia persona uzo, sed al virtualaj lecionoj por poloj, kiujn mi gvidas lastatempe ĉe la lernu-klasĉambro. Se ĉiun duonhoron ĝi paneos ĉiulecione, kiel ĝis nun, ni simple devos ŝanĝi la klasĉambron al iu alia paĝo, ĉar tute ne eblas taŭge labori.
Amike---
PRzemek.
jan aleksan (Profil megtekintése) 2010. június 17. 17:46:36
Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...
Jev (Profil megtekintése) 2010. június 18. 10:59:29
sinjoro (Profil megtekintése) 2010. június 18. 11:04:36
jan aleksan:Estas tiuj klasĉambroj, kiujn oni kreis. Vi tute senĝene povas krei vian propran lernoĉambron, decidi pri uzota lingvo, nivelo ktp.
Mi ne sciis ke estas nacilingvaj virtualaj klasĉambroj ! Ĉu ankaŭ franclingva? Mi nur vidis la polan en la listo...
Jev:Koran dankon, ĉi tiu novaĵo gajigas min
Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.
qwertz (Profil megtekintése) 2010. június 23. 9:54:24
Jev:Saluton, ni konscias pri la problemo kaj laboras nun en tiu kampo. Laŭ la plano lernu! plejverŝajne baldaŭ transiros al nova multe pli potenca servilo.Lernu.net hulkiĝos (1:00min kuriĝe)