Al la enhavo

Eraro en la Ŝerco - Dum, ne ĝis kiam!!

de Chainy, 2010-junio-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-18 07:15:03

Hodiaŭ mi rimarkis ĉi tiun ŝercon ĉe Lernu:
Patrino demandas filineton:
- Nu, Danjo, kiom da bombonoj doni al vi?
- Tli.
- Ne tli, sed tri, - korektas ŝin la patrino. - Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste.
- Kvin, - nun diras Danjo.
La problemo estas la frazo "Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste." Tre konfuza... Mi komprenas kion la aŭtoro de la ŝerco celas (eĉ se en konfuzita maniero...), sed tia frazo devas esti skribita tiel: "Mi ne donos bombonojn, dum vi ne elparolos ĝuste."

PMEG donas du bonajn ekzemplojn:
"Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn" - Ĉi tie la senco estas, ke la ago 'rifuzi kredi al viaj vortoj' ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj.

"Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn" - Ĉi tie la senco estas, ke la ago 'rifuzi kredi al viaj vortoj' daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn)
'Ĝis kiam' oni uzu nur en demanda subfrazo - Legu pli da informoj pri tiaj frazoj ĉi tie:
Ĝis/dum

utku (Montri la profilon) 2010-junio-18 07:43:45

Alia ĝusta(?) alternativo estus;
Mi ne donos bombonojn ĝis, kiam vi ne elparolos ĝuste.
Se oni ne volas uzi 'ĝis kiam', oni povus diri
Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi elparolos ĝuste.

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-18 08:48:06

utku:Alia ĝusta(?) alternativo estus;
Mi ne donos bombonojn ĝis, kiam vi ne elparolos ĝuste.
"ĝis, kiam" kun komo inter ili ŝajnas iom strange... Ĉiukaze, laŭ PMEG 'kiam' estas superflua en tiu senco. Do oni diru:

"Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste" = La ago 'ne doni bombonojn' ĉesos en la momento, kiam vi elparolos ĝuste.

Aŭ la alternativo estas:

"Mi ne donos bombonojn, dum vi ne elparolos ĝuste" = La ago 'ne doni bombonojn' daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne elparolos ĝuste (ĝis la momento, kiam vi elparolos ĝuste).

utku:Se oni ne volas uzi 'ĝis kiam', oni povus diri
Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi elparolos ĝuste.
Laŭ PMEG oni entute ne uzu 'ĝis kiam' ĉi-sence! "ĝis tiam, kiam" nur estas komplika maniero por diri 'ĝis', kiel en la frazo "Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste"

Laŭ PMEG:
En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni 'kiam' post 'ĝis'. Ne diru: *Mi daŭrigos demandadi al vi, ĝis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi daŭrigos demandadi al vi, ĝis vi respondos. 'Ĝis' estas memstara frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de 'kiam'. Sed se temas pri demanda subfrazo, 'ĝis kiam' estas tute normala: "Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie."

Povas ŝajni strange, ke oni uzu "ĝis kiam" nur ĉe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda 'ĝis kiam' estas tute alia frazkonstruo ol demanda 'ĝis kiam'. La simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo 'ĝis' rilatas al la tuta subfrazo: 'Mi daŭrigos demandadi al vi, ĝis *kiam* vi respondos.' = Mi daŭrigos demandadi al vi ĝis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen 'ĝis' rilatas nur al 'kiam': Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie. = Mi demandis: “Ĝis kiu tempo ili restos tie?” Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo 'kiam' estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua 'kiam' povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri demando, kvankam tute ne estas.
Vidu PMEG: ĝis/dum

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-18 18:56:29

Chainy:
utku:Se oni ne volas uzi 'ĝis kiam', oni povus diri:
Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi elparolos ĝuste.
Laŭ PMEG oni entute ne uzu 'ĝis kiam' ĉi-sence! "ĝis tiam, kiam" nur estas komplika maniero por diri 'ĝis', kiel en la frazo "Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste"
Ne temas pri 'ĝis kiam', bonvolu legi ĝuste. La frazo estas tute ĝusta:
Mi ne donos bombonojn ĝis tiam (aŭ tiu tempo, aŭ tiu momento), kiam vi elparolos ĝuste.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-18 19:22:23

Laŭ PMEG, en kelkaj frazoj kiel tiu, kiu, aŭ tiom, kiom oni povas ne skribi la vorton kiu komenciĝas per t. Ekzemple en tiu ŝerco:

Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi ne elparolos ĝuste.

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:15:08

Hispanio:Laŭ PMEG, en kelkaj frazoj kiel tiu, kiu, aŭ tiom, kiom oni povas ne skribi la vorton kiu komenciĝas per t. Ekzemple en tiu ŝerco:

Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi ne elparolos ĝuste.
jes, en tiu frazo 'tiam' ne necesas. Kaj 'kiam' ne necesas. Ni forgesu pri tiuj vortoj ĉi-kaze... (Kaj 'ne' en via frazo ruinigas la sencon de la frazo!)

Plej bone ni skribu simple: Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste.

Kompreneble, tio estas la sama kiel diri 'Mi ne donos bombonojn ĝis tiam, kiam vi elparolos ĝuste' - sed tiu ĉi varianto estas pli komplika...

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-18 23:41:54

Chainy:Plej bone ni skribu simple: Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste.
Mi konsentas. Aŭ eble: Mi ne donos bombonojn, ĝis vi ekparolos ĝuste. Mi sugestas ke la senco estas sufiĉe esprimita tiamaniere, kaj estas klare ke la infano devas komenci (ek) fari la taskon ĝuste por ricevi la bombonojn.

Amikeco (Montri la profilon) 2021-novembro-19 13:36:27

Mi ne donos bombonojn, ĝis vi elparolos ĝuste. — tia versio estas iom konfuza por analizo, ĉar „ĝis“ kutime estas prepozicio kaj rilatas al la sekva vorto (do „ĝis vi“). Tial „ĝis [tiam] kiam vi elparolos“ estas certe preferinda, la vorto „kiam“ aludas, ke sekvos alia subfrazo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-19 14:54:03

@ Amikeco:

Ĉi-kaze subjunkcio, ne prepozicio!
Jen ekzemplo el vortaro.net:

ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita

Estas interesa ke en la pola mi ankaŭ povas tiel diri {Nie dam cukierka aż/(dopóki nie) wypowiesz prawidłowo}. Ĉu en la rusa astas alie?

Amikeco (Montri la profilon) 2023-januaro-22 08:18:56

StefKo:@ Amikeco:

Ĉi-kaze subjunkcio, ne prepozicio!
Jes, gramatikoj mencias, ke ĝi estas uzata kiel subjunkcio foje, sed tio estas tendenco kaj ne finita procezo ridulo.gif
En la slavaj funkcias simile, sed aldoniĝas la misgvida neado (multaj tion tradukas en Esperanton).

Reen al la supro