Al la enhavo

Ĉu vi legas librojn en Eo?

de Alekso, 2007-aprilo-13

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 20:39:00

manu_fr:Mi simple ŝatus legi foje bildstrion de 'Tinĉjo', ekz 'Tinĉjo en Tibeto'.
Mi estas tre kurioza pri kiel oni tradukas la paroloj de la kapitano Hadoko esperante !
Kie mi povas aĉeti la librojn de Tinĉjo en Esperanto ?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 08:03:45

Charlie:
manu_fr:Mi simple ŝatus legi foje bildstrion de 'Tinĉjo', ekz 'Tinĉjo en Tibeto'.
Mi estas tre kurioza pri kiel oni tradukas la paroloj de la kapitano Hadoko esperante !
Kie mi povas aĉeti la librojn de Tinĉjo en Esperanto ?
Saluton,
http://esperanto-jeunes.org/Tinĉjo-en-Tibeto?lang=eo
amike
Manu sal.gif

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 11:37:38

Dankon Manu
rido.gif

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 12:22:27

Ankaŭ UEA vendas ĝin, vidu ĉi tien:
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7369

maelto (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 11:29:26

Mi neniom legis en EO dum la lasta jaro, sed de kiam La Hobito falis sur miajn manojn, mi ne povos forlasi tiun ĉi libron ĝis mi tralegos ĝin. Certe ke mi havas kaj legis la saman libron en la hispana lignvo, kaj tio faciligis al mi la taskon!

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 23:17:01

andreasvc:Ankaŭ UEA vendas ĝin, vidu ĉi tien:
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7369
Dankon Andreas, mi mendis ĝin kaj ĝi alvenis hodiaŭ. Mia okjaraĝa filino interesas pro Esperanto kaj ĝi tre plaĉos al ŝi .... kaj ankaŭ al mi ! Mi unue legis la aventuroj de Tinĉjo en la franca lingvo kiam mi lernis la franca en lernejo. Pli malfrue mi legis ilin en la angla, kaj nun finfine en Esperanto. Bonege.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 23:49:00

Charlie:Dankon Andreas, mi mendis ĝin kaj ĝi alvenis hodiaŭ. Mian okjaraĝan
filinon interesas pro Esperanto kaj ĝi tre plaĉos (aŭ plaĉas?)
al ŝi .... kaj ankaŭ al mi! Mi unue (aŭ komence? aŭ unuafoje?) legis la aventurojn de Tinĉjo en la franca lingvo kiam mi lernis la francan en lernejo. Pli malfrue (Poste) mi legis ilin en la angla, kaj nun finfine en Esperanto. Bonege.
Mi dume ne riskas mendi tiujn ĉi librojn, ĉar mi ne certas, ke ricevos ilin, sed mi provos.
Estimata Charlie, bonvolu diri, ĉu tio estas porinfana legaĵo aŭ ne?

Charlie (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 00:10:22

Terurĉjo:
Charlie:Dankon Andreas, mi mendis ĝin kaj ĝi alvenis hodiaŭ. Mian okjaraĝan
filinon interesas pro Esperanto kaj ĝi tre plaĉos (aŭ plaĉas?)
al ŝi .... kaj ankaŭ al mi! Mi unue (aŭ komence? aŭ unuafoje?) legis la aventurojn de Tinĉjo en la franca lingvo kiam mi lernis la francan en lernejo. Pli malfrue (Poste) mi legis ilin en la angla, kaj nun finfine en Esperanto. Bonege.
Mi dume ne riskas mendi tiujn ĉi librojn, ĉar mi ne certas, ke ricevos ilin, sed mi provos.
Estimata Charlie, bonvolu diri, ĉu tio estas porinfana legaĵo aŭ ne?
Bonan matenon Terurĉjo ! Multon dankon pro via korektado. La Aventuroj de Tinĉjo estas serio de bildstriaj libroj. Ĉu vi vere ne konas ilin ? Ili estas tre amuza, precipe por infanoj, sed ankaŭ por (infanemaj) plenkreskuloj.
Ĉu la poŝto estas problemema ĉe vi ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 00:20:15

Bonan matenon, Charlie!
Ne, nun mi ne havas problemojn pri poŝto. Mi intencas translokiĝi al nova adreso kaj timas, ke pro diversaj klopodoj okazos maltrovo (perdo) de tiuj libroj. Mi poste mendos, post kiam mi translokiĝos.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 00:24:04

Krome, mi ĵus legis en alia fadeno, ke vi aŭskultis muzikon de iu esperanta grupo. Ĉu mi povas mendi ankaŭ tiujn ĉi diskojn?

Reen al la supro