Al la enhavo

Ĉu vi legas librojn en Eo?

de Alekso, 2007-aprilo-13

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Alekso (Montri la profilon) 2007-aprilo-13 15:35:51

Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn? Mi ŝatas tradukitajn librojn, kiujn mi jam legis en la rusa. Estas tre facile legi ilin, ĉar mi memoras la enhavon.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-13 20:36:31

Alekso:Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn? Mi ŝatas tradukitajn librojn, kiujn mi jam legis en la rusa. Estas tre facile legi ilin, ĉar mi memoras la enhavon.
mi konsilas al vi legi "hundo de Flandro", kiu estas mia plej ŝatata romano kiu mi legis nur en esperanto

kompreneble mi legis ankaŭ gerda malaperis

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-13 20:41:41

Alekso:Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn?
Mi ĵus ricevis "La Noktan Patrolon: Historion Unuan", tiun eltradukiĝis la rusa. Mi ekos ĝin en iom da tempo. Tiu estos mia unua esperanta libro!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-13 22:03:10

Alekso:Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn? Mi ŝatas tradukitajn librojn, kiujn mi jam legis en la rusa. Estas tre facile legi ilin, ĉar mi memoras la enhavon.
Mi simple ŝatus legi foje bildstrion de 'Tinĉjo', ekz 'Tinĉjo en Tibeto'.
Mi estas tre kurioza pri kiel oni tradukas la paroloj de la kapitano Hadoko esperante ! shoko.gif

Ekzemple kiel oni tradukas
Mille millions de mille sabords !
Saperlipopette !
Tchouk tchouk nougat !
Ornithorynque !
Bachi Bouzouk !

demando.gif sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-13 22:08:30

manu_fr:
Ekzemple kiel oni tradukas
Mille millions de mille sabords !
Saperlipopette !
Tchouk tchouk nougat !
Ornithorynque !
Bachi Bouzouk !

demando.gif sal.gif
Ĉu sabords, Baĉhi Bouzouk ?? shoko.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 08:20:03

Mielo:
manu_fr:
Ekzemple kiel oni tradukas
Mille millions de mille sabords !
Saperlipopette !
Tchouk tchouk nougat !
Ornithorynque !
Bachi Bouzouk !

demando.gif sal.gif
Ĉu sabords, Baĉhi Bouzouk ?? shoko.gif
Karulino,
Tiuj estas de la francia versio de Tinĉjo...
"Bachi Bouzouk"(prononcu "baŝi buzuk") estis soldatoj de la turkarmeo.
"sabords "("sabor") estis la kvadratoj kie aperis kanonbuŝoj en militboatoj.

Ĉu vi ne havas ian "magyaran" version de Tincjo en via biblioteko ? rido.gif
Diru nin kelkajn tradukojn en via lingvo, mi petas ...lango.gif
Ekzistas multaliaj francie :
Anthropopithèque
Gros plein de soupe
Olibrius
Marin d'eau douce
Crétin des Alpes
....

rido.gif rido.gif

amikume

sal.gif
Atendante, havu bonan semajnfinon !!
Ĉe mi pluvetas, bedaŭrinde...

Kristo38 (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 12:00:29

manu_fr:
Mi simple ŝatus legi foje bildstrion de 'Tinĉjo', ekz 'Tinĉjo en Tibeto'.
Mi estas tre kurioza pri kiel oni tradukas la paroloj de la kapitano Hadoko esperante ! shoko.gif

Ekzemple kiel oni tradukas
Mille millions de mille sabords !
Saperlipopette !
Tchouk tchouk nougat !
Ornithorynque !
Bachi Bouzouk !

demando.gif sal.gif
Saluton manu !

Jen kelkajn tradukojn el "Tinĉjo en Tibeto" :
Mil milionoj da mil lukoj
Mil miliardoj da fulmotondroj
Ektoplasmo
Filoksero
Kolokinto
Antropopiteko
Ebriografo
...

kaj du plej apartaj kaj originalaj, kiujn mi ŝategas :
Volapukisto
Idisto rido.gif

luko estas normale aperturo en tegmento por enlasi lumon (france : lucarne) sed povas ankaŭ signifi la aperturon en la ferdeko de ŝipo (france : sabord)
Mi ne scias pri "Saperlipopette" aŭ "Bachi bouzouk" sed la besto "Ornithorynque" tradukiĝas .ornitorinko.

Por repreni la diskutadon, ĉu vi scias, ke ĉe esperantujo.org estas centoj da Esperantajlibroj, kiujn vi povas senpage elŝuti kaj poste trankvile frandi ?

Bonan legadon !

samideanoj (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 12:07:33

Saluton kara Manu, kaj aliaj gesamideanoj,
Mi ja aĉetis kaj ĝoje legis Tinĉjo en Tibeto. Kaj la tradukoj de tiuj tipaj francaj esprimojja estas amuzaj. Vi certe facile divenu tiun-ĉi : "Mil miliardoj da mil lukoj". Tiun-ĉi, oni multfoje retrovas en la bildrakonto. Jen kelkaj aliaj : "Satrapo", "ektoplasmo", "plastraro" "Keksmoldulo". La jetion oni nomis "antropopiteko" ... Mi mem multe legas librojn, revuojn, tekstojn en esperanto, kaj vere ĝuas. Ankaŭ vi, kaj ĉiuj geamikoj, devus multe legi esperante. Tio vere plibonigas la komprenon. Ĉu vi konas Gastono laFuŝo ? Ankaŭ tiun-ĉi bildstrion, mi aĉetis, kaj ŝategas.. sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 17:42:45

manu_fr:Karulino,
Tiuj estas de la francia versio de Tinĉjo...
"Bachi Bouzouk"(prononcu "baŝi buzuk") estis soldatoj de la turkarmeo.
"sabords "("sabor") estis la kvadratoj kie aperis kanonbuŝoj en militboatoj.

Ĉu vi ne havas ian "magyaran" version de Tincjo en via biblioteko ? rido.gif
Diru nin kelkajn tradukojn en via lingvo, mi petas ...lango.gif
Ekzistas multaliaj francie :
Anthropopithèque
Gros plein de soupe
Olibrius
Marin d'eau douce
Crétin des Alpes
....

rido.gif rido.gif

amikume

sal.gif
Atendante, havu bonan semajnfinon !!
Ĉe mi pluvetas, bedaŭrinde...
Ne, mi ne konas lin. rido.gif Sed mi serĉos kaj legos kaj tradukos pro vi hungare, ĉu bone ? rido.gif
Ĉi tie estis tre bela vetero, nia futbalteamo venkis, mi havis agrablan tagon.
Mi esperas, morgaŭ ankaŭ vi havos agrablan veteron. sal.gif

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 14:07:05

Alekso:Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn? Mi ŝatas tradukitajn librojn, kiujn mi jam legis en la rusa. Estas tre facile legi ilin, ĉar mi memoras la enhavon.
Lastfoje mi komencis legi la faraonon de Prus tradukite el pola.
Pli frue mi legis originalajn, ekz. el Baghy, ĉar mi estis scivolema ĉu ili malfacilaj estas. Ne. ridulo.gif
Bona legado estas, mi povas oferi: Paŝoj al plena posedo per W.Auld. Oni povas legi ĝin ne nur kiel lernolibron, sed kiel novelaron.

Reen al la supro