본문으로

edziĝfesto de la sveda reĝidino

글쓴이: Iippa, 2010년 6월 19일

글: 23

언어: Esperanto

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 8:52:06

Iippa:Mi kredas ke la republiko Finnlando estas la plej monarkeca lando en la mondo.
Vi tamen rajtas elekti vian prezidenton sed ni devas akcepti kelkajn groteskajn operetaĉulojn! malgajo.gif

crescence (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 8:58:35

Ĉu la monarkioj de la Europo vivas per la impostoj de la nacianoj ? Ĉu tiuj nacianoj rezignacias ?

Greedn (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 9:57:10

MiaKaŝnomo:
Greedn:Libereco
Egaleco
Socialismo

Eŭropaj monarĥecoj estas por turistoj.
Neniam estas libereco tie, kie funkcias "egaleco" kaj socialismo.
Tiujn vortojn multfoje uzis kaj uzas faŝismaj kaj dounfaŝismaj reĝimoj en tuta mondo. resume, tiuj signifoj mistraktadis.

maldekstraj valoroj faris la modernan Eŭropon, sed ne Rusion ekzemple, kie "egaleco" signifis loĝi en komunloĝejo kaj pensi nur "rajte"

Greedn (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 9:58:19

Miland:En neperfekta mondo, mi tre respektas nian britan reĝinon, kaj mi havas simpation al similaj sentoj en Nederlando kaj aliaj Eŭropaj landoj kun monarkio.
kion ili faris?

Iippa (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 11:53:02

dobri:
Iippa:Mi kredas ke la republiko Finnlando estas la plej monarkeca lando en la mondo.
Tion mi ne komprenas. Kial?
Mi ankau ne komrenas. Eble la prezidento, ĉefministro kaj aliaj republikanaj personoj estas tro banalaj kaj tedaj?

Miland (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오후 2:45:35

Greedn:
Miland:En neperfekta mondo, mi tre respektas nian britan reĝinon, kaj mi havas simpation al similaj sentoj en Nederlando kaj aliaj Eŭropaj landoj kun monarkio.
kion ili faris?
La tradicia rolo de la brita monarko al la ĉefministro estas "konsili, esti konsultita kaj averti". Krome, dum la dua mondmilito la reĝa familio restis en Londono kaj faris bonan ekzemplon pro tio, ke ili vivtenis sin per la sama sistemo de manĝoporciado kiel aliaj homoj. Ili helpis konservi la spiriton de la popolo dum la nazia bombado kontraŭ Londono, dum detruiĝis kelkcentmiloj da konstruaĵoj, kaj kelkdekmiloj da homoj.

Greedn (프로필 보기) 2010년 6월 21일 오후 12:29:53

Miland:
Greedn:
Miland:En neperfekta mondo, mi tre respektas nian britan reĝinon, kaj mi havas simpation al similaj sentoj en Nederlando kaj aliaj Eŭropaj landoj kun monarkio.
kion ili faris?
En brita la tradicia rolo de la monarko al la ĉefministro estas "konsili, esti konsultita kaj averti". Krome, dum la dua mondmilito la reĝa familio restis en Londono kaj faris bonan ekzemplon pro tio, ke ili vivtenis sin per la sama sistemo de manĝoporciado kiel aliaj homoj. Ili helpis konservi la spiriton de la popolo dum la nazia bombado kontraŭ Londono, dum detruiĝis kelkcentmiloj da konstruaĵoj, kaj kelkdekmiloj da homoj.
Nu jes, tre grava rolo. Kaj ekzistis princino Diana, kiu bonfaradis.

Mi openias nur, ke ĉiuj ili ne apartenas al politiko kaj reala ĉiutaga vivo de homoj en Britio, ĉu ne? Vi havas monarkojn sen monarkio. Kaj ilia la valoro ne estas plu ol valoro de ruĝaj telefonbudoj por popolo, ili estas nur la kultura kaj historia simbolo. Ĉu mi misas?

Miland (프로필 보기) 2010년 6월 21일 오후 3:05:49

Greedn:Vi havas monarkojn sen monarkio. Kaj ilia la valoro ne estas plu ol valoro de ruĝaj telefonbudoj.. Ĉu mi misas?
Ne estas certa ke iu ajn homo povus anstataŭigi la monarkon. La monarkio koncentras en la reĝa familio, precipe la monarko, la nacian esperon, gloron kaj belecon. Estas vere, ke la politika rolo en demokratio estas plejparte ceremonia. Tamen la monarko estas teorie la fonto de honoro el la lando, kaj kelkaj honoroj, efektive la plej prestiĝaj dependas de ŝia decido, precipe la "Ordo de Merito" al kiu apartenas Nelson Mandela, kaj apartenis Patrino Teresa kaj la poeto T.S. Eliot.
Krom tio, por anglikanoj la monarko estas la estro de la nacia eklezio (kiu feliĉe ne emas persekuti aliajn religiulojn).

Greedn (프로필 보기) 2010년 6월 21일 오후 8:04:44

Estas belaj ludoj kun tradicioj kaj la historia grandeco. La ŝtato kun forta parlamentasistemo povas ludi ĝin. Ĉi tio eble estas pli bone ol plimultigi burokratojn kaj koruptistojn, kiuj same devas nenion.

>>>La monarkio koncentras en la reĝa familio, precipe la monarko, la nacian esperon, gloron kaj belecon

Pardonu, sed la historia scienco montras ke monarkoj ciam estis nur homoj, ofte tre banalajn.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 6월 21일 오후 10:34:39

Greedn:Estas belaj ludoj kun tradicioj...
Pardonu, sed la historia scienco montras ke monarkoj ciam estis nur homoj, ofte tre banalajn.
Ĉu estas rusaj civitanoj kiuj volus ankoraŭ la carojn?
(Ili mortigitis dum la revolucio 1918).

다시 위로